LA UNUAJ JAROJ DE ESPERANTO EN LEIPZIG.
Reading edition
(ALFRED PETZOLD.)
Pritrakti kaj rememorigi la unuajn jarojn de la Esperanto-movado ne estas malgrava afero, kiel multaj eble unuavide opinias. Ĉar tio koncernas la evoluon de l' ideo de mondhelplingvo ĝenerale. Krome, la gravaj faktoj de pasintaj tempoj montru, kiel oni en estonteco plej-sukcese uzu la energion por plifortikigi la movadon. Ĉiu movado, tute egale, ĉu grava aŭ ne, bezonas agemulojn entuziasmajn kaj persistemajn kun nelacigebla volo antaŭenpuŝi la aferon ĝis plena sukceso. Tial mi ne povas prezenti la sekvantajn liniojn ne citante nomojn de fervoraj antaŭbatalantoj, ĉar sufiĉe ofte la personoj estas identaj eĉ kun la organizaĵoj mem. Inter la unuaj pioniroj de Esperanto en Leipzig estas Sro Oberstudienrat prof. Schauerhammer, kiu kun sia kolego Hartmann vizitis—1902—pro franclingvaj studoj Grenoble. Tiea rektoro de l' Dijon-a universitato, Sro Boirac, propagandis Esperanton. Li favorigis ambaŭ sinjorojn por nia afero. Reveninte hejmen, Hartmann restis favora al Esperanto, tamen li ne propagandis ĝin publike; li estis okupita per kontraŭalkoholaj celadoj. Petojn je subteno li respondis per la vortoj: Se mi donus la malgrandan fingron, vi prenus eble mian tutan manon. Dume Schauerhammer fariĝis nia adepto kaj publikigis en la unuaj germanaj poresperantaj broŝuroj sian nomon kiel informanto. Li ankaŭ iniciatis poresperantan ilustritan artikolon de Dro Dittrich en la multkonata Leipzig-a "Illustrirte Zeitung" je la januaro 1903. Tiu ĉi publikigaĵo estis kvazaŭ semo; dank' al ĝi multaj regajnis konfidon al internacia lingvo perditan pro pereo de Volapük; aliaj studis Esperanton, ekzemple Sro Stadtamtmann Büschel.
Artikolo de l' konata pacifisto Fried, aperinta 1902 en la semajna ĵurnalo "Die Woche", instigis Sron veterinaron Trummlitz—tiam studantan en Stuttgart—lerni Esperanton per meminstruado laŭ libro de Fried. En Stuttgart li ankaŭ hazarde konatiĝis kun Sro libristo Maier-Crossen, kiu jam estis Esperantisto. Ambaŭ reveninte al Leipzig partoprenis en kafejo Bauer rondon, en kies centro staris Sroj Dro Blachstein kaj Mielck.
Verŝajne en la jaroj 1900 aŭ 1901 Sro Dro med. Blachstein en la librejo Lucius, Otto Schill-strato, ekvidis en montra fenestro libreton de Trompeter pri Esperanto. Li aĉetis ĝin kaj trovis la enhavon trero Zumpe, sindiko ĉe Deutsche Bank en Dresden kaj Dro Planitz en Kamenz tiam studantaj kun li leĝan sciencon. Ili, kiel ankaŭ multaj aliaj, ne fariĝis veraj Esperantistoj. Poste Dro Blachstein en sama librejo aĉetis la Esperantan broŝuron de Einstein kaj ĝi lin tute konvinkis pri la valoro de internacia lingvo. Tial, kiam li ludis skaton en kafejo Bauer, li ankaŭ ĉe tieaj konatoj propagandis Esperanton. Tiuokaze li konatiĝis kun privatscienculo W. B. Mielck. Ekestis nun okazo paroli en kaj pri Esperanto; ĉar la nova konato okupis sin jam depost 1887 pri Esperanto. La fundamento por la movado nun estis starigita; ĉar ambaŭ samideanoj aranĝis rondeton de Esperantemaj personoj kaj aprobantoj de l' internacia lingvo, inter ili Maier-Crossen, Trummlitz, Dro Harrach, Hauptvogel, Büschel, Helebrandt. Jam estis progreso, ke la semajna rondo kunvenis je rezervitaro Blachstein faris la unuan publikan paroladon pri Esperanto antaŭ stenografoj en Rosentalkasino. Prof. Schauerhammer ĉeestis kaj komunikis siajn Esperantajn spertojn.
Pli poste—1905—Dro Blachstein en Rosentalkasino por stenografoj aranĝis seslecionan Esperantan kurson laŭ lernolibreto de Mielck. La kurso estis vizitata de eble 20 personoj, el kiuj nur mi restis kiel Esperantisto kaj—aranĝinte en decembro 1905 kurson kun 8 kolegoj miaj—aliĝis en 1906 al rondo en kafejo Bauer. Tie iom post iom pliiĝis la deziro laŭplane kaj sisteme ekzerci la uzadon de Esperanto. Por tiu ĉi celo kunvenis la 1an de junio 1906 en restoracio Stieglitzens Hof la rondanoj kaj aliaj Esperantistoj nome: Büschel, Petzold, Mielck, Schulz, Aurig, Dro Blachstein, Süss, Reichardt, fratoj Bruno kaj Hugo Hesse, Günther, Ramm. La kunvenintoj fondis Esperantan grupon nomante ĝin laŭ propono de Dro Blachstein "Esperanto-Societo Leibniz" por honori la filozofon Leibniz kiu—laŭ tiama konvinko—mem okupis sin pri internacia lingvo. Prezidanto de tiu ĉi societo nun estis Sro Büschel. Flanke de tiu ĉi agado iris la klopodoj de l' prezidanto de "Nova Grupo", Sro Stephan, kiu laŭ sia propra sciigo estis Esperantisto depost 1902. Jam en la unuaj jaroj ĉiuj seriozaj Esperantistoj ne daŭre interrilatis kun li. Stephan fanfarone reklamis Esperanton, plejparte sin nutris de tia laboro kaj per malbonaj agadoj senkreditigis la Esperantan aferon. La jenaj linioj el protokollibro de Stephan-a organizaĵo karakterizu la tiaman situacion: La Saksa Esperantista Ligo—je iniciato de l' prezidanto Sro Stephan—estas ŝanĝita en nuna Saksa Turinga Esperantista Ligo. La tuta gvidado de l' instruado—ankaŭ ĉio kio ajn okazis en laroj Heimann kaj Hartmann, kiuj tamen nur estis la senvolaj statistoj de Stephan; ili nenie havis enrigardon, ĉar ĉion faris Stephan por havigi profitojn en sian propran poŝon.
Eligite (1907) el la Saksa Turinga Ligo, Stephan fondis en sama jaro la Ligon de Germanaj Esperantistoj (V. D. E.). Pluaj fondaĵoj sub la nomo "Nova Grupo" ripetiĝis kaj aliaj entreprenoj sekvis. Sed sufiĉe pri tio.
Tiaj okazintaĵoj malfaciligis al la Esperantistaro la laboron; tion, kion Stephan disigis, aliaj kiel Trummlitz, Dro Liesche, Kötz ktp. provis denove kunigi por ree kreditigi kaj fortikigi nian movadon. Trummlitz, Dro Liesche kaj aliaj venis el Stephan-aj organizaĵoj al societo "Leibniz".
Sro Kötz estis lerninta Esperanton en Brüssel ĉe la Université libre en 1900-1902. Tie ĉi instruis prof. Blanjean Esperanton sen lernolibro nur laŭ Berlitz-metodo. La fanfarona reklamo de Stephan atentigis Kötz post lia reveno al Leipzig en novembro 1906 pri Esperanto; li vizitis tial entreprenojn de Stephan, tamen ne aliĝis al ili. Kaj kiam komence de 1907 prof. Ostwald en Rosentalkasino estis farinta publikan paroladon pri Esperanto, Sro Kötz ree venis al Stephan, ĉar aliaj ŝajne ne laboris por disvastigo de Esperanto. Tamen la spertoj ankaŭ al li montris, ke daŭra laborado kun Stephan ne estis ebla; kaj tial Sro Kötz ĉesis (1907) la rilatojn al Stephan kaj laboris nur ankoraŭ por iamaj Stephan-aj organizaĵoj, nome Esperanto-grupo "Zamenhof" (fondita 1906) kaj Saksa Turinga Ligo (fondita la 8an de nov. 1906 de 4 personoj) kiujn ambaŭ li prezidis.
Kvankam nun publike propagandis nian lingvon precipe la Esperanto-grupoj, restis sufiĉa kampo por la individua laboro.
Ekzemple Dro Liesche varbis en sciencaj rondoj, kaj por rapidigi la progresadon Esperantan, li en troa idealeco kaj oferemo forlasis sian kemiistan oficon, por akcepti la redaktadon de Germana Esperantisto en Berlin!
Sro Dro Steche, pri kies agado la antaŭparolo kaj la aldono enhavas la detalojn, helpis en neforgesebla maniero jam 1907 al Leipzig-aj Esperantistoj. Okaze de sia afrika vojaĝo li ankaŭ interesis por Esperanto la germanan ministron de koloniaj aferoj.
En saksa parlamento la advokato Sro Dro Zöphel atentigis la deputatojn kaj la registaron pri la kreskanta valoro de l' movado de internacia lingvo, antaŭ ol Dro Steche daŭrigis tion dum la sekvantaj jaroj.
Por montri bildon pri la laboro de la organizaĵoj Esperantistaj mi donas kelkajn detalojn el la aktoj de Esperanto-societo "Leibniz".
Enspezoj (en M)
19061907
kotizaĵoj49289
kursoj Esp.54214
donacoj3466
lernolibroj649
steloj716
ŝuldoj1032
160666
Elspezoj (en M)
19061907
Esp. gazetoj 35 55
anoncoj por kursoj ktp. 18 111
lernolibroj, propagandiloj 19 107
propagando, afiŝoj 18 126
oficejo en Verkehrsverein — 20
steloj197
inventaro39—
afranko544
kotizaĵo al G. E. S.—126
diversaĵoj770
160666
La unuopaj sumoj montras—1906 nur por duonjaro pro fondiĝo je 1. 6. 1906—ke eĉ per malgrandaj monrimedoj (jarkotizaĵo 6 M inkluzive
Per kursoj kaj per publikaj propagandparoladoj oni atakis la Leipzig-an loĝantaron.
Esperanto-kursoj komenciĝis
1906:1(5. X.)kun19lernantoj
1907:7 "60"
1908:16 "186"
Kelkaj el la kursoj estis senpagaj kaj bone vizitataj; cetere la honorario pagita de la lernantoj estis tre malalta, maksimume 3 M. La samideanoj gvidis la kursojn senpage; iliaj nomoj: Dro Blachstein, Schauerhammer, Büschel, Fallot (fino), Becker, Havelka, Kässner, Wolf, Dro Dietterle, Petzold.
Rimarkinde estas, ke prof. Dro Dietterle, la nuna direktoro de l' Saksa Esp.-Instituto, varbita por Esp. dum la 4a internacia kongreso en Dresden, vizitis en septembro 1908 la kunvenojn de l' societo "Leibniz", lernis per tio la lingvon kaj poste en sama jaro gvidis 2 kursojn.
Ne estas kalkulitaj la kursoj, kiujn la samideanoj faris private.
El tiu ĉi epoko estas citindaj jenaj publikaj paroladoj: la 2an de oktobro 1906 en Stieglitzens Hof: prof. Schauerhammer pri la helplingvo Esperanto. La parolado instigis multajn personojn partopreni Esp. kurson. La 14an de februaro 1907 en Rosentalkasino: universitata prof. Dro Ostwald pri internacia helplingvo kaj Esperanto. La parolado estis aranĝita de societo "Leibniz" kune kun akademia scienca unuiĝo "Gabelsberger". Eble 400 personoj ĉeestis kaj la ĉiutagaj gazetoj, kiuj tiam kiel ankaŭ hodiaŭro komerckonsilanto Habenicht, aprobis Esperanton. Nur la oficiala universitatsciencularo ne ĉeestis aŭ silentis. Ĝi aperigis la 20an de aprilo 1907 kontraŭesperantan broŝuron: "Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen". (Straßburg, Trübners Verlag.) La verkintoj de l' broŝuro estis la universitataj profesoroj Brugmann kaj Leskien. Aliflanke Dro Blachstein 1911 faris en la universitato la unuan prelegon pri artefaritaj lingvoj konsiderante precipe Esperanton.
La dua internacia Esp. kongreso, 1906 en Genf, estis vizitata de Petzold kaj la tria, 1907, en Cambridge, de prof. Schauerhammer kaj Petzold. Ili raportis publike pri tiuj ĉi manifestoj kaj tiel akcelis la movadon.
La aliaj organizaĵoj, reprezentitaj
Jam baldaŭ aperis en Leipzig Esperantaj presaĵoj: Lernolibreto de Mielck en "Miniaturbibliothek"; en eldonejo de Uhlig (1907) la lernolibro de Büschel. De Stephan estu citataj liaj unuaj gazetetoj, ekz. "Sub la verda standardo" kaj "La Saksa Esperantisto"; ambaŭ aperintaj 1907.
Jenaj gazetoj jam 1906 publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto: "Weltwarte", "Mondo". Ilin sekvis en 1907 la "Handels-Akademie" kaj "Kontorfreund".
Nur ununumeran gazeton "Monato" aperigis la bankoficisto Becker; aĉetinte manpresilon li estis verkanto, kompostisto, presisto, bindisto, eldonisto kaj libristo en unu persono. Sed malgraŭ la negrandaj elspezoj la entrepreno ne sukcesis. Ja, estas ofte faŭko inter iluzio kaj realiĝo! Tamen la propagandanto ne malesperu; sed celkonscie daŭrigu sian laboron!
Jen alia spertaĵo: La Esp.-societo "Leibniz" 1906 aliĝis al Verkehrsverein kaj aranĝis en ties oficejo Esp.-informejon. Dum la tempo kiam la direktoro kaj la sekretariino estis favoraj al Esperanto kaj zorgis por propagando, la interrilatoj estis helpo por nia afero. Tamen la personoj ŝanĝiĝis kaj tial la rilatoj je fino de 1914 ĉesis. Ne kaŭzo por malĝojo; ĉar i. a. per parolado de prof. Schauerhammer je 23an de febr. 1908 kelkaj porfremdulaj rondoj estis varbitaj por Esperanto.
La kroniko ne povas ignori la iaman entreprenon "Centra Komercejo por Esperantujo" de Johannes Heyn, Thomasring 6 kaj ties specialan fakon: "Esperanto-instituto Heyno". La grandiozaj planojro Heyn estis riprezentata multegkoste, tamen la enspezoj por komercaĵoj ne daŭris. En Leipzig lia Instituto aranĝis ne ŝparante monon impresplenajn propagandkunvenojn kaj bone vizititajn kursojn en la unua tempo. Per tiaj kursoj estis varbita Sro Bennemann (1909), kiu poste aranĝis Esp. kurson en Leipzig-a instruistaro. Tiun partoprenis i. a. Sro Rössel (1910). Kvankam Heyn en Dro Linse havis bonan propagandiston kaj organizanton, krome en Karl Steier lertan redaktoron por "La Duonmonata" Esp.-gazeto, lia entrepreno ne povis esti daŭra. Li devis likvidi, kvankam la tiamaj grupoj (instruistaro, liberstudentaro Zamenhof, Leibniz kaj Heyno) la Heyn-Instituton de 3. 1. 1911 ĝis 5. 1. 1912 rilate al instruadaferoj subtenis.
Heyn perdis sian tutan kapitalon, multajn milojn da Markoj, kiujn li havigis al si per laboro en bona ofico ĉe la ĉokoladfirmo Rüger. Nun tiu ĉi homo kun siaj altaj celoj ripozas en la tero. Lia agado antaŭenpuŝis la Esp. movadon ankaŭ en Leipzig. Eble en estontaj tempoj komercistoj rikoltos kion Heyn tro frue ekpenis realigi, kvankam la fundamentoj tiam ne estis sufiĉe fortikaj por tio.
Opiniante ke kunigitaj fortoj povas krei pli multe ol unuopaj, jenaj grupoj: Zamenhof, Leibniz, Verda Stelo, Nova Grupo kaj Esp.-sekcio de l' liberstudentaroan de januaro 1909 Lokan Ligon sub gvidado de prof. Dro Dietterle. Interalie oni aranĝis Gastotablon en la nomita restoracio, fiksis komunan prezon (3 M) por la kursoj kaj decidis anoncadon de 17 kursoj por la unua kvaronjaro 1909. La Ligo ne montriĝis kiel vivpova organizaĵo. Kiujn premisojn postulas tia Loka Ligo aŭ iu grupo por atingi almenaŭ kelkjaran vivon?
Montriĝas la natura leĝo pri ekvivo kaj morto ankaŭ rilate al organizaĵoj. La Esp.-sekcio de l' liberstudentaro (fondita en novembro 1909) kiu pli poste ŝanĝis sian nomon en: Akademia Esperanto-Unuiĝo, disiĝis kaj mortis, kiam la mondmilito komenciĝis. Eble agemaj studentoj revivigos la grupon, kies fondintoj estas inter aliaj Sroj Dro Zimmermann-Dresden, Dro Döhler-Riesa, Lippmann-Zwenkau.
El semoj kreskas fruktoj, tio estas aplikebla rilate al movado de Esp. inter la laboristaro. Antaŭ kelkaj jaroj Sro R. Voigt, Leipzig-Gohlis, Johann Georg-strato 24, II, aŭskultis poresperantan paroladon en Frankfurt; poste li lernis Esperanton, instruis kolegojn kaj energie refutis dum 1908 asertojn de la tiam iom multnombraj adeptoj de l' "deligitara linguo". Li kune kun Sroj Baumann (lerninta Esp. depost 18. 9. 1907) kaj Buhlemann la 1an de majo 1909 fondis la Laboristan Esperantistan Societon "Frateco", nun nomitan "Laborista Esperanto Grupo".
Kiel organizaĵo de unua epoko estu citata ankaŭ la Esperanta Instruistaro Leipzig. Ĝin fondis la 6an de septembro 1910 sep sinjoroj, inter ili Soj. Degen kaj Wilhelmi, kiuj en nur 6-tagaa ĝis 23a julio 1910) lernis Esperanton.
Nia movado kreskas: La 2an de marto 1913 estas fondita ankaŭ unuiĝo de magistrataj oficistoj. Eble la rondoj de komercistoj kaj de sciencistoj nun ankaŭ plifavoriĝos en Leipzig al Esperanto. Ĉar 1914 la universitata prof. Brugmann moderigis letere sian nean juĝon de 1907 pri Esperanto.
La bariloj kontraŭ Esperanto iom post iom malaperas. Por ke ili tute falu, ĉiu laboru kaj ne laciĝu.