PRI LA ESPERANTO-MOVADO EN BRITUJO DEPOST LA FINO DE L' MONDMILITO.
Reading edition
ARTHUR ZEALER, angla gasto de la Klubo depost 1920.
"Die Engländer sind überhaupt, trotzdem man eher das Gegenteil erwarten dürfte, da sie das Interesse daran haben sollten, ihre Sprache als Weltsprache einzuführen, sehr für Esperanto."
"La Angloj entute—malgraŭ oni estus rajtigita supozi la malon, konsiderante ke ili povus havi interesegon por enkonduki sian lingvon kiel mondlingvon—tamen tre favoras Esperanton."
Dro Steche, en sia parolado antaŭ la Dua Ĉambro de l' Saksa Deputitejo.
Ne nur en Germanujo, sed ankaŭ en Britujo la progreso de la Esperanta movado depost la fino de l' mondmilito montriĝas kontentige vigla.
Jam dum la daŭro de l' milito al la publika intereso pri Esperantaj aferoj en Britujo ne estis permesate ripozi. Gravaj rondoj starigis movadon por la enkonduko de "Komuna Komerca Lingvo". Ili formis tre influan komitaton kies membroj sukcesis plifortigi la intereson ne nur de la urbestraro de la City de London, sed ankaŭ ĉe la Komerca Ĉambro de London tiom ke tiu ĉi korporacio estis enkondukinta Esperanton kiel unu el la fakoj de ekzamenoj aranĝitaj sub siaj aŭspicioj; la instruadon mem prizorgis la City of London College.
Ankaŭ jam antaŭe estis starigata ministeria komitato "The Modern Languages Committee" por studi la demandon pri modernaj lingvoj rilate la lernejan instruadon. La rezulto de la laboroj de tiu ĉi komitato estis publikigata kaj enhavis preskaŭ surprizantan konsenton jenan: Ke estas pli konsilinda akceli la instruadon de Esperanto tuj ol atendi ĉu ankoraŭ eble pli taŭga mondhelplingvo estos elpensata aŭ ne, konsiderante ke Esperanto jam nun estas konata tra la tuta mondo kaj funkcias kiel universala interkomprenilo.
En London ekzistas krom la Brita Esperanto Asocio (troviĝante en la proksimeco de la famega Brita Muzeo) ankaŭ tre vigla rondo "La Brita Literatura kaj Debata Societo" kaj kiel ĉefa Esperanta klubo deLondon Esperanto Club" en kies halo "St. Bride's Institute" (ĉe Ludgate Circus) en la centro de la urbego eksterlandan-samideanoj ĉiam estas korege bonvenantaj; krom la ĵus-nomitaj, ekzistas en London mem ne malpli ol dekkvar antaŭurbaj kluboj; plue la Laborista Klubo de la "Working Men's College", la "British League of Postal Esperantists", la "Skolta Esperantista Ligo", la "Societo de Kvakeraj Esperantistoj" kaj la "Eklezia Esperanto Ligo". Diservo okazadas ĉiun duan dimanĉon posttagmeze en Harecourt Church, Canonbury, London, N., unu fojon po monato en Partick apud Glasgow, kaj ankaŭ, sed neregule, en York. La tuta Britujo estas partigata je ses federacioj; unu plua por sud-orienta Anglujo estas celata. Ekstere de la ĉefurbo troviĝas proksimume 90 kluboj kuniĝintaj al la Brita Esperanto Asocio, krom grandnombre plimalpli konataj sendependaj grupoj kaj societoj troveblaj tra la tuta lando, ĉefe alligataj al laboristaj rondoj.
Kun la oficejo de la Brita Esperanto Asocio estas ligata librovendejo; multspeca estas la Esperanta verkaro tie kolektata per kiu estas eble paŝtiĝi.
Ne preterpasis ankaŭ la Esperantan movadon en Britujo la senĉesa plialtiĝo de prezoj de preskaŭ ĉiuj artikloj de l' ĉiutaga bezono kiu feliĉigis la civilizatan mondon kiel unu el la apudrezultoj de la malcivilizacio de la antaŭaj jaroj. Precipe la multege obliĝintaj preselspezoj prezentis gravan minacon al la ekzistado de la tiea Esperanta gazetaro. Kiel solvo de l' dilemo gazetoj estis kunmetataj, prezoj duobligataj, kaj nun oni povas esperi trapasi la nunan malbonan tempon ĝis kiam estos eble pliriĉigi la enhavon de niaj gazetoj denove kaj ankaŭ formi ĝin pli interesa.—Tiurilate la fakto estas eble kronikinda ke en London ekzistas ne malpli ol dekdu presliterfandejoj pretaj kaj dezirantaj liveri Esperantan tipografian materialon al presistoj.
Bedaŭrindege, la morto ŝiris en niaj vicoj breĉojn tro senteblajn por ke facile ili povas esti denove plenigataj. Grandan perdon reprezentas la nepluesto de la verkisto de la famaj ĉefeĉ-ŝlosiloj, Sinjoro Hoeveler, kiu pere de tiuj bonegaj propagandiloj faris eble nur iom pli malmulte ol la Majstro mem por la plivastigo de nia granda afero. La 28an de februaro 1920 la fatalo forprenis de ni Sinjoron Jozefo Rhodes el Keighley, unu el la pioniroj de la movado en Britujo. Li estis eble en pli vastaj rondoj plej bone konata kiel verkisto de grava vortaro Anglo-Esperanto. Ankaŭ Sir Thomas Vezey Strong mortis dum la somero de 1920. Li apartenis al la viceprezidantaro de la Brita Esperanto Asocio, kaj kiel tiama anstataŭanta, kaj en la jaro 1911 estanta, Lordurbestro de la City de London la 21an de aŭgusto 1907, post la kongreso en Cambridge, li oficiale akceptis Dron Zamenhof kune kun
Ni honoru ilian memoron!
La kongresa aktiveco en Britujo depost 1915 ĝis la fino de l' milito nature suferis interrompon. Tamen, dum la pentekosta semajno de 1919 okazis la 10a Brita Esperanta Kongreso en Liverpool (500 enskribintoj) kaj dum la koresponda semajno de 1920 la 11a en Birmingham (pli ol 300 partoprenantoj). La venonta tiujara Brita Esperanta Kongreso estas aranĝata en Harrogate. Dum la du lastaj someroj havis lokon la 14a Skota Esperanta Kongreso en Glasgow kaj la 15a en Edinburgh, la lastnomita kun 225 personoj enskribitaj, nombro ĝis tiam ne superita en Skota Esperanta Kongreso.
Okaze de ĉiuj tiuj kongresoj unu el la ĉefaj tagordo-punktoj priparolitaj estis la enkonduko de Esperanto en la taglernejojn: ĉar al la gejunularo apartenas la estonteco. Malgraŭ la certe ne tro facila batalado kontraŭ la inercio, rezultoj jam montriĝis kiuj rajtigas la supozon ke la vojo unufoje enirata estas la ĝusta kaj ke oni nur sekvu ĝin por ke la celo estos atingata. Ekzemple, pruvo de la granda intereso kiun montradas la brita komercistaro rilate Esperanton estas inter aliaj, ke jam antaŭ kelkaj jaroj la Londona Ĉambro de Komerco disdonis, post ekzameno, diplomojn al Esperantaj instruontoj.
En pli ol 30 vesperlernejoj en London, Glasgow, Edinburgh, Birmingham, Liverpool, Manchester, Worcester, York, Sheffield, Gateshead, Aberdeen, Leith, Fife, Lanarkshire, Barry k. c. la lokaj eduk-aŭtoritatularoj permesis la starigon de Esperantaj kursoj, kaj, kiel elekta fako, nia lingvo estis dum la jaroj 1917 ĝis 1920 enkondukita entute en 46 britajn lernejojn, inter kiuj la jenaj:
Gallowflat School, Rutherglen, Skotldo.
Holycroft Council Day School, Keighley
Haworth Council School, Keighley
Technical School, Keighley
St. John's College, Worcester
Stanley Road County Council School, Worcester
St. Paul's Boy's School, Worcester
Green Lane County Council School, Patricroft
Radstock County Council School, Bath
Lady Manners' School, Bakewell, Buxt.
Glasgow High School, Glasgow
Blairhill Public School, Coatbridge apud Glasgow
Tiptree Hall Orphanage, Tiptree, Essex
Romilly Road Elementary School, Barry
High Street School, Barry
Marylebone Commercial Institute, London W.
Technical College, Nelson, Lancashire
Hugh Myddleton Commercial Institute, London
Bloomfield Road Commercial Institute, Woolwich, London
Secondary School, Chorley, Lancashire
Municipal School of Commerce, Birmingham
North London Collegiate School, London N.
Dulton Senior Commercial School, Liverpool
Granton Road County Council School, Liverpool
Technical College, Leith
City of London College, London E. C.
Donaldson's Hospital School, Edinburgh
Girls' County School, Bishop Auckland
Northcote Girls' School, Armley apud Leeds
Murston C. E. Mixed School, Murston, Kent
High School, Sheffield
Woodseats Council School, Sheffield
Central Secondary School, Sheffield
Inter la raportoj rilate la spertojn jam faritajn pri la lerneja instruado de Esperanto en Britujo estu citataj nur la jenaj tipoj: En la aŭtuno 1920 raportis fraŭlino Watson ke ŝi havas en Blairhill School, Coatbridge apud Glasgow, du klasojn po 25 knaboj en ĉiu. La knaboj havas la aĝon de 9 ĝis 11 jaroj kaj ili ricevas instruadon de 1½ horoj ĉiusemajne. La knabetoj bone progresas kaj multe ŝatas la lernadon. Samtempe sinjorino E. M. de Montoro raportis pri la High School, Glasgow: "Kiam mi eniris tiun ĉi lernejon dum la pasinta jaro en la mezo de la sezono, mi trovis 7 lernantojn en la malsupra, kaj 7 en la supra klaso. Tiun ĉi jaron ni havas 62 en la malsupra kaj 33 en la supra klaso, entute 95 lernantojn. La malsupra klaso devis esti duonigata kaj la eduk-aŭtoritatularo estis devigata instali helpan instruiston". Laŭ raporto de la januaro 1921 pri la Romilly Road Elementary School, Barry, la sukcesoj spertitaj en tiu ĉi lernejo rilate la Esperantan instruon instigis la tiean eduk-aŭtoritatularon sankcii la enkondukon de Esperanto ankaŭ en High Street School, Barry. Antaŭ unu jaro la Edukiga Komitato de Liverpool permesis la starigon de Esperantaj kursoj en Granton Road Council School kiel sesmonatan eksperimenton. 30 knaboj en la aĝo de 12 ĝis 14 jaroj ricevis 3 duonhorajn lecionojn posemajne, kaj post 2 monatoj ili komencis korespondadi kun alilandanoj. La kurso do pruviĝis tute sukcesa kaj la Edukiga Komitato sekve de tiu sukceso konsentis ne nur la daŭrigon de la Esperantaj kursoj en tiu ĉi lernejo, sed ankaŭ la aranĝon de du Esperantaj klasoj en la Dulton Senior Commercial School, Clarence Street, Liverpool. La instruestro de Tiptree Hall Orfejo, Essex, sinjoro Norman Mac Munn, (Bachelor of Arts Univ. Oksforda) finas sian raporton jene:—"Alilandaj infanoj povas ĉe ni lerni la lingvojn anglan, francan kaj Esperantan; la lastenomita servas nature kiel interkomprenilo inter ĉiuj".
Antaŭ nelonge la Brita Esperanto Asocio filiigis sin al la "Conference of Educational Associations" kies ĉiujaraj kunsidoj okazis en la monatoj decembro-januaro. Tiurilate la Brita Esperanto Asocio aranĝis kunvenon kiu havis lokon la 1an de januaro 1921 en la Fizika Halo de la Londona Universitato, por priparoli la temon: "Esperanto kielDro A. Fisher, lernejestrino de la Girl's County School, Bishop Auckland, raportis pri statistike faritaj metodaj eksperimentoj. Estis amuze ke la infanoj entuziasmigitaj per la facila lerno de Esperanto ne nur aĉetis vortaretojn per sia privata poŝmono—fakto kiu ne tre ofte okazas rilate la lernon de aliaj fremdlingvoj—sed ke ili ne malofte komencas interesigi kaj enkonduki la gepatrojn en la nove lernitan lingvon.
Ankaŭ en Britujo la problemo de Teknika Vortaro trovis praktikan pripensadon. Komence de la pasinta jaro stariĝis sub la sekretario de sinjoro E. E. Yelland komitato de la Brita Literatura kaj Debata Societo por ataki la taskon. Unue estis komencata la kompilado de terminaro rilate la industriojn de botoj kaj ŝuoj, kaj ankaŭ rilate la fabrikadon de ombreloj. Fine de 1920 aperis kun fakula kunlaboro la unua frukto de la komitataj klopodoj en la formo de 4 paĝa folieto enhavanta terminaron pri "La Fabrikado de Ombreloj". Ni esperu ke pluaj kontribuaĵoj baldaŭ sekvos. Dum la pasinta jaro aperis ankaŭ nova stenografia sistemo verkita de sinjoro Montagu C. Butler, la agemega sekretario de la Brita Esperanto Asocio. Laŭŝajne tiu ĉi nova Esperanta stenografisistemo estas la unua en Britujo publikigata kiu celas ebligi la lernadon de Esperanta raporta stenografio sen antaŭa scipovo de io jam konata sistemo de la "flugila arto".
Fine de la estinta jaro la "Memoriga Bibliotek-Komitato Harold Bolingbroke Mudie" eldonis sian unuan libron sub la titolo "Vivo de Zamenhof" kiun verkis Dro Edmond Privat. Ne estas ĉi tie la loko por librorecenzo, sed ŝajnas ke la aŭtoro ne nur priskribis la vivon de unu el la plej grandanimaj geniuloj de l' mondo, sed ke per tiu ĉi verko li ankaŭ ekprenis la fadenon kiu forglitis el la mortaj manoj de l' Majstro, sciu la fadenon por teksi la komunan rubandon de homaranismo. Certe la verkisto estus la ĝusta homo meriti tian sukceson por la savo de l' krucumata homaro.
La brita Esperantistaro ankaŭ ageme suportis per mon- kaj nutraĵ-sendoj la helpan movadon iniciitan de la Kvakeroj por la "Nutrado de l' Infanoj en Mez-Eŭropo".
La formigo de la Interpopola Ligo donis nature kialon por vigla aktiveco de la brita Esperantistaro. Jam komence de januaro 1919 okazis en la Londona Universitato grava amaskunveno kiu konstatis ke la sola solvo de la lingvaj malfacilaĵoj estas la akcepto flanke de la ŝtataj registaroj de Esperanto kiel oficiala interkompreniga ilo. La 8an de julio 1920 deputacio de la Brita Esperanto Asocio alproksimigis sin al la ĉefa sekretario de la "League of Nations", Sir Eric Drummond, kaj la membroj de la deputacio estis akceptataj de Dro Nitobé kiu esprimis sian tutkoran simpation kun ilia propono. Sed estas ja freŝe en la memoro de ĉiuj kiamaniere dum la decembraj kunvenoj de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo la atingo de tiu ĉi celo estis por la momento malhelpata per tia malinda ruzo de la francaj kontraŭ-Esperantanoj kiuj posedas la vere admirindan antaŭdiluvian naivecon provi enpuŝi nuntage nacian lingvon kiel interpopolan komprenilon. Tamen, tro malfrua estas jam la horo de l' mondhistorio por malantaŭenturni la rulantajn radojn de progreso. Kaj prokrasto tute ne estas nuligo!
Okaze de la unua datreveno de la milithalto la Brita Esperanto Asocio aranĝis du publikajn kunvenojn en London la 11an kaj la 22an de novembro 1919. Dank' al vigla propagando flanke de l' estraro ambaŭ kunvenoj estis multnombre vizitataj de la ĝenerala publiko. Sir Ernest E. Wild, reĝa leĝkonsilisto kaj membro de l' parlamento, i. a. parolis. Kaj, kvankam li mem konfesis ke li ne
AL LA GERMANA POPOLO.
Kunlaborantoj kaj kunviktimoj:—
Ni uzas la okazon donitan de la longe-esperita Deklaro de Paco inter niaj du nacioj por saluti vin, kiel kunsuferintojn en la granda aflikto kiun la regantoj de la mondo venigis al ĝiaj loĝantoj, kaj—ni kuraĝas fidi—kiel "kamaradoj de pli feliĉa estonteco". Ni ĝojas kun vi ke la buĉado de la "konskriptaj" soldatoj de Eŭropo grandparte
Ni scias ke la tuta homaro fariĝis el la sama teksaĵo, kaj ni ne supozas ke la tuta kulpo pri la milito restas nur sur unu flanko sole. Ni ne forgesas, kiel forgesis multaj
Dum la nuboj de milita propagando, kaj la sangaj nebuloj de la pasio kelkaj el ni ne forgesis kiom la mondo ŝuldis en la pasinto al via klereco kaj pacienca esplorado, al via genio por organizado, via inventa kaj krea povo. Kaj ni ne dubas ke en la nova epoko komenciĝanta—la epoko ne tiom de nacieco, kiom de homeco—ili trovos celon ankoraŭ pli vastan kaj altan. Aŭskultante la vortojn de unu el viaj plej noblaj vivantaj virinoj: "Ni apenaŭ memoras la tempon antaŭmilitan kiam la vivo nin amikigis kaj kiam ni estis membroj de la homa familio," ni pensas pri la diro de unu el la plej grandaj el niaj propraj poetoj: "Ni lernas per sufero kion ni instruas per la kanto." Ni ja povas kredi ke inter la plej altvaloraj donoj kiujn via raso portos al la komuna trezoro, kelkajn vi akvumis en la pasintaj jaroj de suferado tia, kian spertis eble neniu alia popolo. Certe la lando de la feinrakonto kaj de la Kristnaska abio, de ame prizorgata infaneco kaj feliĉa familia vivo, la hejmo de muziko kaj filozofio, de alta inspiro kaj
Mil jarojn antaŭ 1914 la paco inter niaj du nacioj restis sen rompo: mil jarojn plu ĝi restu nerompita. La veraj interesoj de tutaj laborantoj de l' mondo estas identaj, kaj nur per la unueco kaj kunlaboro ili povas akiri la riĉan kaj plenan vivon kiu estas ilia rajto. Ni esperas labori kun vi por ke nia Tero estu hejmo de gefratoj anstataŭ la kampo de armitaj tendaroj kiujn ni hodiaŭ vidas.
Kredu nin
Viaj por Mondamikeco.
Estu permesate al mi mencii tiurilate ankaŭ okazintaĵeton kiu ne estis tute sen ero de humoro. En oktobro 1919 aperis en Londona ilustrata ĉiutaga gazeto, ĉefe legata de la "supraj dekmiloj", artikolo kies verkisto videble en la ŝvito de sia vizaĝo malkonsilis la lernon de Esperanto ĉar—la bolŝevistoj en sovjeta Rusujo fervorege disvastigas la konon de tiu "filingvo" por siaj propraj celoj plivastigante tiamaniere la propagandon de siaj abomenaj doktrinoj. Ĉu ne envenis en la cerbon de tiu ĉi lertega skribemulo ankaŭ la ideo ke, laŭ lia propra principo, oni estus devigata senigi sin je la enspiro de aero ĉar tiu lastenomita objekto ankaŭ estas uzata de la bolŝevistoj por iliaj "propraj celoj?" Sed eble la gazeto timis nur ke, se ĝia legantaro komprenus Esperanton, la danĝero ekzistus ke la legantoj povus esti konvinkigataj pri la vero de l' bolŝevistaj doktrinoj, kaj, sekve de tio, la distinga ĵurnalo povus perdi sian "High Life" abonantaron al bolŝevistaj gazetoj. Sed kia peko kontraŭ la sankta spirito de l' homa progreso ne estas farata nuntage—ĉio por konservi la legantaron! En kazo de bezono, ne gravas, gaje oni skribas—sensencaĵon.
Ankoraŭ kelkaj vortoj estu permesataj al mi rilate aferon de sufiĉa graveco, sciu pri certaj lingvaj demandoj. En Britujo regas en la samideanaro ĉie la firme fondita opinio ke sub iuj kondiĉoj ni devas nepre subteni la laŭregulan gramatikan konstruaĵon tiel kiel Dro Zamenhof starigis ĝin. Ne pro sentimentaj kaŭzoj, sed tute simple pro gravaj konsideroj de plej triviala utilo! La reformuloj havas certe sufiĉan grandan sferon por praktiki sian lertecon per la elpensado de necesaj novaj vortoj, teknikaj terminoj, k. t. p. kiuj povas esti bezonataj por la pluenevoluo de nia lingvo. Sed ni energie kaj celkonscie kontraŭstaras ian kaj ĉian tuŝon de la gramatika skeleto—eĉ kiam ĝi reprezentus veran plibonigon per si mem. Ĉar, eĉ tiam, la profito, kreskonta el tio, apenaŭ egalvalorus la malutilon kreotan per la ekzistado de pli ol unu gramatiko de la "universala" mondhelplingvo. Ni, tiam, eble havus
La starigo de l' demando—jen jam la respondo! Kaj la unueco—jen nia ĉefa afero!
Mi finu citante la parolojn de l' sama eminentulo kies eldiro staras jam komence de tiu ĉi raporto, sciu:—
"Es ist ein friedlicher Kampf und ein großes Ziel, welches uns alle zusammenhält!"
"Paca estas la batalado, kaj grandega la celo per kiu ni estas unuigataj ĉiuj!"
Jen la signo, sub kiu ni nepre venkos!—
ALDONO.