← Table of contents
La Vendreda Klubo

ANTAŬPAROLO.

Reading edition

La verkintojn de la sekvantaj 11 artikoloj kunigis la intenco, honori la nuntempan prezidanton de la G. E. A., sinjoron Dron A. Steche, per komuna laboro.

Antaŭ dek jaroj, Dro Steche, kiel deputito de la Saksa parlamento, la unuan fojon oficiale pledis por nia afero en la parlamento. Tion ni volas rememorigi al niaj germanaj samideanoj, samtempe atentigante la alinaciajn samideanojn pri ĉi tiu batalinto kaj batalanto por nia ideo, kiu multe pli ol aliaj, tiel nomitaj "eminentuloj", sukcesigis la Esperanto-movadon en nia lando. [En aldono oni trovos malgrandan biografion de Dro Steche kaj liston de liaj presitaj artikoloj.] Vere modele li laboris depost sia unua parlamenta poresperanta pledo; ĉar tiam estinte nur konvinkita Esperantano, li tre baldaŭ fariĝis senlaca Esperantisto. Li lernis nian lingvon, li faris, kvankam treege okupita kaj jam ne juna homo, la institutan ekzamenon. Ĉiujare li denove atentigis la publikon pri la graveco de la mondhelplingva ideo per alparoladoj kaj bonegaj gazetartikoloj, tiel fariĝinte unu el niaj plej lertaj propagandistoj. Li interesigis—buŝe kaj skribe—la estrojn de la registaro kaj de la industriaj kaj komercaj rondoj; li faris por Esperanto oficialajn vizitojn; li finance subtenis la laboron de la Saksa Esperanto-instituto; li fariĝis eldonisto kaj redaktoro de la "Esperanto-Spegulo"; li recenzis Esperantaĵojn kaj tradukis germanan novelon; li timis nek vojojn nek malfacilaĵojnresume li faris ĉion, kion oni povas fari kiel Esperantisto.—Nun li estas la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la porinstituta estraro, prezidanto de ĝia patrona unuiĝo, prezidanto de la Loka ligo de l' Esperanto-societoj en Leipzig. Kun ni, la 11 anoj de la "Vendreda Klubo" en Leipzig (en kiu dekduo da samideanoj regule nur "laboras"), li estas kiel klubano ligita depost ĝia ekesto. Ni ĝojas, ke ni povas nomi lin la nia, ne nur pro lia aŭtoritateco, sed precipe ankaŭ pro tio, ke li montris sin ĉiam vera, sincera, helpema amiko.

Kiu konas lin, tiu komprenos, kial ni dediĉas nian libreton al neniu alia, ol al Dro Steche.

Ankaŭ niaj eksterlandaj amikoj certe akceptos bonvole nian libreton, kiu montras, ke komuna laboro por nia afero kunigas kaj kunligas la homojn pli ol io ajn alia. Kvankam tre diversaj laŭ karaktero, emoj, inklinoj (tre ofte plej vigla diskutado aŭdiĝas inter ni), tamen ĉiam, ĉie, ĉiel ni estis kaj restos unuanimaj.

Verŝajne estos interesa por niaj legantoj la esploro, ĉu eble ĉe ni dum regula kunlaborado ankaŭ la stilo de unu influis tiun de alia, ĉu oni povas konstati "vendredanan stilon". Espereble, se oni konstatos tian, ĝi estos nomata bona Esperanto-stilo.

Goethe diras en sia "Faŭst": "Kiu alportas multon, alportos al kelkiu ion." Do, ne estas necese, karaj legantoj, ke vi legu ĉiujn artikolojn de nia libreto. "Transsaltu" tion, kio ŝajnos al vi ne sufiĉe interesa; sed serĉu, kaj certe ĉiu trovos unu artikolon, pro kiu li ne bedaŭros, esti aĉetinta nian verketon.

Kaj la ĉefa afero: Fondu novajn "vendredo-klubojn" (ili ja povas okazi ankaŭ lunde aŭ marde ktp.), en kiuj ne regas inklino aŭ deziro al amuzaĵoj, sed nur al komuna serioza laboro! Tiam nia afero sukcesos!

Dro Dietterle.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings