← Table of contents
La Vendreda Klubo

INSTRUO PER LABORO.

Reading edition

(ARTHUR DEGEN.)

Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj—nun maturiĝintaj filinoj—de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ el verkoj. Li prelegas—do transliveras—ĝin kun la sama aŭtoritato kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas—do receptas—ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn, ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo la rezulton

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio, sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran "parkerigejon".

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo. Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de laintuo en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la "Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto, lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la samaj cerboj kiel la supre menciita. Ekzemple Amos Comenius, † 1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo—ĉu al serioza laboro, ĉu al ludo—por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli kulturata!"

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ du aŭ tri, sed nepre unu fundamente. Li diras: "La infanoj konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon, atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion—do ecojn kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj tro frue nek fundamentataj tro profunde."

Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo, kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811, en sia "Ameisenbüchlein" refutas la kontraŭdirojn jene: "La plejmulto

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf, Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo, gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro, rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko kaŭzis, ke torna kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia eduko—homeduko—ne estas ebla."

En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi. Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la laboro kaj kondukas al la libroj."

La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis kaj

Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en la majstra metiejo, trosatigas la infanon kajekspluato per profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako. La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu—kaj en orda domo ankaŭ jam zorgas—pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado, flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj, tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.

Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, † 1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzerco

Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.

Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo, por pliigi la socian produktadon

Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel instruprincipon.

Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.

Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de Dro Brahn, Rudolf Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj) kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. La

En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn—poste duonjaron—per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta vivo.

Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun komenci

Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.

Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano kaj aŭtoritato.—Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj infanoj restis por la provo. Kaj

Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara) oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron, plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵon

Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron Dro Frey, kiu enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.

Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj, ŝipoj, aerostatoj kaj aviadiloj

Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono, kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo: ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezultoLa infano ne pasive receptu, sed aktive akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito. Pri tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron: Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro Dro Hugo Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis, ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des Lebens" (En la riverego de l' vivo).

Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.

Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa instruo estas tute libera—bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata. La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj (fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis laborejon por kartonlaboroj,

Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj, ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn spertojn

Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de la Leipzig-a instruistaro.

Tia la nuna—certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la devizon: El la vivo—por la vivo.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings