PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.
Reading edition
(WALTER LIPPMANN.)
Esperanto estas simpla kaj facile lernebla. Neniu prudenta homo dubas tiun fakton. Tamen "lingvo" estas formaĵo tiom komplika, ke tiu simpleco de Esperanto povas esti nur relativa: Esperanto estas pli simpla, eĉ multe pli simpla, ol la naciaj lingvoj de la kulturpopoloj. Absolute rigardate Esperanto estas lingvo, kaj kiel ĉiu alia lingvo ĝi havas la taskon esprimi ĉion, kion la spirito de ĝiaj uzantoj ampleksas. Sed la uzantoj de Esperanto estas anoj de preskaŭ ĉiuj nacioj de l' mondo. Jam el tio rezultas, ke Esperanto kiel lingvo universala ne povas esti simpla en tiu senco, ke en ĝi—simile, kiel en iu sovaĝula lingvo—mankas la rimedoj por esprimi malpli simplajn ideojn. Kontraŭe la vera—relativa—simpleco de Esperanto konsistas (precipe) en tio, ke ĝi evitas la nenecesajn fonetikajn, vortformajn kaj sintaksajn lingvorimedojn, kiajn oni trovas abunde en naturaj idiomoj[12]. Ne konsiderante ĉi tiun kvazaŭ limigitan simplecon, ni povas diri, ke Esperanto estas esence subigita al la samaj leĝoj, kiel la naturaj lingvoj. Do oni ne rajtas miri pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas "malfacilaĵoj". Esperanto havas eĉ malfacilaĵojn, kiaj estas ne troveblaj en la naturaj lingvoj[13].
La vortradikoj kaj la leĝoj de Esperanto estas ja rapide lerneblaj. La Fundamento prezentas ilian minimumon. Tamen neniu serioze asertos, ke tiu minimumo sola sufiĉas por igi nian lingvon kapabla plenumi sian vastampleksan taskon. Restas ankoraŭ multaj duboj, multaj demandoj postulantaj respondon. Pli malpli helpas la vortaroj (precipe Kabe), la nacilingvaj gramatikoj (Aymonnier, Velten k. a.), libroj prilingvaj (Fruictier, Saussure) kaj artikoletoj kaj respondoj en gazetoj. Sed la valoro de tiuj helpiloj estas limigita, ĉar ili estas verkoj de iaj privataj personoj,Li decidis pri la fundamentaj leĝoj, do neniu alia estis pli ol li destinita kaj taŭga decidi ankaŭ pri ĉiuj necesiĝantaj kromaj reguloj. Li estis la unua, la plej sperta, la plej aŭtoritata Esperantisto: la "Majstro" de la lingvo. Do estis per si mem kompreneble, ke ĉiutempe Esperantistoj informon serĉantaj sin turnis al Dro Zamenhof. Supozeble li respondis kelkajn tiajn lingvajn demandojn en privataj leteroj, kiuj estas nun malfacile troveblaj. Unu tia letero, eble la plej interesa kaj plej bela: la letero pri la deveno de Esperanto, sendita al sro N. Borovko, publikiĝis[14], sed ĉiuj (?) aliaj estas nekonataj de la Esperantistaro.
Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de Dro Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al sro Max Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vipuro" en la Fundamenta Vortaro estas preseraro anstataŭ "vipero", kaj 2. pri diversaj respondoj donitaj al sro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano sendis en la jaro 1913 al Dro Zamenhof aron da demandoj en tia formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj el tiu korespondo:
(DEMANDOJ DE SRO SHARPE) (RESPONDOJ DE DRO ZAMENHOF)
Ne diru "du kaj duono horojn poste", sed "du kaj duonon horojn poste". Mi preferus: "du kaj duonon da horoj poste".
Ne diru "kelke da ni, multe da ili", sed diru "kelkaj el ni, multaj el ili". Dependas de la senco.
Ne diru "mi prosperis fari", sed "prosperis al mi fari" aŭ "mi sukcesis fari". Bone.
Kion vi preferas: "Lisbono" aŭ "Lisabono"? "Lisbono" ŝajnas al mi preferinda.
En egala maniero Dro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la vortoj "konsideri", "propre" k. a., pri la uzo de la refleksiva pronomo en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj "asociito" anstataŭ "asociinto", "transloĝiĝi" anstataŭ "transloĝi", "en estonta tempo" aŭ "en la estonteco" anstataŭ "estonte", "en la direkto" anstataŭ "en la direkton" k. t. p.
Krom tio Dro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj prilingvaj konsiloj, kiujn sro Sharpe estis doninta en sia libro: Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi ankaŭro Zamenhof mem estis jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "renkonte" kaj "returne" al "renkonten" kaj "returnen"; evitu "ajn" post "iu, ia, ..." kaj la akuzativon post "ĉe"; diru "same kiel" (ne "ol") kaj "nenio krom" (ne "ol"); ne uzu "sugestii" en la senco de "proponi, rekomendi, konsili".—
Kompreneble Dro Zamenhof donis lingvajn konsilojn ankaŭ parole. Ekzemple sino Marie Hankel (Dresden), kiu ŝipveturis en la societo de Dro Zamenhof post la Washington-a kongreso hejmen al Eŭropo, rakontas[15]: Tre ofte, kiam oni lin iel demandis, li respondis: "Vi povas uzi ambaŭ esprimojn, ambaŭ estas ĝustaj". "Viaj frazoj kaj diraĵoj estu ĉiam tre facile kompreneblaj, elektu ĉiam la plej simplan, la plej klaran esprimon". "La lingvo estu facila", ĉi tion li ofte ripetis. Unu fojon mi diris, ke oni povas eviti la tro oftan uzadon de "aj" kaj "oj". "Kial do", li diris, "aj" kaj "oj" estas ja belaj". Alian fojon li diris, ke oni ne ĝenu uzi la saman vorton dufoje en la sama frazo. "Vi estas tute libera, vi povas vin esprimi tiel aŭ tiel. Mi kutime uzas ĉi tiun formon". Tamen li tre rekomendis legadon de la verkoj "de la aŭtoro de Esperanto", kiel modeste li diris.—Foje li ankaŭ diris, ke li ĉiam metas la pli pezan vorton al la fino: "Mi al li donas la libron" kaj ne "Mi donas la libron al li". Belsoneco ĉiam devas esti atentata. Al nekutima vorto oni facile alkutimiĝas. Kiam oni la unuan fojon aŭdas: "familio", "internacia", oni sentas kvazaŭ vangofrapon, baldaŭ oni alkutimiĝas, nun oni sentus vangofrapon aŭdante la malon". "Oni ne traduku senvalorajn libretojn".—Demandite pri taŭga nomo por la "Mono-sistemo" (Sistemo de normoj por egalaj formatoj de presaĵoj), li proponis "monoa sistemo". Pri la eblo proponi ŝanĝojn en nia lingvo, li diris: "Mi ne povas antaŭvidi la estontecon, mi ne volas min kateni. Certe mi nenion ŝanĝos sen la Akademio, la Lingva komitato kaj la Esperantistaro". Li ĉiam citis la Esperantistaron kiel samrajtan juĝanton de lingvaj aferoj.—Dro Zamenhof tre deziras, ke oni pli uzu, aĉetu kaj konu la Fundamenton; ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun gravan libron.—Laŭ la deziro kaj la opinio de la Majstro ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16 regulojn de la Fundamento, la cetero estu nur komentario de tiuj ĉi reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu privataNia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila.—La Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur se jam taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama aŭ simila ideo. Iun danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj baldaŭ malaperos, nur la bonaj restos.—Ankaŭ neologismon oni povas enkonduki. Tiu "oni" kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva Komitato".—
Oni vidas, ke tiuj diroj de Dro Zamenhof estas interesaj kaj parte ankaŭ gravaj de Esperantolingva vidpunkto. Estas tre dezirinde, ke ĉiuj tiaj lingvaj konsiloj—parolaj kaj skribaj—estu kolektataj kaj konigataj al la Esperantistaro. Volante helpi la efektivigon de tia projekto, mi uzas ĉi tiun okazon por peti ĉiujn samideanojn, kiuj posedas leterojn de Dro Zamenhof aŭ interparolis kun li pri lingvaj aferoj, ke ili sendu ekzaktajn kopiojn de liaj manuskriptoj aŭ detalajn raportojn pri liaj diroj al la Saksa Esperanto-Instituto (Leipzig, Johannisplatz 3) aŭ al mi (Leipzig, Tauchaer Str. 10).—
Kiom ajn gravaj estas tiuj lingvaj konsiloj donitaj al unuopaj personoj, ili estas ege superataj per la naŭdek lingvaj respondoj, kiujn Dro Zamenhof aperigis en diversaj Esperantogazetoj. Ĝuste ekkonante, ke liaj konsiloj devas maltrafi sian plej gravan celon: forigi la dubojn de ĉiuj—se ili ne estas komunikataj al ĉiuj—, li jam en la jaro 1889 komencis publikigi siajn lingvajn informojn en la tiam sola Esperanto-gazeto "La Esperantisto" (Nürnberg). Por la Lingvaj Respondoj el tiu komenca epoko de Esperanto estas karakterize, ke ili grandparte traktas aferojn, pri kiuj hodiaŭ jam neniu iom progresinta Esperantisto dubus. Tiutempe, kiam mankis al la lingvo ĉiu tradicio, kreota nur per multjara uzado, oni povis ankoraŭ diskuti demandojn, kiaj ekzemple: la anstataŭigon de la supersigno (^) per h aŭ returnita apostrofo (‘), la elparolmanieron de aŭ, aj, oj ktp., la aplikokazojn de l' akuzativo, la diferencon inter kiu kaj kia. Strangaj teoriuloj povis ankoraŭ elvoki longajn artikolojn por la defendo de la akcentregulo kaj de la vorto "kaj".—Nun oni, t. e. la plimultego de la Esperantistoj, havas pli multe da respekto al la vivanta lingvo, kiu tia, kia ĝi estas, pruvis sian taŭgecon. Multe pli ol tiam ridindigus sin hodiaŭ iu, kiu dirus, ke li volas ellerni nian lingvon nur kun la kondiĉo, ke oni faru en ĝi ian ŝanĝon laŭ lia persona bontrovo aŭ nacia ambicio. La Esperantomovado estas jam delonge sufiĉe forta por povi senbedaŭre rezigni je tiaj kuriozuloj.—Tamen ankaŭ hodiaŭ ni aŭdas ankoraŭ en kaj apud niaj vicoj la logantajn vokojn de la reformemuloj.ro Zamenhof parolis precipe en tiuj unuaj Lingvaj Respondoj bonegajn vortojn instruajn. Tute aktualaj estas tiuj defendoj de nia lingvo kontraŭ la ambiciaj aspiroj de tiuj personoj, kiuj "rigardas nian aferon de punkto de vidado pure persona". En tiuj polemikaj Respondoj, per kiuj li batalas por la fundamentaj principoj de lingvo internacia, ekfulmas la kaŝita energio de la alie tiel kvieta, sinretenema scienculo. Akre, klare kaj konvinke li pruvas la absurdecon de la pseŭdosciencaj kritikoj kaj montras la ĝustan vojon de sana evoluo.—Dudeknaŭ Lingvajn Respondojn li publikigis en "La Esperantisto"[16] dum la jaroj 1889 ĝis 1893. [En la jaro 1895 "La Esperantisto" ĉesis aperi.]
La publikigon de pluaj respondoj al lingvaj demandoj Dro Zamenhof komencis en decembro 1906a per "La Revuo" (Paris. Hachette & Cie.), la sola gazeto, kiun li honoris per konstanta kunlaborado. Tie aperis laŭnumere kvardekkvin, sed—ĉar du n-roj havas subdividojn—efektive kvardekok Lingvaj Respondoj. Pri la maniero, laŭ kiu la demandado kaj respondado okazis, Dro Zamenhof mem informas nin en n-ro 10. Li diras: "Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de la "Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en la 'Revuo'." Sed jam en la jaro 1908 Dro Zamenhof interrompis la publikigon de Lingvaj Respondoj, "kiam li vidis, ke multaj personoj vidas en liaj Respondoj kvazaŭ ian "oficialan decidon" pri tiu aŭ alia demando, kaj liaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio." [Antaŭparolo al la libro "Lingvaj Respondoj. Aperintaj en 'La Revuo'."]
Tamen li aperigis ankoraŭ dektri Lingvajn Respondojn en la "Oficiala Gazeto" (Paris) dum la jaroj 1911 kaj 1912—inter ili kelkajn tre gravajn: ekz. pri la landnomoj, la pseŭdosufiksoj kaj la "plena vortarego".—
Sed ankaŭ la Lingvaj Respondoj aperintaj en la nomitaj gazetoj estus maltrafintaj sian celon: servi al ĉiuj—ĉar malgraŭ la boneco kaj graveco de "La Revuo" kaj la "Oficiala Gazeto" ilia legantaro reprezentis
I. Dro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. Aperintaj en "La Revuo" Paris. Librairie Hachette et Cie. 30 paĝoj.[17]
II. Doktoro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. (Nova Serio). Paris. Esperantista Centra Oficejo. 1913. 36 paĝoj.[17]
La IIa enhavas la Lingvajn Respondojn aperintajn en "La Esperantisto" kaj en la "Oficiala Gazeto".
Tiuj du libroj treege plifaciligis la studadon de la Lingvaj Respondoj. Tamen oni devas konstati, ke ili estas multe malpli disvastigitaj ol ili meritas. Kulpaj pri tio estas eble nesufiĉa diskonigo de ilia ekzisto, la grandaj malhelpoj al la librokomerco pro la milito kaj iugrade ankaŭ certaj mankoj de la libroj mem, per kiuj ilia praktika uzebleco estas malpligrandigata. La unua kulpaĵo estas facile forigebla, la dua preskaŭ forigita[18], la tria ankoraŭ forigota:
La Lingvaj Respondoj de Dro Zamenhof estas la klasika aldonaĵo al la Fundamento. Verkite de la sama aŭtoro, ili helpas fidinde en multaj kazoj, kie la Fundamento ne donas informojn. Tial la tuta Esperantistaro havas egan intereson pri tio, ke tiu grava verko aperu en tia formo, kian postulas ĝia enhavo. Kia estu ĉi tiu formo? Tio dependas de la speciala celo plenumenda[19]. Ĉiukaze ni devas konstati, ke la formo de la ĝis nun solaj ekzistintaj eldonaĵoj ne sufiĉe kontentigas la pretendojn de scienco kaj praktiko. Tion konfesante ni ne estas gvidataj de ia kritikemo—kontraŭe ĉiu devas danki al la eldonintoj, sen kies laboro ni devus kunserĉi nian materialon el dekoj da gazetnumeroj—sed ni volas nur montri la rimedojn por igi la verkon de nia Majstro utila al laŭeble plej vastaj rondoj.
La unua kaj ĉefa postulo estas, ke ĉiuj lingvaj respondoj de Dro Zamenhof estu kunigataj en unu volumo, kaj ne nur ĉiuj aperintaj en gazetoj, sed ankaŭ tiuj lingvaj konsiloj, kiujn li donis en privataj leteroj aŭ eĉ nur parole. Tiam oni rajtos diri: Jen ĉio, kion Dro Zamenhof diris pri specialaj lingvaj demandoj ekster la Fundamento.
Due estas necese, ke la unuopaj Respondoj estu praktike ordigataj.unu vorton, la plej praktika ordo estus la alfabeta. Sed ĉar ili temas pri tre heterogenaj aferoj, la sole kontentiga aranĝo estas klasifiko gramatika. Jen skema ekzemplo de tia klasifiko taŭga por la Lingvaj Respondoj:
Elparolado
Ortografio kaj Interpunkcio
Signifo de unuopaj radikoj
Vortformado (Kunmetado de radikoj. Afiksoj.)
Kazoj
La artikolo
(Substantivoj)
Pronomoj
Adjektivoj kaj Adverboj
Verboj
Prepozicioj
Konjunkcioj
Stilo.—
Interne de la rubrikoj decidu pri la aranĝo la enhavo de la unuopaj Respondoj. Parencaj aferoj devas esti metataj unu apud la alian; ekz. la dusignifa aro [I, 33] devas esti sekvata de la egale dusignifa ero [I, 24]; la faktoj, ke post verbaj radikoj -aĵo povas esti -antaĵo kaj -ataĵo [I, 11] kaj -igi povas signifi -antigi kaj -atigi [I, 13] estas fenomenoj kvazaŭ paralelaj, kies sinsekva traktado estas dezirinda.
Se ni nun de ĉi tiu vidpunkto rigardas la Paris-ajn eldonaĵojn, ni trovas, ke ilia aranĝo ne respondas al la praktikaj bezonoj: En la libro I la Respondoj sinsekvas kronologie, t. e. laŭ ilia apertempo en "La Revuo". Kiel ajn interesa estas por psikologia aŭ historia esploranto la fakto, ke iu unu Respondo aperis post kaj ne antaŭ iu alia, tamen la lernvola Esperantisto ne tiras el tio ian utilon. Nur en la ekstreme maloftaj kazoj, kie oni trovas ne tute interkonformajn traktojn de unu sama demando en diversaj Respondoj, oni povus konkludi, ke la pli frua Respondo estas korektita aŭ kompletigita per la posta.[20] Sed precipe en tia kazo estas multe pli oportune vidi; la du pro sia enhavo kunmetendajn Respondojn unun tuj post la alia ol devi serĉi la unun en unu,22/23] temas pri ambaŭ—sed tio ne estas tre grava.
Kontraŭe oni trovas tre gravajn kaj apenaŭ kompreneblajn erarojn en la ordigo de la unuopaj Respondoj sub la rubrikojn. Jen kelkaj ekzemploj: Sub "Adjektivo" ni trovas "Pri akuzativo post 'anstataŭ'," "Ablativo absoluta", "Akuzativo post 'tra'", "Akuzativo post verbo de movo"; sub "Nedifinitaj pronomoj": "Tia, tiela", "Pri la vortoj kun 'ĉi'" (kiuj estas, se pronomoj, ĉiam demonstrativaj!!); sub "Adverboj. Adverbaj formoj": "Pri la uzado de 'ambaŭ'" ("ambaŭ" povas esti pronomo, numeralo, adjektivo aŭ substantivo, sed certe neniam adverbo!!) kaj "Ĉu" (konjunkcio, ne adverbo!!). Tiu konfuzo erarigas nespertulojn kaj igas iluzia la tutan klasifikon.
La graveco de la Lingvaj Respondoj rezultigas la neceson ofte citi ilin. Por tiu celo servas la numerado. En la libro I ni vidas ĝuste sinsekvantajn numerojn, do la citado estas facila; ekz. I, 3; I, 37 c); I, 41 b). Oni povus eĉ ellasi la I-on.—Kontraŭe en la libro II regas stranga kaoso nur "historie" klarigebla: La Respondoj el "La Revuo" (de kiuj nur la superskriboj estas cititaj) kaj tiuj el la "Oficiala Gazeto" konservis siajn numerojn (escepte de kelkaj erare transprenitaj), sed pro la metoda klasifiko ili estas distribuitaj inter la diversajn rubrikojn. Do la numeroj tute intermiksitaj ne taŭgas por la citado. La Respondoj el "La Esperantisto" estas eĉ sennumeraj. Restas do nur la eblo, citi laŭ paĝoj, sed ankaŭ tio estas malfaciligata per tio, ke sur multaj paĝoj estas po pluraj Respondoj (ekz. paĝ. 7, 8, 17, 21, 23 k. a.).—El tio rezultas, ke tute nova numerado de ĉiuj Lingvaj Respondoj, konvena al nova klasifiko, estas necesa, por ebligi facilan kaj klaran citadon.
Ni esperu, ke kiel eble plej baldaŭ la Lingvaj Respondoj aperos en tia nova ordo, konforma al la supre prezentitaj principoj.
Sed, por atingi la gravan celon "popularigi" la Lingvajn Respondojn, niaj deziroj iras ankoraŭ kelkajn paŝojn trans la originalajn Respondojn nur nove ordigitajn: Certe estas granda ĝuo por la sperta Esperantisto legi la saĝajn vortojn de nia Majstro same tiaj, kiaj li mem skribis ilin. Per la profunda admiro kaj amo, kiun ĉiu lin konanta devas senti al lia eminenta persono, liaj vortoj iĝis kvazaŭ sanktigitaj. Kion li diris, tion ne parolis iu eminentulo, sed "nia Majstro". Ĉi tiuj du vortojpersonajn rilatojn al la aŭtoro—ni devas konstati, ke la plejgravaĵo en la Lingvaj Respondoj ne estas ilia vorta teksto, sed ties materio, la esencaĵo de ĉiu Respondo: la decido, la regulo. Jen tio, kion la granda amaso de la Esperantistoj bezonas. Ili ne havas tempon kaj ofte ankaŭ ne sufiĉe da lingvokono, por studi pli-malpli longajn artikolojn. Ili volas scii: Tio estas ĝusta! aŭ: Tiu ĉi formo estas preferinda! aŭ: En ĉi tiu kazo oni uzu la unun, en tiu kazo la alian esprimon! ktp. Pri la kialo eble kelkaj demandas poste, sed la pli multaj tute ne. Nek la Fundamento, nek aliaj gramatikoj motivas siajn regulojn. Neniu postulas ion alian, ĉar precipe la lernanto estas nur malhelpata kaj dubigata per lingvoteoria argumentado. Pri la originalaj Lingvaj Respondoj la afero estis tute alia.ro Zamenhof respondis al unuopaj personoj, kiuj estis pli-malpli spertaj Esperantistoj kaj ne nur volis ricevi ian pretan decidon, sed volis esti samtempe konvinkataj pri la ĝusteco de tiu decido. Plue la demandantoj mem grandparte montris sian opinion kaj apogis ĝin per argumentoj, kiujn la respondo devis konsideri—aprobante aŭ rifutante. Pro tio la plimulto de la respondoj havas leterosimilan, personan karakteron. Ili ne estas abstraktaj traktaĵoj pri iuj problemoj, sed informoj donitaj al iuj certaj privataj personoj. Sendube al tiu cirkonstanco ni ŝuldas dankon pro specialaj stilaj ĉarmoj de multaj Lingvaj Respondoj. Kelkaj el ili havas krom sia Esperantoscienca graveco eĉ rimarkindan valoron kiel literaturaĵoj [II, 10/15; 29/30; 31/33; I, 25 k. a.].—Sed—mi ripetu—ne tion bezonas kaj serĉas la granda amaso de la Esperantistoj, precipe la lernantoj. Ilia scivolo devas esti rapide kaj simplavoje kontentigata.
Do oni prezentu al ili kolekton da koncizaj reguloj laŭeble egalformaj kiel ekstrakton el la detalaj kaj diversformaj Respondoj originalaj.
Unua provo en tiu direkto estas farita per la libro "Dr. Zamenhofs Sprachliche Gutachten in deutscher Bearbeitung. Mit Ergänzungen und Erläuterungen"[21] (Germanlingva ellaboraĵo de la Lingvaj Respondoj de Dro Zamenhof. Kun komentario.) En ĝi la originalaj Lingvaj Respondoj estas "preparitaj" jenamaniere:
1. De ĉiu Respondo estas elprenita ĝia kvintesenco, t. e. la ĉefa konsilo, la decido de la dubaĵo aŭ la regulo en la Respondo entenita. Ĉi tiu regulo prezentiĝas en formo laŭeble konciza kaj, kiam la postuloj de klareco kaj bonstileco tion permesas, en esprimoj egalaj aŭ similajro Zamenhof. Do malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj ne nur la Zamenhofa enhavo, sed ĝis certa grado ankaŭ la Zamenhofa formo estas fidele konservitaj.
2. Ne malofte Dro Zamenhof traktas en pluraj Respondoj unu aferon. Jen li ripetas okaze de nova demando, kion li pli frue—eble en alia gazeto—jam estis dirinta per aliaj vortoj, jen li rigardas la saman aferon de novaj vidpunktoj kaj kompletigas sian pli fruan informon. Ekzemple pri la skribado kaj presado de 'h' anstataŭ la supersigno li parolas en kvar Respondoj, pri la uzado de la artikolo, pri la diferenco inter 'kiu, tiu...' kaj 'kia, tia...' en po du Lingvaj Respondoj.
En tiaj kazoj el la diversaj originalaj Respondoj kunprenitaj estas ekstraktita unu regulo ĉiujn iliajn esencaĵojn ampleksanta.
3. Koncerne la "tonon" estas kompreneble, ke la formo de konciza regulo necesigas certan decidecon, kiun ni plej ofte ne trovas en la originalaj Respondoj. Estante homo modesta kaj maltrudema kaj volante ĉiel eviti tuŝon al la kompetenteco de la Lingva Komitato, Dro Zamenhof multloke elektis esprimojn, kiaj ekz. "mi opinias, konsilas, preferas, ŝajnas al mi, ni povas diri, mi persone evitas, estus pli bone" k. s. Tiajn singardemaĵojn la "reguloj" ne povis konservi. Ili diras—kun malmultaj esceptoj: Tio estas tia! Ankaŭ per tio la respondoj estas eligataj el la persona sfero kaj efikas al la lernantoj simile kiel la kutimaj gramatikaj reguloj, ne allasante dubon pri sia objektiva ĝusteco.
Estu ankoraŭ menciate, ke la libro III ampleksas ĉiujn ĉi supre nomitajn Respondarojn, kaj ke ĝi estas aranĝita laŭ la supre prezentitaj ideoj de nova klasifiko kaj numerado. Ke ĝi unue aperis en nacia lingvo, okazis pro speciala konsidero al la bezonoj de la multeguloj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe posedas Esperanton, por[22] Kiel plej ampleksan parton la libro III enhavas komentarion, kiu estas destinita servi parte al komencintaj, parte al progresintaj Esperantistoj. Por tiu celo ĝi prezentas kompletigojn, klarigojn kaj mallongajn traktaĵojn pri lingvoproblemoj tuŝitaj per la Respondoj. Multaj aplikekzemploj plifaciligas la komprenon de ĉiu tezo.—
Post priparolado de la genezo, bibliografio kaj aliaj kvazaŭ eksteraj flankoj restas traktendaj ankoraŭ diversaj ecoj internaj de la Lingvaj Respondoj.
Jen la demando pri la aŭtoritateco de la Zamenhofaj Respondoj. Ĉu ili estas oficialaj decidoj de leĝdonanto? aŭ nur opiniesprimoj de privata persono? Dro Zamenhof mem respondis tiun demandon, forte neante la unuan alternativon. Li diras en sia 'Antaŭparolo' al la libro I: "(Miaj) Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj." kaj: "... mi denove atentigas ..., ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato." Tamen—jam en la komenco mi diris tion—Dro Zamenhof kiel kreinto de nia lingvo havas pozicion tiom eminentan en la Esperantistaro, ke ni rajtas rifuzi lian tro modestulan komparon de siaj Respondoj kun tiuj de "aliaj kompetentaj esperantistoj". Do ili kvazaŭ staras en la mezo inter oficialaj decidoj kaj konsiloj de privata persono neniun ligantaj: Mi preferus nomi ilin informoj donitaj de (aŭtoritata) eksperto, t. e. en la plej alta senco de l' vorto, kion oni nomas en la germano lingvo per la jurista termino "Gutachten". Eĉ ankaŭ filologie kaj historie la vorto "respondoj" permesas tian interpreton. Mi memorigas nur pri la "Responsa prudentium", la jur-instruoj de la plej famaj romiaj[23] juristoj, kiujn ili donis konsultite en specialaj proces-kazoj. Unuatempe tiuj "responsa" ne havis devigan karakteron, la grado de ilia aŭtoritato dependis de la reputacio de la respondinto. Sed pli malfrue ili estis aplikataj egale kiel leĝoj kaj iom post iom ricevis plenan leĝecan aŭtoritaton. Similan evoluon havis kaj havos ankaŭ multaj Zamenhofaj Respondoj: Origine donite al iuj difinitaj demandintoj kiel privataj konsiloj, ili estas publikigataj, disvastiĝas, penetras en la gramatikojn kaj iĝas iom post iom firma posedaĵo de ĉiuj. Tiam mankas nur, ke ankoraŭ la Akademio kun la Lingva Komitato deklaras ilin "oficialaj", por doni al ili la formalan sankcion, kiel al lingvoleĝoj. Ĝis tiam ĉiu estas libera en ilia prijuĝado. Al la lernantoj de Esperanto oni kompreneble ne povas koncesii la rajton de kritiko. Inter la spertaj Esperantistoj la opinioj estas supozeble diversaj. Ili dependas de tre subjektiva premiso, nome de tio: kian rolon la unuopulo atribuas al Dro Zamenhof en Esperantaj aferoj ĝenerale. Tiurilate ni havas "dekstran" kaj "maldekstran halonro Zamenhof estas—almenaŭ en Esperantaj aferoj—io simila, kio fondinto de religio estas al siaj disciploj. Ili ne toleras apartigon de "persono" kaj "afero", kaj laŭ ili estas tute neeble, ke laBlinde sekvu, karaj "geĝisostuloj!"
La malaj ekstremuloj inter la Esperantistoj[24] rigardas la decidigan rolon de Dro Zamenhof finita, kiam la lingvo de li kreita iĝis kvazaŭ memflugpova. Laŭ ili jam en la momento de ĝia enmondigo aŭ iom poste—eble ĉe la oficialigo de la "Fundamento" (1905)—ĝia aŭtoro demetis ĉiun personan rajton pri sia kreaĵo kaj rezignis pri ĉia influo al ĝia evoluigo. Kion ajn li verkis, konsilis, korektis, aprobis ktp. krom la "Fundamento", estas nur verkoj privataj, kiujn oni povas rigardi kiel modelajn, sed ne kiel devigajn. Al ĉi tiu partio "maldekstra" apartenis—Dro Zamenhof mem; la lasta frazo estas citaĵo laŭ lia 'Antaŭparolo' al la Fundamento.[25]
Laŭ mia opinio la plej bona vojo estas en la mezo. Ni nek alpensu al Dro Zamenhof superhomajn kapablojn, nek rigardu lin kiel seninfluan personon privatan. Li estis homo, do li povis erari, sed li estis homo tiom eminenta, ke ni povas fidi liajn vortojn pli ol tiujn de aliuloj. Do unu el la plej fortaj argumentoj por la ĝusteco de io en nia lingvo estu kaj restu: "Tion diris, konsilis aŭ ĉiam uzis la Majstro!" Aliflanke ni per tio ne fordonu la rajton pensi ankaŭ nedepende, ni ne ligu nin, sekvi blinde al ĉio, kion Dro Zamenhof opiniis bona. Ni konservu al ni la liberecon, kie ajn ni post zorga pripensado venis al alia rezulto ol li, povi esprimi tion kaj tiel doni stimulon al nova funda esplorado de la duba demando, ĝis kiam ĝin definitive solvas unu de niaj plej altaj aŭtoritatoj, la oficiala aŭ la neoficiala: la Akademio aŭ la Esperantistaro. Certe tiaj kazoj estas treege maloftaj kaj koncernas[26]. Se efektive en tia kazo unu de niaj plej altaj instancoj iam decidus alie ol Dro Zamenhof kaj nekonforme al la lingvokutimo per li iniciatita, tio certe ne estus kontraŭa al la intencoj, kiujn li havis donante sian neniel devigan Respondon.
Unu el liaj ĉefprincipoj ja estis: Ni ne katenu nin senbezone aŭ tro frue! Kelkfoje li esprimis tiun penson en la Lingvaj Respondoj. Same kiel dum lia vojaĝo, laŭ la raporto de sino Hankel, li ofte diris al la demandintoj: "Ambaŭ esprimoj estas ĝustaj", tiel li ankaŭ en la Lingvaj Respondoj inklinas eviti decidon inter du ebloj. Eĉ kiam li mem nepre preferas la unun alternativon, li tamen tial ne ĉiam kondamnas la alian.[27] Li demandas: "En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportos al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?" [I, 38; III, IV]. Laŭ tio li permesas la uzadon de diversaj samsignifaj formoj, "se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco" [I, 11; III, II]. Ankaŭ ĉi tiu "kadro" estas ankoraŭ sufiĉe vasta. Por ke en ĝi ne povu ekzistiĝi malutila stato de senreguleco, li atentigas (en speciala kazo) al la lasta kontrolilo: "Se iam la libereco ... fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom ..., tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni ... ekskluzivigan decidon" [I, 41 a); III, V]. Tamen li timas pli la malutilajn sekvojn de "ne sufiĉe maturaj dekretoj" ol la "embarason de riĉeco", kiun povas kaŭzi la toleremo [II, 17; III, III].
Ĵus ni citis frazon el Lingva Respondo, en kiu Dro Zamenhof nomas kiel gravajn abstraktajn aŭtoritatojn por la decidado, ĉu io estas ĝusta aŭ ne, la leĝojn[28] de nia lingvo, la logikon kaj la kompreneblecon. Se ni ankoraŭ aldonas la tiel nomatan "lingvosenton", la Esperantan lingvokutimon kaj la ĝeneralajn lingvoleĝojn[29] tiam ni nomis la ĉefajn mezurilojn uzendajn ĉe la esploro de lingva problemo. Iliaj roloj ĉe tio neteorio kaj praktiko. Por tiaj kazoj de dubo Dro Zamenhof donas al ni valorajn konsilojn en la Lingvaj Respondoj. Jen kelkaj citaĵoj iom mallongigitaj: "Kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj" (t. e. de la naciaj lingvoj) [II, 26/27; III, VII]. Sed aliloke li diras, ke Esperanto ne povas sekvi la "naturan leĝon" de la "malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj" de la naciaj lingvoj [II, 13; III, X].—Pri lingvokutimo kaj logiko: "En Esperanto ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika" [I, 3; III, XII]. Tiam li parolas pri "la utileco de longa ekzerciĝado", kaj la danĝeroj de troaj postuloj rilate al "absoluta logiko" [I, 3; III, XII]. "Komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seke teoria logikeco" [II, 20; III, XIII]. Aliflanke "en Esperanto la "nekutimeco" ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado" [I, 22; III, XIV]. Dum li nomas en unu Respondo "senfrukta kaj danĝera" la sekvadon de nur teoriaj principoj sen demandado pri la praktika signifo [II, 10; III, XV], li diras en alia, ke "la teoria vidpunkto en Esperanto ofte ne povas esti severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara"." [II, 9; III, XVII]. Oni do vidas, ke li, malinklina al ĉia dogmemo aŭ pedanteco, difinas juste kaj racie la regolimojn de la principoj malamikaj.—
Ni jam diris, kiel energie Dro Zamenhof procedis en la malnovaj Lingvaj Respondoj kontraŭ la ŝanĝ- kaj reform-emuloj. Precipe kontraŭ tiuj ambiciuloj kaj pseŭdopatriotoj, kiuj volas subigi Esperanton al sia persona aŭ nacia gusto, direktiĝas lia defend-atako [II, 29/30, 31/33; III, XVIII-XXI]. "Amo kaj zorgo por nia afero", jen la motivoj, kiuj igas lin tiel forte batali "kontraŭ ĉia sennecesa reformo" [II, 30; III, XIX].
Tamen li tute ne estas kontraŭprogresema. Klare li montras la vojon de prudenta evoluo por nia lingvo, la vojon al ĝia plibonigo kaj plivastigo. Ĝi estas la ĝenerale konata vojo de la "arĥaismoj kaj neologismoj", kia li priskribis ĝin en la 'Antaŭparolo' al la Fundamento kaj en siaj IVa kaj VIa kongresparoladoj.
Ankaŭ pri la iniciatrajto de la unuopa Esperantisto li donas klarajn informojn. [I, 37 post c), 45; III, XXIII.]
Ĉi tiuokaze li esprimas ankaŭ sian opinion pri la tasko de niaj plejlingvaj institucioj. Pro ilia aktualeco mi citas jenajn partojn el tiu Respondo: "Pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila". "La Lingvo komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa .... Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj", kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos".—
Ne estis eble en la limoj de ĉi tiu artikolo eltiri kaj priparoli ĉiujn bonegajn konsilojn de ĝenerala signifo disŝutitajn inter la multajn Lingvajn Respondojn. Mi elektis la pli gravajn laŭ mia opinio.
Pri la specialaj decidoj aŭ reguloj entenitaj en la Respondoj sufiĉu malmultaj vortoj. La pli granda parto de ili estas konforma al la nuna ĝenerala lingvokutimo de bonaj aŭtoroj. Tamen restas ankoraŭ sufiĉo por surprizi la Esperantiston ne jam konantan la Lingvajn Respondojn. Eble estas nove al kelkiu, ke Dro Zamenhof instruas: "Anstataŭ sidiĝu estas pli bone diri sidigu vin aŭ eksidu" [I, 13; III, 37]; per ge- oni povas nomi eĉ ankaŭ iun plus lian tutan familion (ekz. getajloroj[30]) [I, 6; III, 38]; en specialaj kazoj ankaŭ la vorto io povas ricevi la pluralan j-on (ioj) [I, 18; III, 58] kaj post tra kaj kontraŭ oni povas uzi ankaŭ la akuzativon [I, 27; III, 93]; onin kaj onia estas formoj tute regulaj; certa signifas krom sia ĉefa senco ankaŭ iu (difinita) [II, 26; III, 20]; la esprimoj: mi konas tiom homojn kaj ... tiom da homoj estas teorie egale bonaj [II, 29; III, 66.].—
Mi ne bezonas atentigi, ke la plej riĉa fonto, el kiu ni povas ĉerpi konon pri tio, kion nia Majstro opiniis ĝusta en nia lingvo, estas liaj literaturaj verkoj (originaloj, tradukoj, paroladoj), sed krom la Fundamento liaj Lingvaj Respondoj estas tiu fonto, el kiu la ĉerpado estas plej facila kaj plej fidinda. Ni povas ĝoji, ke ni havas ĉi tiun trezoron, kaj danki al ĝia donacinto per tio, ke ni ne nur mem zorge studas ĝin, sed ankaŭ konigas kaj laŭeble utiligas ĝin al la ceteraj, precipe al la novaj, samideanoj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita kaj volas efiki en tiu senco.