← Table of contents
La Vendreda Klubo

Note 10 — LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO—ERARO!

Reading edition

Estas interese, ke ni ankoraŭ havas la ekzempleron de la Dalgarn-a libro el la biblioteko de Leibniz, en kiun li faris siajn notojn. Ĝi ekzistas en la Reĝa biblioteko en Hannover. La "rerum series praedicamentalis", t. e. laŭtabela ordigo de la ideoj, tie estas kompletigita per J. Fr. Hodann, kunlaborinto de Leibniz; la difinoj en ĉi tiu libro estas kompletigitaj per deklaroj laŭ latinaj, samtempaj vortaroj. Trendelenburg prizorgis la presigon de tiuj tabeloj en la supre cititaj "Aldonoj kaj suplementoj".

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings