SERIOZA LABORO.
Reading edition
(HERMANN RÖSSEL.)
En la Antaŭparolo Sro Dro Dietterle diras, ke serioza laboro kunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la Vendredaa Germana Esperanto-Kongreso 1914 kolektiĝis ĉirkaŭ[31] Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare "diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la "interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la konatajn versojn de la kanto de l' ligo:
Fratoj, manon donu kore kaj senzorge, sendolore belan horon festu ni! Ĉion teran forĵetante daŭru forte kaj konstante nia bela harmoni'!
Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.
Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:
I. Aktualaj aferoj.
II. Referato kaj diskutado.
III. Komuna tradukado.
La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.
Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan" paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata, partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn. Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur po unu parolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo, turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori, por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro "senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon, eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn, teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn, por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas — — — nu, unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.
Resume: Mono estas necesa al homa feliĉo.
La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun ĉi fojon tre bone atingis.
"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo nepre ne estas proporcia
Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon". Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn. Ekzemple Sro Dro Steche parolis pri novaj vojoj al reformo de muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; Sro Dro Dietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj landoj. Sro Bennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. Sro Degen preferas socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp. Sro Franck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Leipzig. Sro Dro Lippmann tre ŝatas lingvajn demandojn (gvidi—konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per afiksoj ktp.). Sro Petzold ĉiam denove postulas persisteman propagandon. Sro Dro Stucke pritraktas natursciencajn temojn, ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. Sro Wilhelmi kiel specialisto de geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo k. a. Fino Wunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C. O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp. gazetaro.
La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32] kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine la prezidanto
"La — — —??"
Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias—. Nu, mi tuj klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer, kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per "entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri. Jen la fablo:
"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe bone toleri.
Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla moro."
Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?
Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915. Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan reklambroŝuron, titolitan "Faust, Ia kaj IIa partoj"). Ferminte la oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero, alporti kelkajn botelojn da ĉampano) Sro Dro Steche neatendite elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj, starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen—ni sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. Dro Steche, ekprenante sian glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta progresado de Esperanto ĝis fina venko. Sro Degen elokvente dankis al Sro Dro Steche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ energie kaj konsekvence batalas por nia afero.—Ĉu estas necese, diri, ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?—Rerigardante al la pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj, akirotaj per
Serioza laboro.