← Table of contents
La Vendreda Klubo

LA ŜTATA SAKSA ESPERANTO-BIBLIOTEKO.

Reading edition

(ELISABETH WUNDERLICH.)

Kiam en la jaro 1911 aperis la katalogo de la biblioteko Georg Davidov, Saratov, la Esperantista mondo kaj ankaŭ multaj Neesperantistoj forte miris. Oni ja sciis, ke la Esperanta literaturo jam estis granda; sed nenie ĝis nun oni vidis ĝin kunigita. Jen la unuan fojon oni konatiĝis kun tia biblioteko, kolektita de privata malavara persono, kiu diligente kaj persiste kunigis pli ol 3245 Esperantajn verkojn. Kompreneble tiu ĉi kolekto tute ne estis kompleta sed nur enhavis parton de la tuta Esperanta literaturo. Des pli efike estis la nombro de tiuj jam nun kolektitaj verkoj, pri kiuj la sekvanta tabelo donas imagon.

Biblioteko Davidov:

Lernolibroj387

vortaroj kaj frazaroj139

tradukaĵoj283

originala literaturo66

anekdotaroj, antologioj kaj legolibroj32

gazetoj419

propagandaj verkoj453

Esperanto por sciencaj kaj praktikaj aferoj289

muzikaĵoj196

kantaroj25

nigre presitaj verkoj por blinduloj10

en Relief-punktoj Braille44

ĝeneralaj verkoj pri la historio de lingvo internacia12

historio de Esperanto22

pri kongresoj49

Esperantista dokumentaro62

katalogoj de Esperantaj librejoj51

2539

2539

katalogoj de Esperantaj bibliotekoj4

Esperanto lernejoj kaj institutoj9

gvidlibroj117

gvidfolioj63

turismaj aferoj7

hoteloj8

prospektoj pri ekspozicioj9

lernolibroj por komercistoj6

komercaj prezaroj, katalogoj111

adresaroj35

jarlibroj32

kalendaroj18

ekzamenaj regularoj13

grupaj regularoj107

Presa Esperantista Societo12

programoj56

murafiŝoj56

diversaj aferoj43

3245

krome 2620 gazetartikoloj en kaj pri Esperanto.

Sed tiu ĉi biblioteko estis privata kaj tial uzebla ĉefe nur por la posedanto kaj liaj konatuloj. Sro Davidov ja grandanime intencis uzebligi ĝin por la tuta Esperantistaro. Sed tiam biblioteko postulas

Tial estas dezirinde, ke la Esperantistaro fondu bibliotekojn sub ŝtata protekto, ĉar por siaj posedaĵoj ĉiu ŝtato garantias, zorgas pro ilia konservado, administrado, asekuro, pligrandigo ktp.

La sola ĝis nun ekzistanta ŝtata Esperanto-biblioteko estas—laŭ mia scio—la Saksa Esperanto-Biblioteko en Leipzig, pri kiu la sekvantaj linioj donas kelkajn, espereble ne tute seninteresajn informojn.

Okaze de la kvara internacia kongreso 1908 en Dresden granda literatura ekspozicio estis aranĝita. Ĉiuj eldonistoj de Esperantaj verkoj estis sendintaj siajn eldonaĵojn kaj donacis parton de ili al la tiam fondita Saksa Esperanto-Instituto por ke ĝi havu propran bibliotekon. Sed al la Instituto mankis konvena ejo kaj tial ĝi proponis la verkojn al la saksa ŝtato kun la kondiĉo, ke ĝi starigu ilin kiel apartan bibliotekon. La kompetentaj ministerioj akceptis la donacon kaj komisiis kiel administranton la tiaman reĝan asesoron Dro Schramm en Dresden, kiu nuntempe estas profesoro kaj muzeodirektoro en Leipzig. Li estis unu el la organizintoj de la brila Dresdena kongresoro Schramm transloĝiĝis al Leipzig por ekokupi sian oficon kiel direktoro de la Germana Skribo-Muzeo kaj kiel unu el la direktoroj de la mondekspozicio por libro-industrio kaj grafikaj artoj (Leipzig 1914), la ministerio ordonis, ke de nun Leipzig estu ankaŭ la sidejo de la Saksa Esperanto-Instituto kaj de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko, kiu estis starigata en la lega salono de la Germana Librometia Domo kaj tie estis publike uzebla. La Instituto dume estis luinta ĉambron en la centro de l' urbo; kaj kiam en 1918 Dro Schramm, pro troŝarĝo de profesiaj laboroj, fordonis la administradon de la biblioteko al Prof. Dietterle, la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto, la libroj estis starigataj en la ĉambro de tiu ĉi instituto. Tie ili troviĝas ankoraŭ nun. La biblioteko enhavas hodiaŭ 986 volumojn kiuj estas ordigitaj laŭ jenaj fakoj:

lernolibroj150

vortaroj44

tradukaĵoj202

originala literaturo43

libraro pacifista13

scienca literaturo51

libroj por blinduloj6

lingvaj demandoj26

kongresoj27

jarlibroj25

dokumentaroj25

historio de Esperanto19

raportoj11

statutoj5

647

647

pri organizacio2

kantaroj15

humoraĵoj3

signifo kaj graveco de Esperanto93

kontraŭesperantaj skribaĵoj 3

Esperanto gazetoj61

gvidfolioj, gvidlibroj ktp40

reklamiloj6

literaturo pri Volapük44

literaturo pri Ido26

aliaj mondlingvoj31

Esperanto en la mondmilito15

986

La katalogo estas presita kaj aĉetebla ĉe la Saksa Esperanto-Biblioteko por la prezo de M. 1.—.

La biblioteko estas uzebla en la ĉambro de la Instituto mem aŭ la libroj estas ludonataj. Lupermeson havas:

1e ĉiuj germanoj, kiuj estas ŝtataj oficistoj, aliaj personoj bezonas garantiateston de tia oficisto.

2e eksterlanduloj, se ili sendas specialan peton kaj garantisumon fiksotan ĉiukaze de la administranto. La sendkostoj estas pagotaj de la luanto. Mendiloj estas aĉeteblaj ĉe la biblioteko (10 ekzempleroj M. —.50).

La ĉi supra tabelo montras, ke la biblioteko ankoraŭ ne estas tre riĉa. Precipe mankas en ĝi la gravaj verkoj el la unuaj jardekoj de nia movado kaj la libroj aperintaj depost 1915 ekster Germanujo. Tio klariĝas el tio, ke la monrimedoj de la biblioteko estas tre malgrandaj tiel, ke sekve de la nuna malbona germana valuto, eksterlandaj verkoj kaj gazetoj tute ne povas esti aĉetataj. La libraro nur kreskis kaj kreskas preskaŭ senescepte per donacoj de la eldonistoj, verkistoj kaj aliaj malavaraj personoj. Sed estas forte dezirinde, ke tiaj donacoj estu farotaj pli multnombre ol ĝis nun, precipe ankaŭ de negermanaj samideanoj kaj eldonistoj. Ili subtenos ja tiamaniere ne privatan entreprenon, sed publikan bibliotekon, kiu servas al la tuta Esperantistaro. Nur per tiu ĉi vojo ni venos al la celo, kaj la ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko fariĝos kompleta libraro de la Esperanta literaturo subtenata de ĉiuj, servanta al ĉiuj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings