ESPERANTO KAJ LA FREY-LIGO.
Reading edition
(ERNST FRANCK.)
Laŭ la deklaro, unuanime akceptita en ia Bulonja Esperanto-kongreso, ĉiu homo havas la rajton, uzi la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj. Jam multaj internaciaj unuiĝoj alprenis la verkon de Dro Zamenhof. Ili volas krei per ĝi praktikan servaron por homoj kaj korporacioj, kies profesiaj aŭ politikaj celadoj, kies penadoj ekonomiaj aŭ kulturaj ne haltas ĉe la limoj de ilia gepatra lando.
Al tiu-ĉi granda unuiĝaro aliĝos ankaŭ nova ligo, por kiu la uzado de la internacia lingvo estos necesaĵo: la Freyligo (prononcu Frajligo!). Kaj la anoj de tiu-ĉi ligo ne estos Esperantistoj, kiuj laŭ la permeso de la Bulonja deklaro per Esperanto nur volas gajni monon aŭ amuziĝadi. La rilatoj de la Freyligo al Esperantismo neniam estos nur praktikaj, kiel ĉe la ŝakludistoj, stenografiistoj, ĉe la vojaĝaj kluboj, varieteaj ligoj aŭ vegetarianoj k. c.; kontraŭe la Freyligo aliĝos intime al la kvankam ne deviga, sed pli grava idea flanko de la Esperantismo.
Certe ankaŭ por la Freyligo la praktikaj servoj de Esperanto estos gravegaj kaj necesaj. La Freyligo ja volas fariĝi universala kultur-organizaĵo, kiu kolektas la plej valorajn fortojn en ĉiuj landoj de la terglobo. Pro tio la prezidantoj kaj ankaŭ la membroj de la diversnaciaj grupoj devos korespondadi kaj en la kongresoj diskuti Esperante. En la estontaj tempoj Esperanto estos la lingvo de la Freyregno, en kiu estos skribataj la statutoj, la dokumentaro, la plej gravaj decidoj de la Freyestraro. La Freyligo devos prizorgi tradukaĵojn Esperantajn de la plej bonaj kaj valoraj verkoj kulturaj kaj prikulturaj, kaj ĝi kreos ankaŭ originalajn artikolojn en Esperanto. Pro tio estas tre ŝatinde, ke jam en kelkaj urboj fondiĝis Esperanto-Freygrupoj, kaj aliaj Freysocietoj aranĝis Esperanto-kursojn, kiel Leipzig'a Freygrupo agis. Rimarkinde estas, ke Heinrich Nienkamp, la fondinto de la Freyligo, jam en sia fundamenta verko "Fürsten ohne Krone" ("Princoj sen kronoj") la estontan Freyĵurnalon Esperante nomas "Kulturgazeto".
Multe pli gravaj kaj interesaj ol tiuj-ĉi eksteraj rilatoj inter Esperanto kaj Freyligo, kiuj kondukas la Freyliganojn al Esperanto, estas la internaj. Ili proksimigas precipe la Esperantistojn al la Freyligo. Certe la majstro Dro Zamenhof ĝojis pri ĉia uzanto de sia lingvo, sed mi estas konvinkita, ke li plej kore salutus la Frey-Esperantistojn. Entuziasme li kaptusro Zamenhof. Nun el ĝi jam elkreskas arbeto, simila al la Zamenhof-a. Fruktojn ĝi portas iomete aliajn, sed certe de la majstro deziratajn kaj esperatajn.
Ĉiu Esperantisto scias el la "Letero pri la deveno de Esperanto", ke la unuan instigon al la verko Dro Zamenhof ricevis de la "doloro pri la mondo". Liaj idealistaj okuloj nenie vidis homojn kondutantajn kiel fratoj. Konvinkite, ke la lingvodiverseco estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn, Dro Zamenhof kreis pro homamo sian lingvon. Pli detale li parolis pri tiu ĉi "interna ideo" de sia verko en sia famkonata kongresparolado, kiu okazis dum la dua Internacia Esperanto-Kongreso en Ĝenevo. Kiu povas legi tiujn mirindajn kortuŝantajn frazojn, sen esti entuziasmigita? "La plej grava, la plej sankta, la ĉefa celo de Esperanto, la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto estas por ni la interna ideo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Kiam antaŭ dudek-ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj falu! falu! jam estas tempo!" Nia himno kantas pri la "nova sento, kiu venis en la mondon".—Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco—ĉu mi faras tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, se ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto—ĉu ili ĉiuj faris tion-ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo—ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn".—Aliloke Dro Z. diris ankaŭ: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan".
Preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj de tiuj-ĉi vortoj sentis kun la majstro kaj aplaŭdis kore lian paroladon. Nur malmultaj rifuzis la konsenton. Porro Zamenhof certe ricevis post tiu-ĉi kongreso malaprobajn leterojn. Kelkaj Esperantistoj neniigis la internan ideon ne nur pro la "neebleco" de ĝia efektivigo, sed ankaŭ pro patriotismo. Pro tio jam en la sekvanta kongreso en Cambridge Dro Zamenhof parolis kontraŭ la malprava patriotismo de la ŝovinistoj, kaj refutante ĉiujn kontraŭdirojn, li denove deklaris: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj!"
"Glora la celo, sankta l' afero, La venko—baldaŭ ĝi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ĝoje nin benos. Tiam atendas nin rekompenco, La plej majesta kaj riĉa: Nia laboro kaj pacienco La mondon faros feliĉa".
Ju pli kreskis la anaro de Esperanto, ju pli multe oni ŝatis kaj uzis la lingvon internacian, des pli malmulte oni pripensis la gravan internan ideon. Multaj Esperantistoj admonis: "Silentu pri tia utopia ideo!" Kaj ili eĉ avertis: "Ĝi povas nur malhelpi nian lingvan aferon!" Tamen multaj restis fidelaj ankaŭ al la ideala tasko de Esperanto. Pluajn anojn gajnis la Esperanto per sia interna ideo precipe el la pacifistaj ligoj. Kaj certe ankaŭ la rifuzantoj, kiuj laŭte levas siajn voĉojn kontraŭ la utopiemaj idealistoj, eble nur ne rimarkas, ke ofte iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio la defendantoj de la interna ideo revas. Vere mi kredas, ke en tiu-ĉi ideala penso kuŝas la plej efika forto de la Esperantopropagando. En sukcesplenaj tempoj ja la profitemaj homoj, uzante la lingvon internacian, havas certe la plej bonajn eksterajn rezultatojn en siaj poresperantaj laboroj, sed ke en malfavoraj jaroj kaj cirkonstancoj nia afero ne pereis, tio estas nur la merito de la "frenezuloj", kiuj ankaŭ tiam kredis al la interna ideo kaj ĝia estonta venko.
Nun la teruraj spertoj de la granda milito pruvis al ĉiuj la necesecon de la penadoj al frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. La postmilitaj jaroj bedaŭrinde alportis multajn seniluziigojn, ekzemple la diskutadojn
La plej bonaj, plej saĝaj homoj el ĉiuj landoj devas kuniĝi kaj gardi la internaciajn leĝojn kaj regularojn. Per tio ili povos akceli la feliĉon de la samnacianoj. Ankaŭ la ano de la "interna ideo" ĉiam estas vera patrioto, kiu sentas estimon kaj dankemon al sia gepatra lando.
En la paca batalo al tiu-ĉi bonega, sed malfacile atingebla celo la Esperantistoj estos nun efike subtenataj per la agadoj de la nova Freyligo.
Heinrich Nienkamp, la fondinto de tiu-ĉi kulturunuiĝo, prezentis sian sukcespromesan planon en la fantazia rakonta verko "Princoj sen kronoj", kiun li aperigis en la "Vita" (Germana eldonejo, Berlin-Charlottenburg). Laŭ la ĉefa persono en tiu-ĉi libro "Richard Frey", la ligo ricevis sian eble por kelkaj homoj iomete strangan nomon, pri kiu oni jam multe diskutadis. Oni elektis ĝin, ĉar vorto, kiu precize signas la celon de la ligo, ne ekzistas. La Freyligo ja estas kulturligo, sed la specialan manieron de ĝia kulturo ne povas esprimi iu ajn vorto. Ĝi estas "ligo de la plejbona ordigo por plejebla libereco de personeco". Ĝia kulturo ne celas kiel eble plej grandan amasigon de posedaĵoj, la plej ruzan fabrikadon de terurigaj armiloj. Ne nur por la superaj klasoj de l' homoj ĝi promesas feliĉon; ĝi klopodas al feliĉo por ĉiuj: Por ĉiuj liberecon, ĝojon kaj pacon! Oni esperas ke ĉiuj, kiuj konatiĝis kun la spirito de l' Freyligo, baldaŭ sentos la specialan propran sencon de la Freykulturo, kiel nun ĉiu scias, kion signifas la vortoj "ŝtato" aŭ "eklezio".
Por informi sin detale pri la Freyregno, oni legu nepre la nomatan plej gravan libron "Princoj sen kronoj", poste la pli sciencajn "Fundamentojn" al tiu-ĉi libro. Ankaŭ el la malgranda kajero "La vojo al libereco kaj feliĉo", kiun eldonis la Germana Freyligo, oni ricevas klaran bildon de tiu-ĉi kulturorganizaĵo. La gazeto "Freygeist" (Freyspirito), aperanta en Dresden, kaj precipe la oficiala ligoĵurnalo "Freytum, der Geist des neuen Reiches" (Freyeco, la spirito de la nova regno), aperanta en Berlin, raportas pri la laboroj kaj sukcesoj de la Freygrupoj, kiuj jam nun ekzistas en multaj urboj. Ili enhavas gravajn artikolojn pri kulturaj kaj organizaj problemoj.
Kiu nun en tiuj-ĉi libroj kaj gazetoj legas frazojn kiel la jenan: "La Freyregno servas al la pacigo inter la popoloj kaj al la mildigo de la kontraŭoj", tiu ĉi certe memoras pri nia Esperanta interna ideo, kiu havas la saman celon.
Sed la Esperantisto batalas nur ĝenerale por interkonsento de la popoloj. La Freyligo montras al ni la bazon, la spiritan kaj realan enhavon de tiu-ĉi interkonsento, kaj per tio ĝi vidigas nin klare la manieron de la antaŭenirado, la vojon al la alta celo.
Oni ne pensu, ke la Freyligo eble nur estas provo, realigi la Esperantistan internan ideon. Ĝi estas tute memstara fondaĵo, kiu havas krom la priparolita celo ankoraŭ tute aliajn gravegajn taskojn.
La plej atentinda diferenco inter Esperantismo kaj Freyligo estas, ke la laborkampo de la Freyligo unue kaj ĉefe kuŝas en la unuopaj landoj. La Freypenso estu antaŭ ĉio kvazaŭ la interna ideo por samlandanoj. Pro tio estas eble, ke ankaŭ la rifuzantoj de la Esperanta interna ideo povas esti bonaj kaj fervoraj Freyliganoj. Ne nur la diversaj popoloj interkompreniĝu. Antaŭe kunlaboru pace, konsenteme kaj amike la kulturvolemaj homoj en la unuopaj ŝtatoj. En la programa libro de la Freyligo ni legas pro tio ofte la tute ne superfluan admonon: "Memoru ĉiam pri la diverseco de la homoj!" "Pripensu la diversecon rilate al la korpo, la spirito, la intelekto, la animo. Ĝi estu la kuniga, almenaŭ neniam la disiga kaŭzo. Pli bone vi komprenos la pens- kaj agmanieron de la aliuloj". Precipe oni sekvu la ĉefan postulon de la Freyliganeco: "Konvinkite, ke la kerno (la karaktero) de homo estas bona, rigardu ĉion, kio eble ĝenas vin, kiel malgravan eksteraĵon! Ĉiam denove devigu vin, konsideri la plej malatentatajn kaj ofte plej gravajn diversecojn—de la momentaj cirkonstancoj, de la sento, de la penso, de la atento kaj de mil malgrandaj hazardoj!" Se la plejmulto da nacianoj agos laŭ tiu principo, estos eble, ke la diversaj klasoj komprenos sin reciproke kaj pace kunlaboros por la komuna bonfarto, kiel la dua paragrafo de la Freyliga statuto postulas.
Tiu-ĉi celo de la kulturlaboro estas atingota en la Freyligo per la organizo. En tiu fakto ni ekkonu la duan gravan diferencon inter Esperantismo kaj Freyligo. La organizo de la Esperantistaro estas tute nekompleta, en la Freyligo la organiza laboro estas la plej grava tasko. Similecon oni ja ankaŭ povas konstati en tiu-ĉi rilato: Ambaŭ, la Esperantistoj kaj la Freyliganoj evitas nepre en siaj grupaj kunvenoj la politikajn kaj religiajn disputojn. La Freyligo volas esti kroma organizaĵo apud la ŝtata kaj la eklezia. Ĝi volas esti ordo en la vivcirkonstancoj, "en kiu la homo ne estas regnano, religiano aŭ iel markata aŭ envicigata estaĵo, sed nur libera persono."
La Freyligo esperas, materiale kaj spirite helpi la indajn personojn
Por elekto de la plej taŭgaj homoj, kiuj estas indaj, fariĝi gvidantoj, prezidantoj, eĉ princoj en la Freyligo, Heinrich Nienkamp eltrovis tute novan sistemon: En la urboj fondiĝas Freysocietoj de proksimume po dudek personoj. Ĉiu grupo elektas la plej indan membron kiel prezidanton. Dek tiaj prezidantoj formas distriktan Freysocieton. Dek estroj de distriktoj kunlaboras en provinciala Freygrupo, kaj dek provincialaj Freyprezidantoj elektas en landkomitato Freyprincon el sia rondo. Ĉiuj Freyprincoj unuiĝas al plej alta "Mond-Freyestraro." Eble en la estonta tempo ni eĉ povas saluti la plej eminentan homon kiel "Freyreĝon". Ĉiu prezidanto en iu ajn grupo, kiu post la daŭro de sia ofico ne estas suprenelektata en la sekvantan pli altan Freygrupon, ree fariĝas simpla membro de sia urba Freygrupo. Per tiu-ĉi leĝo oni zorgas por ĉiama renovigado de la membraro, kaj oni atingas, ke nur la plej eminentaj personoj akiras la plej altajn oficojn. Oni komparu tiun-ĉi elektmanieron kun niaj kutimaj ŝtataj elektoj kaj iliaj malŝatindaj antaŭbataloj. En la Freyligaj elektoj ne sukcesos la parollertuloj kaj la riĉuloj, sed nur la plej bonaj karakteroj.
La unuopaj malgrandaj Freysocietoj povas alpreni ian realan programon laŭ siaj interesoj kaj deziroj—kiel la esperantistaj grupoj sekvas la plej diversajn celojn. La programoj de la unuopaj unuiĝoj nur nepre ne devas kontraŭstari al la Freycelo: Liberecon, ĝojon, pacon por ĉiuj! La Freyligo kunigas nur la unuopajn kulturvolemajn personojn kaj precipe ankaŭ jam ekzistantajn kulturunuiĝojn. Ili ĉiuj subtenu la Freyligajn celadojn. Sed ili ankaŭ havos mem grandan utilon per la kunligo kun la aliaj Freysocietoj: Per tiu-ĉi organizo unu kulturligo helpas la alian, gajnas pli grandan efikon kaj enfluon, precipe al la ŝtataj estraroj kaj konsilantaroj.
Tre rimarkinda novaĵo estas, ke la Freyligo kiel gravan kulturilon ankaŭ uzas la monon. Ĝi ne estu nur la malbona mamono, de kiu devenas la malfeliĉo de l' homaro. La mono mem estas ne malbona, sed neŭtrala aĵo. La Freyligo servigas ĝin al kulturceloj. En la libro
Ankaŭ koncerne la financajn malhelpaĵojn montriĝas ĉe la Freymovado cirkonstancoj similaj kiel ĉe la Esperantismo, precipe en la komencaj jaroj, kiam en ambaŭ nur malmultaj homoj devas batali por la ideala tasko. Sed persistemo, idealista kredo, forto kaj oferemo helpos al ambaŭ de venko al venko.
Kiam en la unuopaj landoj plejeble multaj grupoj intense kaj mallaciĝante laboros, la Freyligaj klopodoj celos ankaŭ trans la limojn de l' ŝtatoj. Esperanto kaj Freyligo helpos tiam unu la alian fervore. Kiel Freylingvo Esperanto disvastiĝos inter la plej gravaj homoj. Ĉie la Freygrupoj subtenos la Esperantan movadon, kaj per tio la verko de nia majstro Dro Zamenhof rapide sukcesos. Kaj reciproke la plej bonaj Esperantistoj estos la fervoraj subtenantoj por la akiro de Freyligaj celoj.—Ĉu tiu samideano ne estas prava, kiu en sia memorparolado Dron Zamenhof nomis "Princo sen krono?" Ĉu Zamenhof ne estus la plej inda membro de la Freyligo? Ĉu en la estontaj tempoj la Freyregno ne povas fariĝi la vera Esperantujo, pri kiu ni volonte revas kaj parolas?
Amikaj koroj plenigas la mondon. Lando floranta jam estas trovata, Esperantujo ĝi estas nomata.
Certe ne estas hazardo, ke sur la Freyliga gazeto apud la piramido—la simbolo de la organiza penso—ankaŭ brilas la kvinradia stelo, ke la Freykajeroj montras la verdan koloron, la koloron de la espero. "Dro Esperanto", pseŭdonima nomo de Zamenhof, kaj "Frey", la fantazia nomo en la Nienkampa libro, ili ambaŭ estos por multaj homoj same estimataj.
Kune akcelos la internaciaj Frey- kaj Esperantogrupoj la interkonsenton de la popoloj, kiun nun ankaŭ la Germana konstitucio starigas kiel celon de ĉiu lerneja laboro. En la Freyregno oni sufiĉe konsideros la diversecon de la popoloj, ŝatos kaj subtenos la speciale naciajn kapablojn kaj fortojn. La Freyprincoj, elektataj per la plej bona elektmaniero, la plej liberaj, nedependaj, la plej noblaj homoj de ĉiuj popoloj, povos esti la vera estraro de la estonta "Interpopola Ligo."
Ankaŭ en la Freyregno oni kantos entuziasmigite kun Zamenhof:
En la mondon venis nova sento, Tra la monda iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko!— Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l' homaro Por eterna ben' efektiviĝos!
Certe ni scias: la celo estas malproksima, malfacila la vojo, grandaj la necesaj oferoj! Tamen ni esperos! Ni ne laciĝos en la paca batalo! Eĉ se la celo nur parte estos atingebla, la penadoj ne estos vanaj, sed kondukos nin antaŭen kaj supren. Pro tio: Legu la belegan libron "Princoj sen kronoj!" Fondu Freygrupojn! Aranĝu en ili Esperantokursojn! La Esperantosocietoj aliĝu al la Freyligo! Ambaŭ per tio vivos, floros, kreskos: Esperanto kaj Freyligo!