← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

ROSALIE kaj VIRGINIE LOVELING.

Reading edition

Estas neeble en biografia skizo apartigi tiujn du fratinojn kiuj dum la tuta vivo havis samajn emojn, saman vivmanieron, saman celon. La subjektoj, pri kiuj ili ambaŭ verkis, ne multe diferencas kaj la stilo estas ankaŭ preskaŭ la sama.

Kutime la poetinoj delikate priskribas scenojn el ordinara vivo. Simpleco kaj freŝeco estas la ĉefa karaktero de iliaj verkoj. Bedaŭrinde ia religia aŭ supreniga sento preskaŭ tute mankas: tial iliaj verkoj ne estas ĉiuj legindaj.

ROSALIE LOVELING.

1834–1875.

La donaco.

(Het geschenk).

La tirkesteton li malfermis Dum staris apud li knabeto La poŝhorloĝon rigardanta «Ho! donu ĝin al mi, aveto!» «Al vi mi ĝin donacos iam, En la proksima jaro eble, Kondiĉe ke vi bone lernu.» Al li la maljunul’ parolis. «Proksima jaro!» knabo diris, «Aveto mia, eble estas Ke tiam estos vi mortinta; Vi estas tiom ja maljuna!» La maljunulo ekpripensis Kaj al si diris: estas vere! Dum liaj fingroj karesadis La buklhararon de l’ knabeto. Li prenis tuj la poŝhorloĝon Kun peza ĉeno kaj, en manojn Avidajn ĝin metante, diris: «De via patro tio venas.» Tombeto estas nun fosita; La lernejanoj ĉirkaŭstaras, Kaj maljunulo pene fleksas Genuon unu sur la teron. La malvarmeta matenvento Tra liaj haroj dolĉe blovas; Ĉerketo flava teren glitas. Knabeto, kiu pensis tion? Kaj hejmen la maljuna avo Reiras kaj plorante metas L’ arĝentan poŝhorloĝon ree En la malnovan tirkesteton.

Tradukis Raym. Van Melckebeke.

La orfa knabo.

(Het Weeskind).

Tie li kuris per nudaj piedoj Antaŭ fenestro sur sablo varmega, Hundo saltadis sur lian vesteton Kaj la maneton karese lekadis. Li al la maljunulino ridetis: Lia knabkoro batadis varmete, Tiel kaprica kaj lerta li estis, Tiel malgranda sed tiel malriĉa. Ĝis la okuloj surpendis la haroj, Suno bruladis la nudajn braketojn; «Ho, li min amas korege», ŝi diris, «Li tiel saĝa kaj tiel, jam, granda!» Hejme la maljunulino teksadas... Antaŭ fajrejo sin streĉas la hundo... Ruĝe la flamo lumigas la domon Kaj sur la verda vitraĵo rebrilas. Hundo senbrue alrampas al ŝi, kaj Ŝin rigardante la voston ekmovas «Jes, li foriris», ŝi diras plendante Brila kun larm’ en l’ okulo malbrila. «Nun li fariĝis anĝelo ĉiela; Vi, mizerulo, jes vi min komprenas» Diras ŝi dum la tre glatan hararon Ŝi per la fingroj malĝoje karesas.

Tradukis Maurice Seynaeve.

VIRGINIE LOVELING.

1836.

La portreto de l’ avino.

(Grootmoeders portret).

En ĉambro de l’ avino Jen pendas la portreto El ŝiaj junaj jaroj Kun buŝo ridetanta Kun perlokulo brila Kaj bruna buklhararo. L’ infanoj miregantaj Admiras ĝin dum unu Al la alia diras: «Se estus nun ĉi tie La bela infaneto, Ni tiam kune ludus.» Kaj la maljunulino En la seĝeg’ sidanta Rigardis al l’ infanoj: «Divenu: kiu estas La bela knabineto? Vi ĉiam kun ŝi ludas.»

Tradukis Raym. Van Melckebeke.

La tutkora donaco.

(Het geschenk des harte.)

Ian belan posttagmezon en komenco de l’ septembra monato ili traveturis la arbaron, sidante en malkovrita veturilo: la riĉa orfino apud sia zorganto, kaj kontraŭ ili la franca oficiro, ŝia fianĉo.

De kelkaj jaroj ŝi pasigis la libertempajn tagojn en la domo de sia zorganto, kaj tiamaniere, de la morto de ŝia patro, ŝi eĉ ne vizitis plu la gepatran kastelon.

Nun ili veturis tra la arbaro kun ĝiaj altaj kverktrunkoj, ĝia densa arbetaro kaj ĝiaj larĝaj aleoj. Jen ili rigardis la ombron kaj la sunlumon sur la verda je l’ vojrando kreskanta herbaro, kiu, tie ĉi en septembro, estas dolĉa kiel veluro; jen ili vidis la pigojn forflugantajn el la altaj arboj kaj la leporojn triope aŭ kvarope saltantajn ĉe la flankaj aleoj aŭ, kun stariĝintaj oreloj, sidantajn sur la sablo.

La ĉevaloj paŝe marŝadis.

La junulino estis ravata: «Ho» ŝi diris, «kiom da fojoj, kiam mi estis malgranda, tie ĉi mi rajdis sur mia ĉevaleto laŭlonge la aleoj ĝis la domo de l’ arbaristo!... Rigardu», kaj ŝi montras per fingro malgrandan ruiniĝantan loĝejon, kiu staris je kelkaj paŝoj pli malproksime, inter la densa ombro ĉe la vojrando, kie la tero fariĝis ondema, kaj kie komencis la malhelaj abiaroj, «Rigardu, tie ĝi staras, kaj ŝajnas al mi ke la maljuna Tomas’o ankoraŭ sidas ĉe la pordo kiel antaŭe».

Ĝi estis li mem... Eble li estis vidinta la alvenantan veturilon, kaj apenaŭ ŝi eksilentis, kiam la maljunulo kun sia ĉapeto en la mano proksimiĝinte al la veturila pordeto goje ekkriis:

«Bonvenon! Bonvenon!» kaj kvazaŭ propramove la veturigisto haltigis la ĉevalojn, kaj la juna oficiro elsaltis el la veturilo kaj helpis sian fianĉinon kaj ŝian onklon por la elpaŝo.

«Kiom vi grandiĝis, mia juna kara mastrino» diris la arbaristo tute kortuŝita, kaj ŝi pensis. «Kompatinda viro! kiom vi ŝajnas maljuna kaj malfortiĝinta».

«Ho», li daŭrigis, «mi ja sciis ke vi intencis veni tien ĉi, de l’ momento kiam la gardisto al mi diris ke vi intencas viziti hodiaŭ la kastelon post via longa forestado. Al tiu ĉi malgranda bubo mi ankoraŭ diris antaŭ duonhoro ke vi ne forgesis Tomas’on», kaj ĉe tiuj vortoj li, ridante, skuegis per lia ŝultro sian okjaran nepon, kiu miregis ke lia avo alitempe ĉiam tiom silenta, nun estas tiom vivega kaj bruema.

«Ne, ne, Tomas’o», diris la junulino, afable ridante, «mi certe ne forgesis tion, kiel vi bone scias», kaj ŝi elparolis tiun ĝentilan mensogon kun sincera memriproĉo, ĉar ŝi ektimis pensante ke nur okazo kondukis ŝin tien ĉi, kaj ŝi preskaŭ forgesis la bonan viron, kiu plenumis nur malgrandan rolon ĉe la memoraĵoj el ŝia infaneco kaj kiu tamen estis tiom sindonema por ŝi.

La franca oficiro kiu ne komprenis tion kion ili diris, sed rimarkis la amikan manieron per kiu ŝi parolis al la arbaristo, tuŝetis lian ŝultron kaj prezentis al li cigaron.

«Li estas ŝia fianĉo», diris la zorganto.

«Jes, mi jam pensis tion, mi aŭdis pri tio», diris la maljunulo kun ruza rideto, kvazaŭ li volis montri ke ĉiuj novaĵoj koncerne ŝin penetris ĝis li; kaj sin turnante al ŝi, li daŭrigis:

«Rakontu do al li kiel vi venis tien ĉi, kiam vi ankoraŭ estis veturigata per via malgranda ĉareto, kaj kiel vi rajdis sur miaj genuoj, kaj kiel Tomas’o tiam ĉerpis por vi glason da akvo el la fonto... Jes, ekrakontu tion al li...»

«La fonto», interrompis la junulino, kaj kelkaj duonforgesitaj okazintaĵoj el ŝia infana vivo klarege reviviĝis en ŝia memoro, «Ho, jes, Tomas’o, la fonton mi volas vidi», kaj tiam, sekvata de ĉiuj aliaj, per ŝi faris kelkajn paŝojn malantaŭ la domon ĝis malgranda lageto ombraĵita per branĉaĵoj, kaj el kiu la klara akvo defluis de la ŝtona bordo kovrita per musko, kaj riverete forfluis tra l’ abiaro.

«Kie estas la buksarbeto? Kie estas mia buksarbeto?» demandis la junulino, «ĉar ŝi memoris ke, iam, tie kreskis granda buksarbeto, kiun la arbaristo nomis la ŝia, ĉar ŝi tiel amis ĝin.

«La bukso estas sekiĝinta kaj elterigita», diris la maljunulo, «sed atendu momenton», kaj per rapidaj, faletantaj paŝoj li eniris la domon tra la malantaŭa pordo.

Tuj li revenis, tenante en sia mano malgrandan, dubeflavan, lignan pokaleton. «Tio», li diris, «estas eltranĉita el la buksa ligno, kaj ĝi estas por vi».

Kaj kiam la junulino volis danki lin kaj esprimis sian plezuron pri la donaco, li diris: «Jes, eble vi pensis ke Tomas’o ne povas fari ion belan?» kaj memkontente li frotis siajn manojn. «Rigardu», kaj li montris kelkajn literojn senarte entranĉitajn en la pokaleto «tio estas via nomo, mia kara juna mastrino».

Poste li subakvigis la pokaleton en la fonton, ĝin tenis dum unu momento en la mano antaŭ ol prezenti ĝin al ŝi kaj diris: «Trinku tion, mia kara infano, je via feliĉa edziniĝo, via longdaŭronta vivo, kaj nia malnova amikeco!»

Kaj eble neniam ia elokventa tosto estis elparolata kun pli granda bonkoreco, kaj eble ankaŭ ia glaso da vino multekosta neniam estis prezentata kun pli da grandanimo, ol la plengorĝo da fontakvo de l’ malriĉa arbaristo!

La juna fianĉino ankoraŭ tenis la pokaleton en sia mano kiam ili diris adiaŭ, kaj ree sidiĝis en la veturilon.

«Tio estas donaco de l’ bona maljunulo», elparolis ŝia fianĉo, kaj afable ŝi respondis:

«Jes, vere tutkora donaco!»

Pro sia edziniĝo la riĉa orfino estis sufiĉege dotigita per donacoj: luksaj aĵoj malavare donacitaj de onkloj kaj onklinoj, donacoj de gravegaj amikoj kun fiereco elmontritaj de ŝia zorganto, donacoj pro humana respekto kaj sociala devigo prezentitaj kun kaŝita kontraŭvolo kaj ŝajna koreco kaj akceptitaj kun kaŝita embaraso, kaj eĉ ankaŭ donacoj kaj donacetoj pro amemo de amikinoj, sed el ĉiuj eble troviĝis neniu kiu estis prezentita al ŝi el pli sincera korsento kaj kiun ŝi akceptis kun pli dankema surprizo, ol la buksligna pokaleto el la manoj de l’ malriĉulo!

Tradukis A. Cassiers.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings