RENÉ DE CLERCQ.
Reading edition
1877.
Juna poeto kies jam eldonitaj verkoj pravigas gravan esperon por la estonteco. Li plej bone priskribas la kamparajn vidaĵojn kaj la kamparanan vivadon. Lia stilo, iafoje iom triviala, same bonege sin almezuras al ideala sentado kaj popola dirado aŭ farado. Li tamen kun speciala lerteco verkas popolajn ĉu energiajn kamparanajn ĉu ĉarmajn knabinajn kantojn. Li nune ĝuas grandan sukceson en sia lando.
Jen du fragmentoj el unu el liaj lastaj kaj plej rimarkindaj verkoj: «La Linkampo» (De Vlasgaard).
Vespero fluas kiel beno Sur arbojn kaj herbejojn, Kaj ĉiuj vojoj konfuziĝas Kun kampoj samkoloraj. Alvenas griza malproksimo Kviete, pace, dolĉe; En dubebluan foliaron Eniĝas noktopaco. Ĉielo teron ĉirkaŭprenis Karese kaj senbrue, Kaj kun volupto ŝin kisadas, Silenta en soleco. La lino estas floranta Verde kaj blue, Venteto ĉirkaŭfluganta Ame, senbrue. Trunketoj lerte altigas Molajn pintetojn, Maldekstren, dekstren kurbigas Siajn kapetojn; Sensaĝaj kaj malhumilaj Pro la flagetoj, Al blua silko similaj Sur verd-ŝtipetoj! Abelo tie mordetas..... Vidu do tien: Insekto blanka saltetas Nun for, nun reen! Ĝis kie tiu bluaĵo, Kiu verdiĝas, Al grena cindra-grizaĵo Vage perdiĝas, Ĝis la okulo vidadas Plilarĝiĝante, La lino ĉie floradas Balanciĝante.
Tradukis Maurice Seynaeve.