← Table of contents
La Vendreda Klubo

PRI LA INSULO KORFU KAJ LA IMPERIESTRA KASTELO ACHILLEION.

Reading edition

(PAŬL WILHELMI.)

Antaŭ kelkaj jaroj ofte ni aŭdis la nomon de Korfu kun ĝia unika imperiestra kastelo "Achilleion".

Jen iutage oni legis en gazetoj la sciigon, ke "sur la Homer-a Kerkyra, nuna insulo Korfu, estis trovataj gravaj skulptaĵdokumentoj el la granda antikvagreka-Ionia kulturepoko, kiuj estis starigotaj en aparta muzeo en Berlin". En Aprilo de 1911 ĉe la vilaĝo Garitza sur Korfu oni estis farinta elterigojn, kaj jam post du tagoj oni trovis frontonskulptaĵojn de Greka templo—laŭ opinio de la fama arkeologo profesoro Dro Dörpfeld—el la sepa centjaro antaŭ Kristo: reliefon kun la kolosfiguro de granda "gorgo", prezentanta virinan monstron de la Greka mitologio. Tiu ĉi vere fenomena eltrovo, io unika en la historio de la arkeologio, tiu ĝis nun neniam atingita sukceso kaŭzis entuziasman ĝojon inter scienculoj kaj artistoj kaj instigis min, detale konatiĝi kun la insulo, tiu vera perlo de la Mediteranea Maro, kaj mi provos jen doni unue mallongan resumon pri la historio de Korfu, poste mi gvidos la legontojn en la havenon kaj en la ĉefurbon, konatigos ilin kun la naturbelaĵo kaj la popola vivo de l' insulo kaj laste rigardigos ilin en la imperiestran kastelon "Achilleion".

Laŭ opinio de kelkaj geografoj Korfu ŝajnas esti la mita insulo Σχερία, kie la bela Naŭsikaa, la filino de l' reĝo Alkinoos, trovis ĉe la bordo la ŝiprompiĝulon "Odysseŭs" dum liaj vagadoj kaj lin gvidis en la domon de sia patro.

Kerkyra aŭ Korkyra estas la Greka, Corcyra la Latina nomo de la plej norda kaj plej granda de l' Ioniaj insuloj. Granda 700 km2, ĝi kuŝas apud la bordo de Albanujo, disigata de ĝi per la mallarĝa kanalo Korfu-a, kaj havas la formon de bastonego, longa 62 kilometrojn, Kiel kruta roko ĝi superstaras la bluan maron. La plej norda parto, larĝa 28 kilometrojn, konsistas el kreto kaj ĵurasaj ŝtonaĵoj. La plej alta monto estas nomata "Pantokrator", alta 914 metrojn. La longa suda parto, meznombre larĝa nur 7 kilometrojn, estas plata monteta regiono, konsistanta el gipsoj, sablo- kaj kalkŝtonoj, kaj deklivanta okcidenten al la maro.

La insulo Korfu, nomita ĉe la Byzanz-anoj kaj la Turkoj "Koryphus"[34],[35] sekve de sia duonluna formo. Poste ĝi havis la nomon Korkyra aŭ Kerkyra.

En la plej antikvaj tempoj sur la insulo loĝis Iliriaj Liburnoj; poste, ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo, ĝi estis koloniigata de Korinth-anoj. Sekve de la treege oportuna pozicio de l' insulo, la loĝantoj vigle komercis kun tia sukceso, ke ilia supereco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj, kaŭzita pere de iliaj multnombraj kolonioj, ekscitis la ĵaluzon de l' metropolo Korinth. Inter ambaŭ popoloj baldaŭ ekestis laŭregula batalo, la unua marmilito en la Greka historio, en kiu la Korkyra-anoj venkis la Korinth-anojn kaj faris sin liberaj. Tamen, 40 jarojn poste, Korkyra sub la tirano Periandros denove estis subigata al la metropolo Korinth. Nova konflikto kun Korinth pro la komuna kolonio Epidamnos kaŭzis la militon Peloponesan, dum kiu Korkyra estis konfederito de la Athen-anoj. Sed sekve de sangaj internaj militoj iom post iom ĝi ruiniĝis, tiel ke ĝia komerco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj tute ĉesis kaj transiris al Syrakus. Agathokles, tirano de Syrakus, konkiris la insulon kaj fordonis ĝin al Pyrrhus de Epirus. Poste Iliriaj marrabistoj okupis ĝin; sed la Romanoj ree forprenis ĝin de ili. Okaze de la divido de l' Roma imperio ĝi venis al la Orientroma imperio.

Depost la 11a centjaro ĝis nia epoko ses kulturnacioj regis la Grekan insulon. Unue la Byzanz-anaj imperiestroj dufoje perdis ĝin al la Normanoj, kaj post ruiniĝo de la Byzanz-ana imperio Kerkyra en 1386 fariĝis posedaĵo de la Venecianoj. Ĉi tiuj tre fortikigis ĝin kiel bastiono kontraŭ la Turkoj. Ĉi tiuj albordiĝis en 1537 sur Korfu, trapasante kaj samtempe dezertigante la insulon kaj konkirante la fortikaĵon; sed senrezulte ili devis ree foriri. Duan albordiĝon ili provis en 1716; sed ankaŭ ĉifoje ili ne povis efektivigi sian planon. Ĉar la generalo grafo de Schulenburg kuraĝe defendis la fortikaĵon. Tiama popolkanto ŝerce mokis la bedaŭrindan "Turko-viron":

"Ha, mizera Turko-viro! Vi nun scias, Kion povas: Jen, Germana oficiro!"

Post divido de la respubliko Venecio (1797) Francujo ekokupis la insulon; sed jam 1799 la konfederitaj Turkoj kaj Rusoj uzurpis ĝin. Post la paco Tilsit-a (1807) denove ĝi venis al Francujo, kaj en 1815 la Britoj prenis sur sin la protektoraton. Thomas Maitland fariĝis la unua lordo-ĉefkomisaro. Sub dek vicreĝoj la Britoj per forta kaj bonfaremaa de Majo 1864 la lordo-ĉefkomisaro kun ĉiuj Britaj soldatoj kaj militŝipoj forlasis Korfu-on, kie je la 6a de Junio reĝo Georg de Grekujo faris sian solenan eniron. De tiu ĉi tempo la insulo ree fariĝis Greka, formanta nuntempe kun la insuloj Paxo kaj Leŭkas unu el la "nomos"-oj[36] de Grekujo.

Mapo de Korfu.
Mapo de Korfu.

Multe da sango estas fluinta pro la posedo de Korfu, kaj ĉiuj kvadrataj ŝtonoj en la fortikaĵoj rakontas pri batalo kaj gloro. La marmorstatuo de la Veneciana ĉefgeneralo grafo de Schulenburg estis metata al li en la ĉefurbo de la insulo dum la antaŭlasta centjaro (1717) kiel danko de Venecio. Sed antaŭ ĉio oni povas rekoni ĉie la Britan influon sekve de la bonega administracio ankoraŭ hodiaŭ en urboj kaj vilaĝoj. La stratoj de Korfu iam troviĝis en malbonega stato, kaj nenio povis instigi la urban estraron, aliigi la kutiman malzorgemon. Okaze de la inaŭguracio de l' nove konstruita gubernia domo oni invitis la lordon Maitland, partopreni la solenan ceremonion kaj la festenon. La nobla lordo, en ŝuoj kaj silkaj ŝtrumpoj, intence ofte trapaŝis la marĉetojn de la stratmalpuraĵo, kaj kiam la soleno estis komenciĝonta, li senkulpigis sin ĉe la urba ĉefo ke estas neeble al li, partopreni la solenon en tia malpurigita stato. Depost tiu ĉi tempo la stratoj, kovritaj per marmoraj platoj, estas bonstataj. — — —

Post tiu ĉi mallonga resumo pri la historio ni rigardu la havenon kaj la urbon Korfu.

En la haveno homoj senĉese alvenas kaj foriras. Kien ajn oni rigardas: homoj nelaboremaj, scivolemaj kaj ree forrapidantaj. Iu ajn

Jen granda, forta Montenegrano en blanka surtuto, trairante la homamason! Malestime li rigardas al la laŭta popolaĉo kaj volas oferi sian kapon anstataŭ la vivo de l' fremdulo. Jen malgranda hebreo! Subite li murmuretas al la orelo de l' vojaĝanto: "Dio atestu! Vi ja ne iru kun ĉiuj ĉi tiuj ŝtelistoj! Vi tute certe ne plu vivos ĝis la hodiaŭa vespero!" Kiu antaŭ ehavis silkan naztukon, fajroŝtalon, cigarujon ktp., tiu nun ne plu posedas ĝin, sed nur tion, kion li tenis per la manoj en siaj poŝoj. Post kelka tempo li havigis al si vojon tra la popolamaso, eniras en fiakron, esperante, ke li nun povos sin savi. Sed kontraŭe! La veturigisto malsupreniras, la homamaso ĉirkaŭas la veturilon. "Ĉi tiu fiakro fakte jam estas luita; sed se vi donos du drakmojn pli ol tiu alia, mi veturigos tiom rapide, kiom neniu en tuta Grekujo." Tuj oni akceptas la proponon, por ke oni ne perdu tempon. Kvar ĝis ses buboj pendas je la veturilo: pli ol dudek referencaj kartoj de antikvaĵistoj, de gvidistoj, de tajloroj k. a. falas sur la fremdulon, kaj post tio: antaŭen al la loĝejo!

La urbo, kuŝanta sur promontoro de la orienta bordo inter du montetoj, leviĝanta de el la haveno kun multaj stratetoj kaj haloj, broderanta la bordojn ambaŭflanke per krono de antaŭurboj: ĉi tiu urbo mem ja estas sufiĉe respektinda; sed la verdaj olivarbaroj, la ombroplenaj montoj, la blua maro kaj la brilaj golfoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, ŝajnigas ĝin nur kiel impone efika membro en tiu ĉi natura teatraĵo. La "esplanado" kun siaj pinioj kaj verdaj herbobedoj, ornamita per la honora monumento de Thomas Maitland—malgranda Ionia rondtemplo—ŝajnas esti la plej bela publika placo, kiun povas havi iu ajn urbo. Ambaŭflanke ĉirkaŭas ĝin konstruaĵoj, parte kun portikoj, kaj la registara palaco el flavetaj Malta-aj ŝtonoj. Kontraŭ la maro baras ĝin ŝtonaj balustradoj malantaŭ florĝardenoj. Ĉe ĝia angulo majeste leviĝas la "kastelo" kun nigraj rokmuroj, bele envolvataj de florantaj grimpkreskaĵoj. Ĉie lumradias la maro el golfoj kaj el entranĉitaj ruĝetaj rokoj. Ĝi broderas trankvilajn bordojn, kiuj ĉi tie krute kliniĝas kaj tie sur iom post iom kliniĝantaj deklivoj mallevas olivarbaretojn ĝis la kristalaj ondoj.

Transe de la markolo elstaras en majestaj montvicoj la bordoj de la proksima kontinento. Norden belformaj montoj supreniĝas el la insulo mem, kvazaŭ daŭrigo de tiuj en Epirus. Ili formas la montmuron de l' jam citita plej alta monto de la insulo: de la Pantokrator.

Vidinda estas la fortikaĵo de Korfu, artaĵo estetika. En ĝiaj kortoj pendas sur la rokmuroj rozoj, geranioj kaj oraj genisttufoj. Dornhavaj kaktoj kreskegas en ĝiaj fendoj; laŭroj kaj pinioj formas ĝardenetojn. En la antaŭkorto staras dorika templo el flavaj ŝtonoj, la iama militistara preĝejo de la Britoj. Templo en fortikaĵo!

Kia panoramo de maro kaj marrandaj pejzaĝoj! Oni ekvidas la belegan insulon kun montoj, montetoj kaj valoj, kun multaj vilaĝoj en verdaĵo de riĉegaj olivarbaroj, kun la havenurbo kaj la dormaj golfetoj. Transe, el la maro krute supreniĝas la kontinento de Epirus. Ĝiaj majestaj montmasivoj efike kontrastas la brilan someron de la dolĉa insula lando. Kiam la suno vespere subiras malantaŭ Korfu-on, purpuraj lumradioj brilas super la markolo, kiu disigas de Epirus la insulon. La rokaj montoj ankoraŭ lumetas en la lasta sunradio, ĝis kiam ili tute paliĝas. Dum horoj oni povas sidi ĉi tie, enpensa en la rigardo de l' fluanta markolakvo kaj de la bordformitaĵoj.

Por konatiĝi pli bone kun la belaĵoj de l' insulo, iumatene ni faras ekskurson sur ĝi. La belegaj stratoj, grandioza faritaĵo de la Britoj, ebligas oportunan antaŭeniron piede kaj veturile, eĉ en la plej malproksimajn regionojn, escepte de la Pantokrator-masivo kun ĝiaj orientaj kaj nordaj flankaj montoj. Ni paŝas nordokcidenten al la "Potamo", la sola iom granda rivero de la insulo, kiu malproksime ¾ da horoj de la urbo Korfu enfluas en la maron, postkiam ĝi estas trafluinta vinberkaj fruktkampojn. Alta arkponto transpontigas ĝin. Post unu horo ni atingas neĝblankan Grekan preĝejeton, tute proksiman de la golfeto de Govino. Antaŭ ĝi kuŝas bela ĝardeno zorge kulturita, enhavanta plej belajn florojn, florantajn en ombro de oleandraj arbustoj, oranĝujoj kaj kelke da palmoj: ĉio komparinda kun malgranda paradizo, ĉirkaŭata de maro kaj arbaraj montoj. Ni nun iras laŭlonge de la marbordo.

Ni turnas nin reen al la urbo. Je la venonta tago ni iras al la kampodomo, kiun la Britoj konstruis al sia lordo-ĉefkomisaro kiel somerrestadejon sur la plej bela vidpunkto de l' promontoro de la iama kastelo kaj heredigis al la reĝo. Ankaŭ la imperiestrino de Aŭstrujo

Baldaŭ ni alvenas al la reĝaj ĝardenoj, kaj tie la paradiza abundo de tiu ĉi ĉiam verda naturo montras sin ankoraŭ pli riĉe. Oni vidas laŭrojn kaj "Judas"-arbojn (Cercis Siliquastrum), artokarpojn kaj japonajn mespilujojn, tiom grandaj kiom niaj nuksujoj. Meksikaj dalioj floras kun beletaj kampanulsimilaj ruĝetaj floroj. Proksime de la kampodomo sur izola teraso kun belega perspektivo reen al Korfu, staras potenca fremdlanda arbo (Pircunia dioica aŭ Phytolacea dioica), kiu levis siajn radikojn el la tero kaj volvis ilin kiel drakoventro ĉirkaŭ la trunkon.

"Terure kiel nenio, Kion nutras la trunko, Estas formita la monstro."

diras iu poeto pri ĝi.

La plej ĉarmajn rigardojn sur la maron kaj la montaron ni ĝuas en la reĝa ĝardeno de el la ŝtuparo, kiu de teraso antaŭ la vilao en krutaj zigzagvojoj malsupreniras al la maro. Ĉi tie banis sin la imperiestrino de Aŭstrujo. Geraniaj kaj rozujaj plektbariloj ĉirkaŭbaras maldekstre la abismojn; dekstre kaj maldekstre de l' mallarĝa vojeto estas netrairebla densejo de balanciĝanta kano, de ĉiam verdaj kverkoj kaj

"Ja, tiom riĉe la Dioj ornamis la restejon de Alkinoos!"

Kaj kiel la poeto Homer-o per tiu ĉi vortoj karakterizis la landon, tiel fruktodona ĝi estas ankoraŭ nun, ĝiseterne fruktodona; tial tiom prospera, tiom benplena de laboro. Kaj neniu ruiniĝinta barilo, neniu malhelpa ŝtona aŭ brika muro disigas tiun ĉi benon Dian en apartajn partojn, disigas unu bienon de tiu de l' najbaro aŭ baras ilin ĉiujn kontraŭ la enrigardo de preteriranto. Ŝajnas, kvazaŭ apartenas ĉio al unu, aŭ al ĉiuj ĉio. Estas permesate, iri sur ĉiu vojo. La sola kontraŭaĵo estas kelkfoje plektbarilo el rozujoj, remparo el kaktarbustoj, altaj kiel homo, aŭ vico de dornhavaj agavoj. Sed tio nepre ne ĝenas la okulojn, ĉar la naturo kreis ĝin.

Do la tuta insulo estas kvazaŭ idilio. Kaj la vivo sur ĝi vere havas ion idilian. La ĝardenoj estas kvazaŭ arbaroj kaj la arbaroj kvazaŭ ĝardenoj. Tiun ĉi renkonton kaŭzas parte la donacemo de la sudo naturo, parte la senzorgemo de la tie loĝantaj homoj, kiuj ĉie nur kunhelpas, nenie penas. Ŝajnas, kvazaŭ la malbeno de la hereda peko ne estus trafinta tiun ĉi teron Korfu-an, por ke ni almenaŭ per unu angulo de l' mondo ankoraŭ sciiĝu, kian aspekton havis la perdita paradizo, kaj kiel oni vivis en ĝi.

La plej bela tempo de restado en tiu ĉi Ionia paradizo estas la Aprilo kaj la Majo; ĉar tiutempe la naturo montras sin en plena luksego de verda printempa vesto, montoj kaj valoj estas florkovritaj, tropika varmego pli malmulte ĝenas la vojaĝantojn, kaj tamen la refreŝiganta bela sukplena frua fruktaro abunde jam ekzistas.

Krom tio ĝuste je la Paska tempo, la popola vivo sur la insulo montriĝas en plena brilo. La zenito estas la granda procesio, kiu okazas ĉiupaske je honoro de la Sankta Spiridion, de l' patrono de Korfu. La urbo estas sidejo de Greka-ortodoksa kaj de Romana-katolika ĉefepiskopoj. La honora tago de l' Sankta Spiridion estas solenata de ĉiuj Korfu-anoj. De ĉie ili alkuras al la soleno.

Ĉiu strateto de la foirejkvartalo ŝajnas esti orienta bazaro. Ladaj oleolampoj vespere lumigas la butikojn en la strathaloj, kie estas vendeblaj diversspecaj objektoj, ekz.: Turkaj sukeraĵoj, fenkomielo, oleobakitaĵoj, kaviaro en bareloj, nigraj olivoj, ruĝaj paskovoj enigitaj en kokfiguraĵojn el pasto, multego da multkoloraj vakskandeloj sur tabloj, amasoj da maizpano kuŝantaj sur la stratoj, amasoj da oranĝoj ktp. Krom tio ni ekvidas vintrinkejojn kun flagetoj, kiuj nomas la specon de l' vino, kaftrinkejojn, razejojn, ĉambretojn, en kiuj laboras metiistoj: ĉio kun kontrasta kaj multkolora ornamaĵaĉo. Tra la homamasoj, viroj pene havigas vojon al si kun azenoj, kiuj portas multkolorajn akvobareletojn sur la dorso. Oni amase direktas sin al la preĝejoj: al la katedralo "Spiliotissa" aŭ al "San Spiridion". Je la vespero de la antaŭpaska ĵaŭdo oni aŭdas respondkantojn, arde oni kisas la relikvujon. Je la vespero de l' Granda Vendredo la procesio de l' tombo de Kristo trapasas kun torĉoj la urbon. Ĝi ripetiĝas je la antaŭtagmezo de l' antaŭpaska sabato.

La ostaro de l' Sankta Spiridion, la plej granda gloro de la riĉa Greka katedralo de l' urbo Korfu, solene estas portata en orumita arĝentĉerko intersekve de pastroj de l' Greka eklezio, de oficiroj kaj de urbanoj tra la urbo sub gvidado de la Greka ĉefepiskopo. La kovrilo de la vertikale starigita ĉerko estas malfermita kaj la supra parto de la skeleto videbla. Fantome la nigra mumio ekbalancas la kapon tien kaj reen. Soldatoj antaŭmarŝas. Lumantaj preĝejlanternoj kaj flagranta lumo sur altaj, multkoloraj kandeloj donas al la spektaklo la ĝustan mistikan sanktigon. Muzikistoj kaj standardportantoj antaŭiras la disajn grupojn: la pastraron, la urban magistraton kaj la oficistojn de l' urbo, la oficirojn, la garnizonon de l' Grekaj militŝipoj en la haveno. Sub baldakeno paŝas la Greka ĉefepiskopo en multekoste brodita pompa vestaĵo. Lastvice venas la gevilaĝanoj kaj iliaj infanoj en paradaj vestaĵoj. La infanoj portas florkronojn en la hararo, parte ankaŭ lumantajn kandelojn en siaj manoj. Kiam la procesio preterpasas la registaran palacon tra la solene ornamita popolo—maro kaj montoj en la fundo—ĝi prezentas vere belan bildon. La funebraj sonoj estas intermiksataj kun la blekado de l' paskŝafidoj, kiuj, alligitaj al dompordoj kaj arboj, atendas sian sorton. Ĉar apud ili jam staras junuloj, tenantaj tranĉilon en la mano.

Ni iras al la "Spiliotissa", por aŭdi la "Gloria". Iu ajn pastro faras signon kontraŭ la enira pordo; bombardiloj tondras, sonoriloj sonoras, la popolo ree amase eliras: Kristo reviviĝis! Momente la mallaŭta fasto aliformiĝas je freneza bruo. El ĉiu domo pafoj krakas. El la fenestroj krakante subenfalas argilaj potoj je malhonoro de "Judas Ischariot" kaj

Volonte oni forkuras en la eterne puran naturon de la insulo, for en la sanktan ombron de la olivarbaroj. Tamen ni ne forlasos la insulon, ne rigardintaj antaŭe la imperiestran kastelon "Achilleion". Por admiri ĝin, jam miloj da amuzvojaĝantoj en la pasintaj jaroj ĉiujare albordiĝis al Korfu. Ankaŭ ni supreniras al la fabela kastelo, kiun konstruigis al si la mortinta imperiestrino Elisabeth de Aŭstrujo sur kruta deklivo, alta super la ondegoj de l' maro proksime de l' idilia vilaĝo Gasturi. Ĉi tie ŝi pasigis kelkfoje la tempon—sed entute apenaŭ pli longtempe ol kvin semajnojn—en silenta soleco, precipe postkiam tragedia sorto estis forpreninta de ŝi por ĉiam la amitan filon, la kronprincon Rudolf (la 30an de Januaro 1889). Al neniu fremdulo estis permesate, pririgardi ĉi tiun kastelon kun ĝiaj 128 ĉambroj, ĉar alta blanka muro kaj la foliaro de olivujoj kaŝis ĝin kontraŭ la okuloj de scivoluloj. "La Britoj tute malesperas", diris la imperiestrino; "dum horoj ili staras sur la kontraŭe kuŝanta altaĵo kaj tamen ne povas vidi ion ajn." "Tie, kien homoj venas, ĉio estas detruata; nur kie la naturo estas sola, tie ĝi konservas sian eternan belecon. Al neniu fremdulo mi montros mian kastelon. Se mi farus tion, post kelke da monatoj neniu ŝtono havus pacon. La homoj ĉien enskribas siajn nomojn, por alpresi al la ŝtonoj la stampilon de sia propra malgrandegeco". Depost mortigo de la malfeliĉa regnestrino en Ĝenevoan de Septembro 1898, neniu membro de la Aŭstruja imperiestra kortego ree eniris en la kastelon. Ĝi nur estis vidindaĵo por vojaĝantoj. Oni diris, ke Franca societo akiros la tutan posedaĵon kaj aliformigos ĝin en kuracan instituton. Sed en la jaro 1907 imperiestro Wilhelm IIa aĉetis la kastelon. De tiu tempo ĉiujare li restadis en ĝi ĝis 1914 kun la imperiestrino kaj kun sia filino dum kelke da semajnoj, por ĝoji pri la dia helena printempo de Korfu kaj por fari ekskursojn aŭ promenojn.

Oni povas alveni al la kastelo aŭ sur maro aŭ sur tero. Kiam la maro estas senmova, tiam veturado per remilboato estas granda plezuro. En la mallarĝa kanalo, kiu disigas la citadelsimilian "Fortezza Vecchia" kontraŭ la "esplanado", la ĉefplaco de Korfu, ni trovas boatojn en longaj vicoj, kaj baldaŭ ni naĝas sur la blueta maro. Per fortaj remilbatoj ni krucigas la golfon, kiun ĉirkaŭas la "Bulvardo de la imperiestrino Elisabeth", kaj ni ĉirkaŭveturas longan pormontoron, kovritan

Post kelkaj minutoj el la trankvilaj ondoj antaŭ ni ekleviĝas juvelo: insulo, kiu ŝajnas esti gajhumora ludilo de la naturo. Du vicoj de pintaj cipresoj suprenetendiĝas, ombrumantaj malgrandan kapelon kaj la loĝdomon de l' pastro. Granda silento kaj iom da malgajeco kuŝas sur la insuleto. Estas "La insulo de l' mortintoj" de Böcklin, la mita ŝtoniĝinta ŝipo de la "Feakoj"[37], kiu estis alportinta Odysseŭs-on al Ithaka kaj dum la reveturo estis trafata per la tridento de Poseidon.

Ĉiu jam estos vidinta la famekonatan portreton Böcklin-an: "La insulo de l' mortintoj". La kortuŝa bildo prezentas rokinsulon, al kies katakomboj glitas en silenta barko vualita figuraĵo kun ĉerko: bildo, efikanta kiel serioza himno pri la majesta trankvilo kaj pri la mistero de l' morto. La barko baldaŭ estos malaperinta en la mallumo, kaj la malhelaj kameroj gastigos novan gaston. La insulo "Pontikonisi", nuntempe estas nomata "musinsulo" pro sia malgrandeco. Ĝi regas la eniron al la golfo de Kalichiopulo, antikva milithaveno. Malantaŭ ni sur la ekstrema elstaraĵo de l' Analipsis-monto kuŝas la fama vidpunkto "Canone". Ĉe la kontraŭa bordo, rivereto enfluas en la maron: la loko, kie laŭmite Odysseŭs estis ĵetata al la bordo. Ni nun jam staras apud la deklivoj de la arbarkovrita monteto, sur kiu estas konstruita la "Achilleion". Baldaŭ ni ekvidas la blankajn frontonojn de l' kastelo kaj pli malsupre, meze de belega ĝis la maro etendiĝanta parko, marmoran templon sur kolonoj kun la Heine-monumento, faritaĵo de la Dana skulptisto Hasselries. Imperiestrino Elisabeth konstruigis la monumenton al sia de ŝi adorita poeto Heinrich Heine. Lace la poeto de l' melankolio sidas en sia apogseĝo, direktante la rigardon al la maro. La mano malleviĝinta ripozas sur la femuro, tenante tabulon, en kiun la skulptisto engravuris laŭ deziro de la imperiestrino la versaĵon:

"Kial la larmo soleca, Jen, malklariganta la vidon?— — Ĝi restis el tempo iama Por ĉiam en miaj okuloj."

Supre sur la kupolo staras orumita triumfa Diino flugilhava, levante laŭrokronon.

Ĉe la tombejo Benizze-a ni albordiĝas, kaj post mallonga tempo ni estas atingintaj nian celon.

Same bela estas la surtera vojaĝo. De el la esplanado ni iras laŭlonge de l' belega bulvardo. Niaj rigardoj transvagas ĝis la suproj de Albanujo kaj Epirus. Poste, antaŭ ol la antikva Feaka strato—nomita je honoro de l' iama Germana imperiestro "Kaiser-Wilhelm-Straße"—surenetendiĝas al Canone, ni turnas nin dekstren ĉirkaŭ la golfon de "Kalichiopulo" kaj atingas la straton, kiu kondukas al la Achilleion. Agavoj kaj opuntioj mursimile borderas la straton; riĉkoloraj floroj brilas el verda herbokovro, olivujoj kaj cipresoj staras tie kaj tie. Antaŭ ni leviĝas aro da montoj, inter kiuj la dupinta "Monte San Deca" kaj la pli malalta pinta "Kyriake" precipe distingiĝas. En kurbiĝoj la strato montsupreniras. Ni preterpasas la vilaĝon Gasturi, kaj baldaŭ ni staras antaŭ la ferfandita ĝardenpordego kun la simpla surskribaĵo: "Achilleion".

Jen salutas jam la alta, blanka marmorvilao, konstruita en antikvahelena palacstilo: bildo de reviviĝinta Greka belegeco, ĉirkaŭata de ĉiamverdaj floroj kaj dum la tuta jaro florantaj rozoj. Ĉiuj trezoroj de l' klasika antikveco, de Troja, de Mykenae kaj de Pompeji ĝiatempe servis kiel modeloj al la Neapolitana arĥitekto Rafael Carito. Treegaj elspezoj, 12 ĝis 14 milionoj da drakmoj, estis necesaj por fari la fabelan konstruaĵon.

Starigita sur forta fundamento, la domo tiamaniere estas enigita en la monton, ke la trietaĝa fronto rigardas al la strato, kiu kondukas de Gasturi al Benizze. Tra la larĝa ĝardenpordego ni baldaŭ venas al la antaŭplaco de la kastelo. La vestiblo konsistas el fortaj kolonoj, portantaj verandon el brileta marmoro; bele modelita balustrado kun du centaŭroj ĉirkaŭas la tuton. Kontraŭ la parka flanko almetiĝas al la kastelo la fama "peristilo", portiko, inter kies vicoj staras marmorfiguraĵoj el la Greka mitologio; pentraĵoj ornamas la internon. Multnombraj bustoj kaj aliaj skulptaĵoj plenigas la halon. Sur la teraso, kuŝanta antaŭ ĝi, troviĝas belaj ĝardenaĵoj[38], de l' plej ŝatita heroo de la imperiestrino Elisabeth el la Greka mitologio. La duone terenfalinta heroo eltiras la mortigan sagpinton el la kalkano. Emocia estas la dolora esprimo de l' vizaĝo, nedirebla la rigardo al maro kaj arbaroj. Marmorbenkoj invitas al rigardado kaj ripozado. Montsuben ni venas tra la parko al la Heine-templo, de kiu larĝa marmora ŝtuparo duoncirkle ĉirkaŭ fontano kondukas malsupren al la maro.

Sed ni reiru al la kastelo, por enrigardi ankaŭ en ties internon. De el la malfermita portiko ni enpaŝas en la "Atrium". Pezaj velurkurtenoj baras ĝin eksteren kaj pendas malsupren je ambaŭ flankoj de l' brilaj muroj. Freskopentraĵo kun dancantaj nimfoj ornamas la plafonon. Kolosaj vazoj el porcelano kaj bronzo staras ambaŭflanke de la ŝtuparejo. Dekstraflanke kuŝas la kastela kapelo, maldekstraflanke ni iras tra kunvenĉambro en la luksan manĝoĉambron. La multkolora freskopentraĵo sur la plafono prezentas la "procesion de Galatea". Suprenirinte la larĝajn ŝtupojn de la ŝtuparejo ni staras antaŭ la grandega freskopentraĵo: la "triumfa procesio de Achilleŭs". En la unua etaĝo kuŝas la ĉambroj de l' iama imperiestro: antaŭĉambro, laborĉambro kaj dormĉambro. La laborĉambro estis la iama dormĉambro de l' imperiestro Franz Josef; sed neniam ĝi estas uzita de li. Pli malantaŭe sekvas ĉambroj por la imperiestra sekvantaro. La sama etaĝo enhavis ankaŭ la ĉambrojn de l' princo Aŭgust Wilhelm, la dua etaĝo tiujn de l' imperiestrino kaj de l' princino Viktoria Luise.

Admirinda estas la elektra instalaĵo en kastelo kaj parko. La loĝĉambroj ricevis lustrojn, la granda manĝsalono nepre modernajn lumigilojn. La elektraj ardlampoj estas almetitaj nevideblaj en la muroj tiamaniere, ke la blanka plafono servas kiel reflektoro kaj plenigas la spacon per milda lumo. La granda ŝtupareja pentraĵo ankaŭ originale estas lumigata de kvar arklampoj, kiujn oni fiksis super la vitra tegmento, kaj plie de flanke almetitaj lumigiloj. Ankaŭ la Achilleŭs-statuo estas lumigata de du arklampoj. La ĝardenaĵoj havas duspecan lumon: unue grandajn arklampojn, kiuj en malgrandaj distancoj lumigas la vojojn kaj promenejojn same kiel taglumo. Sed krom tiu ĉi normala lumadmaniero ankoraŭ ekzistas alia, vere fabela, por specialaj solenoj. La 25000 rozujojn en la parko oni provizis je po unu ardlampo, kiuj povas esti ekbruligataj samtempe per centra kunigo. Tiamaniere oni modernigis la Achilleion, ne foriginte tamen la originan proprecon. Ankaŭ la plej multajn pentraĵojn kaj monumentojn el la tempo de Elisabeth oni konservis. Novaj konstruaĵoj estas kavalirdomo kaj aŭtomobilrestejo. Plie oni fosis artezan puton, kiu donis fontakvon en profundaĵo de 80 metroj, kaj la Greka registaro kunligis la kastelon kun Korfu per tri metalfadenoj.

Sulfiĉas. — — — Aŭ ĉu

Vere, kelkio alia ankoraŭ estas raportinda; sed mi opinias esti doninta pli malpli imageblan bildon pri la idilia insulo Korfu, pri ĝia historio, ĝia haveno, ĝia ĉefurbo, ĝia fortikaĵo, ĝiaj naturbelaĵoj, ĝia popola vivo kaj pri ĝia mirinda kastelo Achilleion.

Nu, karaj samideanoj, mem vojaĝu tien, vidu, miregu kaj ĝoju! Je Dio! Se ni ĉiuj havus sufiĉe da mono, mi proponus, ke oni aranĝu la sekvontan Esperanto-kongreson en la urbo Korfu.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings