← Table of contents
La Vendreda Klubo

Note 26 — PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.

Reading edition

Mi donas tri ekzemplojn, ĉe kiuj Dro Zamenhof laŭ mia persona konvinko (al neniu trudota) preferis la malplibonon al la plibono: 1e li donas al la adverbo (ne prepozicio!!) po la forton nominativigi la akuzativobjekton (rektan komplementon), anstataŭ trakti ĝin kiel ĉiujn aliajn adverbojn. [II, 21; III, 73].—2e li malpermesas uzi sen kiel konjunkcion kun la infinitivo, permesante tamen la infinitivon post por, anstataŭ, krom kaj antaŭ (ol). [I, 20, 30, 37 a); III, 82/84].—3e li uzas—kvankam ne sen esceptoj [Psalmo XXVII, 11]—la adverbon spite kiel veran prepozicion kun simpla nominativo. [I, 37 c; III, 67].—

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings