← Table of contents
La Vendreda Klubo

LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO—ERARO!

Reading edition

(Dro JOHANNES DIETTERLE.)

Ĉiam en rondoj de tiuj, kiuj ŝatas la mondhelplingvan ideon, oni estis tre kontenta kaj fiera pro la fakto, ke "la granda filozofo Leibniz estis la antaŭbatalinto por nia ideo". Ankaŭ inter la multaj kontraŭuloj, kiuj kontraŭbatalis Esperanton, neniam oni kontraŭdiris tiun "fakton" kiel eraron. Nature! ĉar oni neniam vere klopodis—nek inter ni nek inter niaj kontraŭuloj

Sed la scienco ne demandas, ĉu io estas por ni agrabla aŭ neagrabla; ĝi nur volas konstati tion, kio estas vera, kio estas scienca fakto. Kaj la scienca fakto estas—mi volas klarigi tion en mia artikolo pli detale—la jena: Leibniz estis nek la unua nek iama ajn aŭ iela ajn antaŭbatalinto de la mondlingva ideo en la senco de Schleyer, Zamenhof aŭ aliaj eltrovintoj de similaj projektoj. Certe li parolis pri "lingua universalis"; li faris tion ofte. Sed li celis tute alian aferon ol helplingvon universalan por tutmondaj interrilatoj, tute alion ol internacian interkomprenilon, kion celis la aŭtoro de Esperanto. Ĉiam Leibniz nur parolas pri filozofa lingvo, kiu devas servi al "pli alta celo", nome al la realiĝo de "scientia universalis" (scienco universala).—Sur la vojo al tiu celo, al la kreado de "scientia universalis", la ideo pri "lingua universalis" estas por li nur kvazaŭ paŝo necesa, sed ne tre signifa—kaj certe tute ne montranta nian vojon.

Tiuj, kiuj atente studis la "Histoire de la Langue Universelle" de Couturat et Leau, estus jam povintaj trovi la saman rezultaton, kvankam tiuj ambaŭ scienculoj ne speciale kaj ne klare protestas kontraŭCouturat en siaj "Extraits" el la supredirita granda—ĉiam tre atentinda—verko tute silentas pri Leibniz, sed parolas des pli pri Descartes. Couturat certe treege ŝatas la germanan filozofon kaj samtempe estas entuziasmigita ano de la mondlingva ideo. Ĉu li hazarde forgesis Leibniz-on?! La bonega libro de la du francaj aŭtoroj tre ofte estas nomata—ĉu ankaŭ sufiĉe studata? Plej ofte oni kontentiĝis leginte la titolan moton: "Si una lingua esset in mundo, accederet in effectu generi humano tertia pars vitae, quippe quae linguis impenditur." (Se unu lingvo ekzistus en la mondo, la homaro gajnus la trionon de sia vivo, kiun ĝi ja nun oferas pro la [multaj] lingvoj.) El tiu frazo oni tuj konkludis, ke Leibniz volis rekomendi mondhelplingvon. Sed la frazo volas nenion ol konstati nuran simplan fakton; ĝi estas simpla tezo ne sekvata de—laŭ nia opinio memkomprenebla!—postulo! Ankaŭ la plej energiaj kontraŭuloj de nia movado tuj povus subskribi tian frazon, hezitinte ne eĉ momenton.—

Estas necese, ke mi klarigu pli detale la pozicion de la granda scienculo Leibniz, kiu majstris tri lingvojn tiel perfekte kiel la gepatran.—Unue mi volas konstati: Leibniz neniam skribis libron aŭ nur iun ajn malgrandan traktaton pri sia "lingua universalis". Tio, kion li parolas pri ĝi, troviĝas kvazaŭ dissemite en liaj presitaj verkoj kaj en kelkaj de liaj artikoloj ĝis nun ne presitaj—kaj tie nur en interrilato kun la diskutoj pri "scientia universalis" aŭ "generalis".

Inter liaj verkoj, rilate al nia temo, oni devas atenti la jenajn:

1. Ars combinatoria.

2. Historia et commendatio linguae characteristicae universalis, quae simul sit ars inveniendi et judicandi.

3. Leteron al Remond de Monmort.

4. Fundamenta calculi ratiocinatoris.

5. Dialogus de connexione inter res et verba et veritatis realitate.

Mi rezignas pri detalaj literaturaj rimarkigoj; tamen mi volas direkti la atenton de sciencaj interesuloj al du gravaj artikoloj, pritaktantaj ĉi tiun parton de la Leibniz-a laboro. Ili estas skribitaj de germanaj scienculoj:

F. Exner "Über Leibnizens Universalwissenschaft". (Abhandlungen der böhmischen Gesellschaft der Wissenschaften. 5. Folge. III. Bd. Prag 1845. S. 163-200).

kaj

Fr. A. Trendelenburg "Über Leibnizens Entwurfeiner allgemeinen Charakteristik". (Abhandlungen der Königlichen Akademie der Wissenschaften zu Berlin 1856, S. 37-69) und "Nachträge und Ergänzungen" (Monatsbericht der Berliner Akademie der Wissenschaften 1860, S. 374-386 und 1861, S. 170-219)[7].

Leibniz interesiĝas pri la "scientia generalis" aŭ "universalis" (scienco ĝenerala aŭ universala). Ĝi estas la scienco de metodo, kiu devas kaj povas evidentigi laŭ kaj ĝis matematika evidenteco ĉion scieblan.

La scienco de ĉi tiu metodo estas la bazo de ĉiuj aliaj sciencoj, ankaŭ de la filozofa kaj matematika sciencoj. La verko de l' juna Leibniz "Ars combinatoria" estas la unua tiurilata provo sur la teritorio de ĉi tiu scienco, kiu intencas la eltrovon de novaj sciencaj veroj, de tute novaj sciencaj rezultatoj. (Mi nur volas rimarkigi, ke Leibniz mem neas, esti la eltrovinto de ĉi tiu scienco.)

En sia letero al Monmort li diras, ke oni povas trovi ĝeneralan "calcul"-on—"une manière de Spécieuse Générale où toutes les vérités de raison seraient réduites à une façon de calcul". El kelkaj, (laŭ sia opinio malmultaj) fundamentaj ideoj li volas dedukti aŭ derivi ĉiun "apriori"-an scion per la kombino de l' ideoj. Lia universala scienco tiamaniere sin prezentas: unue kiel sinteza aŭ kombina juĝarto, kiu per kalkula metodo volas dedukti la tutan scion el fundamentaj ideoj—kaj aliparte kiel analiza eltrovarto, kiu volas solvi problemojn sur la bazo de la laŭmetode eltrovitaj faktoj. Oni do vidas du direktojn en la pensado de l' filozofo: la direkton al la lastaj kaŭzoj (la filozofan) kaj la direkton al eltrovo kaj apliko (la praktikan). Nenie kaj neniel li parolas pri tio, kiamaniere ĉio tio devas okazi, kiel la metodo povas esti efektivigata. Oni pri tia metodo trovas nur okazajn rimarkojn kaj aludetojn. Kompreneble oni devas fiksi la fundamentajn ideojn kaj la el ili kombinitajn ideojn per "signoj".

Sed la speco de ĉi tiuj signoj estas preskaŭ indiferenta, kondiĉe ke ili nur estas "karakterizaj". Inter tiuj signoj oni poste devas krei la sufiĉajn interrilatojn. La interrilatoj tiamaniere kreitaj rilatas al la signoj tiel, kiel la juĝoj al la ideoj; kaj la kalkuloj, kiujn oni devas entrepreni, volante laŭleĝe produkti novajn ideojn, estas korelativaj al la logika

En siaj "Fundamenta calculi ratiocinatoris" li parolas pri la alfabetaj literoj kiel karakterizaj signoj: "Cum autem nondum constituere licuerit, quomodo signa formari debeant, interdum pro ipsis in futurum formandis exemplo mathematicorum utamur litteris Alphabeti aliisve notis arbitrariis quibuscumque, quas progressus aptissimas suppeditabit". En la "Historia et commendatio" li postulas "karakterizajn nombrojn" kiel signojn por la elementaj ideoj. Ĉi tiu postulo transpasas tiun de la "Ars combinatoria", ĉar tie li rekomendis, ke oni signu la trovitajn kaj ordigitajn elementajn ideojn per nombroj, komencante per la cifero 1. Sekve la ideojn ricevitajn per kombino oni plej bone skribas per frakciaj nombroj. La numeratoro signas la lokon de la ideo en la kombino-klaso, la denominatoro la kombino-klason mem. Leibniz ankaŭ por la praktika uzado pripensis la eblan uzadon de punktoj kaj linioj.

Supre mi citis lokon el la Leibniz-a letero al Montmort. En ĉi tiu li daŭrigas: "La pourroit être en même temps, une manière de Langue ou d'Ecriture universelle, mais infiniment différente de toutes celles qu'on a projétés jusqu'ici; car les caractères et les paroles mêmes y dirigeroient la raison; et les erreurs de calcul". Do, li unue nur intencis "une écriture universelle"; sed li estas konvinkita, ke facile rezultos el ĝi "une langue universelle", ĉar li opinias, ke oni facile formos el la gajnitaj "karakteroj" paroleblajn vortojn. Ja, la lingvo—li diras tion okaze—povas fariĝi tia, ke ĝi taŭgas por la poetoj kaj la komponistoj.

Bone! sed ni tre volonte havus provon de ĉi tiu lingvo! Kia ĝi estos? Kiel aspektos ĝia vortaro? Pri tio—nenio! ne unu vorto! Tamen: unufoje li ŝajnas volanta liveri la necesajn preparlaborojn, sed—ni tuj parolos pli detale pri ĉi tiu afero—tio estas nur tute okaza, sprita ludaĵo. La lingvo laŭ lia opinio facile rezultos tuj, post kiam oni antaŭ ĉio estus kreinta la fundamentojn de la "scientia universalis". Ĝin celas ĉiuj liaj atendoj treege streĉitaj, ĝin—kaj tion, kio devas rezulti el ĝi, la "ars inveniendi et judicandi". (Oni atentu kaj pripensu, ke la "lingua universalis characteristica" samtempe estu ĉi tiu arto!!) Kvankam li havas la konvinkon, ke li faris por tiu ĉefa afero jam la plej ĉefan laboron kaj lasis nur malmulton por fari, tamen ĉio tio estas nur ideo, kiun li praktike nenie kaj neniel efektivigis. Neniam li starigis eĉ nur malgrandan tabeleton de la "karakterizaj signoj", kiujn lilingua universalis characteristica" eĉ ne unu frazon! Do, tiu lingvo ĉe li okupas tute malaltan rangon. Ĝi estos la okaza konsekvenco de la entrepreno, sed ne eliros el la celo al ĝi.—Vere tiu lingvo tute ne fariĝos lingvo, sed nur interfilozofa interkomprenilo kaj kalkulilo, konjektilo, meditilo ktp.—filozofa "pasigrafio".

Bedaŭrinde oni devas konstati—ne sen mirego!—ke ĉi tiuj okazaj aludantaj vortoj pri "lingua universalis" devojigis la intereson de la legantoj tiom, ke ili ne plu atentis la ĉefan aferon. "Das untergeordnete Projekt"—mi citas Exner—"einer Universalsprache hat bei den meisten Forschern den Hauptgedanken in den Schatten gestellt". (La malpli grava projekto de universala lingvo ĉe la plej multaj scienculoj malheligis la ĉefan ideon.)

Tamen ni,—ĉar ni intence parolas pri tiu "okaza projekto", kiu interesigas nin speciale!—volas ankoraŭ restadi sur ĉi tiu punkto kaj volas atenti la rimarkigojn de l' filozofo, donitaj por la konstruo de filozofa mondlingvo.

Ankaŭ ĉi tie estas necese, ke nia ekzameno fariĝu iomete pli detala, kvankam tio, kion ĉe Leibniz oni trovas rilate al tiu objekto, estas pensoj ankaŭ por la Leibniz-a tempo nepre nenovaj kaj neoriginalaj. Jam longtempe antaŭ Leibniz oni estis diskutinta la mondlingvan problemon. Rilate al filozofa lingvo jam Descartes donis direktliniojn, kiuj sufiĉis por la sekvanta tempo. Ankaŭ la franca filozofo—kiel la germana—ne montris grandan intereson por la mondlingva demando en nia senco. Lia amiko, P. Mersenne, estis sendinta al li latinan "prospectus"-on, en kiu aŭtoro, ĝis nun nekonata, priparolas la temon "lingua universalis" en 6 "propozicioj", kiuj ŝajnas al ni tute modernaj. Sed Descartes ne ŝatas tian proponon. En tiu senco precipe tio estas rimarkinda, kion li—okupita nur pri la kreado de lingvo "a priori"—skribas en sia letero al Mersenne la 20an de nov. 1629[8] rilate al la 4a "propozicio". (Tie li montras, kian aspekton devas havi lingvo "a posteriori" tia, kian li poste kreis nia Dro Zamenhof.) Li diras: "Mais ce n'est rien, que ne soit très-aisé; car faisant une langue,ce ne sera pas merveille que les esprits vulgaires apprennent en moins de six heures à composer en cette langue avec l'aide du dictionnaire"[9]. Tio, kio laŭ la opinio de Descartes estas afero nur por la "esprits vulgaires" (kaj nature estas plej rimarkinda por ni!), estas afero nefilozofa; do, ĝi ne postulas la intereson de la filozofo. Li, havante la latinan lingvon, la tiaman tutmondan lingvan interkomprenilon, ne bezonas mondhelplingvon, kiu decas al la "esprits vulgaires". Li revas pri filozofa lingvo, per kies helpo la lastaj demandoj kaj enigmoj de la sciencoj estas solvotaj. Nur al tiu lingvo rilatas la citaĵo [kies duan parton Couturat metis sur sian libron antaŭ la citaĵo el Leibniz]: "Si cela était trouvé, je ne doute point que cette langue n'eust bien tost cours parmy le monde, car il y a force gens qui employeroient volontiers cinq ou six jours de temps pour se pouvoir faire entendre par tous les hommes". La citaĵo troviĝas en la sama, ĵus citita, letero al Mersenne, kaj la filizofo tie daŭrigas: "L'invention de cette langue depend de la vraye Philosophie". La aŭtoritatajsenpere per Descartes, pri tio mi ne povas konstati ion; estas ne verŝajne por mi. Ĉu Zamenhof konis la rimarkojn, per kiuj Descartes kritike priparolas la lingvon por la "esprits vulgaires" (nur ĝi plaĉas al ni!)? Estas neeble!—Ĉe ambaŭ filozofoj, la franca kaj germana, oni vidas pensmanieron, kiu ŝajnas tute natura kaj memkomprenebla por ĉiu, kiu ekinteresiĝas por la aludita afero.

Leibniz konis ankaŭ aliajn mondlingvajn projektojn, kiuj intencis la jenon: oni volis kolekti la sinonimojn de ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per samaj ciferoj; poste krom tio fiksi la gramatikajn interrilatojn komunajnAthanasius Kirchner en lia "Polygraphia nova et universalis, 1663 kaj ĉe Joh. Joachim Becher en lia libreto "Character pro notitia linguarum universali, 1661).

Kiam oni rememoras la suprajn klarigojn, oni tuj komprenos, ke kaj kial Leibniz malaprobas tiajn projektojn. Pli aprobindaj ŝajnas al li la projektoj de du anglaj scienculoj, kiuj, klopodante pri lingvo filozofa, unue celis dispartigi kaj analizi la ideojn; sed—laŭ Leibniz—ili vidis la ĝustan celon "nur kvazaŭ tra nebulo-nubo". (Ili estas: Georg Dalgarn en lia "Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica", London 1661, kaj John Wilkins en lia "Essay toward a real character and a philosophical language, London 1668).—Ili antaŭ ĉio intencis krei eblecon de reciproka interkomprenado por homoj, ne komprenantaj unu la alian. Por Leibniz ne ekzistas tiurilata neceseco; li nur intencas—ĉiam mi devas ripeti tion!—la kreon de lingvo filozofa, per kiu la filozofo mem havas profiton, t. e. la gajnon de novaj veroj. Li celas lingvon, kiu estas ne nur konforma al la pensado, sed samtempe estu instrumento de la racio. La internacia uzado de tia lingvo ne estas lia celo; ĝia uzebleco ja okaze kaj per si mem rezultos el ĝi.—

Mi konstatis, ke ni nenion aŭdas de Leibniz pri la ecoj de lia filozofa lingvo. Sed verŝajne tiu aŭ tiu de miaj legantoj iufoje jam aŭdis aŭ legis, ke (laŭ Couturat) en la filozofa lingvo de Leibniz ekz. la nombro 81374 devas esti legata: "Mubodilefa"! Do, mi—skribinte tion, kion vi legis pli supre—ne estas prava? ĉu ne? Leibniz ja mem faras konkretajn proponojn! Nu, kiom bagatelaj ili estas, tion mi volas deklari per malmultaj vortoj. Ĉiuj kompleksaj ideoj povas—laŭ Leibniz—esti reduktataj al simplaj, kaj povas esti signataj per nombroj. La kombino de la ideoj similas al la aritmetika multipliko, la "diskombino" (dispartigo) de kombinita ideo similas al la dispartigo de nombro en primfaktorojn. Ĉiuj logikaj veroj povas esti reprezentataj per aritmetikaj veroj konformaj al multipliko kaj divido. Ĉiu "raisonnement" povas esti reduktata al matematika kalkulo. La nombron oni povas elparoli t. e. por la logika kalkulo ekzistas lingva esprimo. La propono, kiu en tiu rilato troviĝas ĉe Leibniz ne estas propono elpensita de li, sed prunteprenita de Dalgarn kaj Wilkins. Leibniz proponas por la naŭ ĉefaj nombroj 1-2-3-4-5-6-7-8-9 la konsonantojn b-c-d-f-g-h-l-m-n, por la decimalaj unuoj 1-10-100-1000-10000 la vokalojn a-e-i-o-u. Do, oni ekz. legu la nombron (mi prenas iun ajn) 53497: gudofinela. (Onila-do-ne-fi-gu (7 + 3000 + 90 + 50000 + 400)do-na-le-fi-gu, fi-ne-gu-la-do ktp. ktp.). Tio estas ĉio, kion Leibniz donas al ni kiel lingvan materialon—cetere ne eltrovitan de li. Ĉiu konsentos: tio ne estas io pli ol—la supredirita—sprita ludaĵo. Ĉar Leibniz ja volas, ke oni eltrovu por ĉiu ideo "karakterizan" nombron! Li ne diras, per kiuj nombroj oni devas anstataŭigi la elementajn—ĝis nun tute ne trovitajn—ideojn, kaj per nombroj la kombinitajn ideojn. Kiamaniere elparoli la frakciajn nombrojn, kiuj signu la ideojn rezultontajn per kombino? Kaj kiamaniere elparoli la frazojn, kiuj prezentas la interrilatojn de la ideoj? Kaj kiamaniere elparoli tutajn frazajn seriojn? Leibniz ne povas fari konkretajn proponojn, ĉar ja mankis al li la ĉefa antaŭlaboro: la elementaj ideoj ankoraŭ ne estas fiksitaj, la "karakterizaj signoj" ankoraŭ ne estas trovitaj.[10]

Sed eĉ se ni supozas, ke ĉiuj antaŭe nepre necesaj laboroj jam estas bonege faritaj, tamen—la kritiko de Couturat restos prava: "Pour comprendre une telle langue et pour la parler, il faudrait de l'aveu même de Leibniz, avoir constamment à l'esprit la table de Pythagore, c'est à dire effectuer sans cesse des multiplications et divisions mentales. On en peut rien dire de plus décisif pour prouver qu'une telle langue serait impraticable."

Leibniz ankaŭ faras aludojn rilate la vortaron kaj gramatikon de sia "lingua universalis". Tie ni pli bone sukcesos serĉante profitdonajn notojn por internacia lingvo. Sed ili ne estas originalaj! Leibniz opinias, ke oni devas unue pretigi la vortaron. Ĝi rezultos, kiam oni estos katalogizinta la fiksitajn ideojn elementajn. Li emas redukti ĉiujn ideojn al ideo esprimata per "nomen" (nomo substantiva). Tiamaniere malaperos unue la adverbo, kiun oni devas konsideri kiel adjektivon de l' verbo. Poste malaperos la adjektivo; ĉar logike ĝi ne diferencas de la verbo. Do, estus rekomendinde, derivigi el ĉiu adjektivo la korespondan substantivon. Tiamaniere restas nur "nomina" kaj "verba" (porsubstantivaj kaj porverbaj signifoj); la unujn oni povus derivigi el la aliaj. Ne estus logika eraro, derivigi la "nomina" el la "verba"; sed Leibniz preferas la renversan agadon, ĉar la simpla ideo povas esti esprimatanomen". Aginte laŭ tiu propono oni havus liston de radikvortoj, kiu estus kompletigata per listo de "partikuloj", uzotaj en la formo de afiksoj. Nature tiuj laste nomitaj antaŭe devas esti analizataj tre precize. La gramatiko rezultos, kiam oni, post intensa studado de ĉiuj lingvoj naturaj, fiksos la diversajn interrilatojn de la ideoj, reprezentataj per partikuloj kaj fleksioj. Pluralaj formoj estas tute superfluaj kaj en la deklinacio kaj en la konjugacio. Memkompreneble por ambaŭ devas ekzisti nur unu. La nombron oni signas en la subjekto, nome per la artikolo aŭ per la demonstrativa pronomo, ne en la substantivo mem. Ĉiuj fleksioj—kazoj kaj modoj—fariĝas nebezonataj per la partikuloj. Diversaj prepozicioj kun la nominativo anstataŭas la diversajn kasojn, diversaj konjunkcioj kun la indikativo anstataŭas la modojn. La adjektiva fleksio estas nenecesa, ĉar ĝi jam estas anoncata per la substantivo.

Leibniz montras la inklinon, diferencigi la adjektivojn, adverbojn, kaj eĉ la substantivojn per tempformoj.[11] Ĉiuj tiuj proponoj ne estas originalaj pensoj de Leibniz!

Do la diferenco inter la Leibniz-a projekto kaj inter nia sistemo povas esti prezentata per jenaj vortoj:

Esperanto solvis la mondhelplingvan problemon per sistemo a posteriori—Leibniz intencis solvon de filozofa lingvo a priori. Ĉu tia lastenomita estas ebla kaj praktike uzebla, pri tio ni ne volas plu diskuti. Certe, laŭ mia opinio, Leibniz—eĉ se li serioze estus pripensinta sian projekton de filozofa lingvo universala—neniam estus atinginta ion alian, ol simplan filozofan "pasigrafion". Observu la signifan fakton: Post jarcento, kiam oni tute lasis fali la Leibniz-an projekton de filozofa scienco universala, Schleiermacher parolas ankaŭ pri la projekto de filozofa lingvo universala kiel pri afero definitive foriginda kaj ne plu atentinda.

El tio vi povas konstati, ke la direkto de la Leibniz-a pensado estis tute, plentute alia, ol tiu de la problemo, kiun kontentige solvis nia Dro L. Zamenhof. Do, estas tute senutila entrepreno, diri "Se Leibniz hodiaŭ estus vivanta ktp., li estus "poresperantulo". Ja, pli vere, tia aserto estas nepre malvera. Sed ni rezignu je ĉiuj diskutoj per "se"oj.

Facile oni komprenos, kiamaniere nia filozofo dum sia pripensado pri "scienco universala" atingis tute alian rezultaton ol tiun de praktika

La samideanojn, kiuj ĝis nun admiris la filozofon Leibniz kiel antaŭbatalinton por la ideo de l' universala mondhelplingvo, mi des malpli volas riproĉi—konstatinte la veran "fakton" kaj ilian eraron—ĉar mi mem antaŭ kelkaj jaroj apartenis al ili. Cetere: mi ĝojas, ke la ĝis nun kredita "fakto" estas korektita ne de niaj sciencaj kontraŭuloj, sed de ni mem. Ĉu ni devas bedaŭri tion, ke la kredita "fakto" estas eraro? Oni ja povas diri: Bedaŭrinde ni, pripensante tion, kion Leibniz diras pri sia "lingua universalis", ne estas rajtigitaj, kunligi la nomon de la filozofo germana (ankaŭ ne tiun de la franca, Descartes) kun nia movado rilate la mondlingvan flankon. Tamen ni povas kaj volas fari tion alimaniere: Leibniz—kvankam sendube estanta kaj ĉiam restanta bona patrioto—ĉiam (kiel neniu alia!) treege kaj tutkore intencis la "universalon", t. e. tion, kio ligas la popolojn. Preskaŭ ĉiuj liaj projektoj kaj proponoj estas inspiritaj de vere kosmopolita homaraneca sentado. Similaj al li, ni Esperantistoj, kvankam neniam forgesantaj nian nacion, volas fari nian devon kaj venkigi niajn lingvon kaj ideon, por ke la interpopola interkompreniĝo kaj paco realiĝu!

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings