Note 8 — LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO—ERARO!
Reading edition
Se inter la samideanoj troviĝos interesuloj por tiaj klarigoj, mi pritraktos la supre cititan leteron en alia artikolo. Tio estas des pli rekomendinda, ĉar Mersenne kaj aliaj samtempuloj de ĉi tiu scienculo, pri kiuj oni ĝis nun—certe en Germanujo—sciis preskaŭ nenion, pritraktis la mondlingvan problemon jam pli detale. Mi esperas, ke, antaŭ ĉiuj, unu el niaj francaj samideanoj (kiuj "sidas ĉe la sciencaj fontoj", ĉar ili trovos la necesajn librojn en siaj ŝtataj bibliotekoj!) daŭrigos mian laboron rilate al Mersenne, kiu eble—mi devas supozi tion pro kelkaj kialoj—mem skribis la "prospectus"-on anonime.