Note 20 — PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.
Reading edition
Jen unu ekzemplo: En du Lingvaj Respondoj Dro Zamenhof traktas la diferencon inter tia kaj tiela [II, 26 kaj I, 8]. En la unua li konstatas, diferencon de la signifo: tia brulo estas brulo tiel granda, tiela brulo estas brulo tiamaniera (tiel stranga). En la dua Respondo, donita dekkvin jarojn post la unua, li ne plu parolas pri diferenco de la signifo, sed diras nur, ke tiela estas formo pli akcentita ol tia.