← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

GUIDO GEZELLE.

Reading edition

1830–1899.

Abato Guido Gezelle estas la plej rimarkinda poeto kiun posedis Flandro dum ĉi tiuj lastaj jaroj; li estis ankaŭ renoviganto de la poezia literaturo kaj fondis skolon kiun gloradas aliĝantoj ĉiutage pli grandnombraj. Li estis juna profesoro de la Poezia Klaso ĉe la Kolegio de Ruslaro[20] kiam li publikigis siajn unuajn verkojn: forlasinte la principojn ĝis tiam instruitajn kaj devigantajn priskribi per severa kaj streĉa lingvo klasikajn subjektojn, li kuraĝis prikanti per sia gepatra lingvo: la idiomo okcidentaflandra, ĉiujn subjektojn, kiujn la naturo, ne fremda aŭ neklara naturo sed la flandra naturo, prezentis antaŭ liaj okuloj. Sed tiu maltimo, kiun montris ankaŭ liaj lecionoj, malplaĉis al liaj estroj, kiuj lin forsendis en Kortrejkon[21] por tie plenumi sengloran funkciadon. Dum dekoj da jaroj, li tie vivadis silente, akre suferante ĉar li ne estis komprenata, konsoliĝante apud kelkaj fidelaj amikoj kaj per malavareco kiun ankoraŭ ne forgesis la Kortrejkaj malriĉuloj. Kiom da fojoj mi lin renkontis, jam maljunan, malĝoje laŭirantan la gajan bordon de la Lejo[22] kiun li tiel ofte gloris en siaj kantoj. Sed, je l’ fino de lia vivo, li denove publikigis verkojn skribitajn per lingvo matura, nekonsumeble riĉa kaj kiu disvastigis lian famon. Li mortis en 1899 kaj, jam en 1903, liaj samlandanoj feste starigis lian statuon en Kortrejko. Ĉiuj verkoj de Gezelle preskaŭ tute konsistas el sola glorado de la naturo, en kiu senĉese li serĉas kaj gloras la manon de sia Dio. Li amegis la florojn, la birdojn kaj ĉiujn aliajn estaĵojn kaj pri ili li verkis admirindajn poeziojn, ankoraŭ ne sufiĉe konatajn eĉ en Flandro.

La unuaj poezioj sube presitaj devenas de la unua periodo de lia literatura vivo, la lastaj devenas de la dua.

Fragmento el «Tombejaj Floroj».

(Uit: Kerkhofbloemen).

Sur la unuaj paĝoj de tiu libro, la verkisto priskribas la enterigon, en flandra vilaĝo, de unu el siaj lernantoj, je la tempo kiam li estis Kolegia profesoro. Kune kun siaj lernantoj, li alestis tiun enterigon kaj en kortuŝanta maniero ĝin poste rakontis. Jen fragmento el tiu rakonto: tiu parto komenciĝas per la momento kiam ili de la stacio aliras la kamparan domon de la mortinto:

Estis la horo kiam l’ alaŭdo dolĉa Volas ekiri en la aeron altan Kaj, surtere serĉinte Sian manĝaĵon, sen prokrastado kanton Ree sonigas, belajn flugilojn levas Kaj alflugas ĉielon. Estis la horo kiam la voĉo via Kantas kaj krias, ridas kaj fajfas laŭte, Najtingalo ĝojiga, Ho muzikilo, kiun, en la kamparo Dolĉe bruanta, certe mi amas pli ol Ĉiajn kantojn aliajn. Estis la horo kiam vekiĝas vento Kaj la moveman kampon karesas longe Kaj brueti ĝin igas; Kiam la fruktoriĉaj herbaĵoj pelas Tiun aeron kiu enigas vivon En la sangon rapidan. Estis la horo kiam kampano venas Kaj tuj alĵetas, krucosigninte sin mem, Krucosignon sur kampon; Kaj paŝadante preĝas, suferas, semas Kion alia eble rikolti povos Kaj deportos ridante. Semo, ho semo! dia majstraĵo kiun, Eĉ se duoble forta li estus, homo Fari povus neniam: Kiu pereos antaŭ ol reviviĝi, Kiu revivos kie ĝi mortis iam Kaj, mortante, vivadas! Ankaŭ ni estis gloran semon ĵetontaj: Korpon de nia kara kolego, ĉiuj Gajaj kvankam plorantaj, Estis ĵetontaj ankaŭ en teron sanktan, Kiu, en grava tago fiksita certe, Frukton ĝin revivigos!

Iom post iom, ni alproksimiĝis al la domo de l’ mortinto. La suno bataladis kontraŭ la nokta nebulo kaj ŝajnis al ni ne klare ĉu ĝi povos venke sin montri; sed la saĝaj kamparanoj, kiuj de sur sia kampo rigardadis nin pasantajn kaj interŝanĝis kun ni «al ĉiu bonan tagon», tre konvinkite certigis al ni, pro sia ĉiutaga kunvivado kun la ventoj kaj vetero de Dio, ke Nia Sinjoro donacos al la laboremulo belan tagon. Tio okazis. Dume, en la duba mallumo de la nebulo, al ni ekaperis la farmodomo kaj ni jam vidis la blankan kovrilon de l’ veturilo, kiu estis preta por, laŭ antikva flandra kutimo, alveturigi al la preĝejo, la mortinton kune kun ĝia ploranta kaj preĝanta familio.

Malrapide ruliĝadas La funebra veturilo, Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn Oni aŭdas sub kovrilo. Malrapide kaj senbrue La ĉevaloj paŝetadas, Ofte sin al mastro turnas Malĝojege kaj... sensaĝe, Mastro kiu je l’ mateno Ĵus al kara ĉevalparo, Ilin dum li zorge kombis, Dolĉe diris la novaĵon: «Baj’», li diris, «Baj’ kaj Bleso, Al funebro... ne moviĝu! Ni hodiaŭ iri devas Kun mortinto, Bles’ kaj Bajo». Kaj, la manon eniginte En sanktakvon, li pieme Benis la du altajn kapojn De l’ ĉevaloj neatentaj; Kaj, kisinte ilin ambaŭ, «Vi», li diris, «Bles’ kaj Bajo, Devas iri al tombejo Kun mortinto, Baj’ kaj Bleso. Ho, terure vi penadus, Kaj vi falus se novaĵon Tiun mi ne dirus kaj se Krucosignon mi ne donus.» Kaj sin mem li krucosignas, Antaŭ ol li jungas ilin, Per sanktakvo alpendanta Al mizera lito sia, Ĉar li dormas apud karaj Siaj bestoj, pli zorgema Je l’ karuloj ol patrino Je l’ idaro povus esti; Kaj per sankta buksobranĉo Li ĉevalojn krucosignas Por forigi de l’ funebro Malfeliĉon kaj malbenon Malrapide, malĝojege Ruliĝadas blanka ĉaro, Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn Oni aŭdas sub kovrilo; Paŝ’ post paŝo paŝetadas, Kapon ofte returnante, Paŝ’ post paŝo la ĉevaloj, Malĝojege kaj... sensaĝe!

La Skribisteto.[23]

(Het Schrijverke).

Ho, moviĝadanta akvobesteto Kun via nigra vesteto, Mi amas kapeton vian glitantan Sur l’ akvaj ondoj skribante! Vi kuras, moviĝas tiel rapide Sen kruroj iaj nek brakoj; Vi konas la vojon tiel bonege Sen ia, vere, okulo. Sed kio vi estas, estis aŭ estos? Klarigu tion kaj diru! Ho, brila aĵeto, nelaciĝebla Por skribi, kio vi estas? Vi kuras sur l’ akvo hela kaj freŝa, Kaj ĝi ne pli movetiĝas Ne pli ol se estus dolĉa venteto Sur l’ ondo dolĉe glitanta. Skribistoj, skribistoj, al mi do diru, —Vi estas, ja, dudekope Kaj ĉu do neniu tion klarigos— Vi kion tie skribadas? Vi skribas, sed akvo tion ne montras; Vi skribas: jam ĝi foriĝas; Neniu kristano tion komprenas; Ho, skribisteto, klarigu! Ĉu do pri fiŝetoj skribi vi devas? Aŭ ankaŭ pri herbaĵetoj? Ĉu do pri ŝtonetoj, floroj, folioj, Pri akvo kie vi kuras? Ĉu do pri birdetoj dolĉe kantantaj, Aŭ pri la blua ĉielo Profunde brilanta super kaj sub vi, Aŭ, skribistet’, ĉu pri vi mem?» —Kaj la turniĝema lerta besteto Kun sia nigra kapoto, Jen ĝi fierete levis l’ orelojn, Momenton unu ĝi haltis: «Ni skribas», ĝi diris, «turniĝadante, Nur kion iam la Majstro, Kreante kaj instruante, ordonis: Nur unu, ja, lecionon; Ni skribas..... sed ĉu vi tion ne legas? Vi estas tiel neklera? Ni skribas, reskribas, ĉiam reskribas La sanktan nomon de Dio!

Birdoj, forflugu!

(Uit Tijdkrans: Dollemaand)

Birdoj, forflugu! Estas malvarme Kaj malgaje. Flugu, ho birdoj, For de l’ malvarmo, For de la homoj, Ĉar la homo Vin ne amas. Flugu: li volas Per la pafilo Vin mortigi: Tion li revas. Ho! vi forflugu Kie ne povos Vin atingi La saĝulo! Flugu altegen Kaj ripozadu Nur vidante Landon senhoman; Flugu: dufoje Vi ne aliru Al malbona Tiu homo. Al li vi donis, Dum via vivo Longa aŭ ne, Karaj birdetoj, Ĉion vi donis Kion vi havis: Ĉu dankema Estas li? Ne! Li vin spionas, Karaj bestetoj, La mortigan Ilon tenante: De la bestaro Ho, kiel granda, Kiel granda La reganto!

Unuaj folioj.

(Uit Tijdkrans: Wonnemaand).

Flaveverdaj kaj sennombraj Soldataroj, vi folioj Forte alligitaj, kiel Sur la arbojn vi alvenis? Gaje du printempajn sunojn Ĵus la mondo eksalutis, Kaj kalkuli kiu povus La armeon jam kreskintan? Laboremaj, dum vin lulas La fortegaj matenventoj, Sur betuloj, sur tremoloj, Militire vi ordiĝas. Bruas ĉie fortaj voĉoj Kaj milita kriegado, Kuregante tra la valoj, Silentigas voĉojn ĉiujn. Vi de kie, tiel gaje Alvestitaj, vi alvenis? Kiu povas nutri tiel Potencegan soldataron? Ĉu vi el aer’ konsistas? Ĉu vi estas sunradioj Kaj el lumo kunteksitaj, Ho, vi miloj da folioj? Ĉu vi estas arba sango, Arba cerbo, aŭ alia Io, kio devas ŝpruci Kiam ĝi la sunon vidas? Ĉu... Sennombraj viaj bandoj Alsimilas al armeo, Batalante forpreninta La palacon de la Vintro: Vane la mizera lando Longe atendadis helpon: Vi, alkuru kaj mortigu La falintan malamikon; Frapu ĉefojn, fortikaĵojn; Ŝiru flagojn; bruu tiel Ke plej malproksimaj kampoj Pro l’ kriegoj tremos; venku! Ĝi forkuru; kaj venkita, Senarmila, nuda tien Ĝi aliru kie kuŝas Ĝiaj glaciiĝaj urboj! Nun, bruegu, soldataroj; Kantu, kriu, ĉar vi venkis, Ho, someraj foliaroj: Morgaŭ malaperos Vintro!

La ventoj.

(De winden).

Maro, maro ne bruegas Tiel forte kiel arboj, Kiam ventoj furioze Kaj senbride trarajdegas. Tie ekkriegas miloj, Milionoj da folioj, Kvazaŭ estus milionoj Da kriantaj frenezuloj. Pluvo ronkas, defluegas, Frapegante ĉiuflanken; Arboj devas sin kurbigi, Kaj kriegas, kaj plendegas. Aŭdu: ree en l’ arbaro Ekbruegas kaj ekmuĝas La frenezaj ventoj; Ĝi ronkegas kiel maro. Ĉiam daŭras!... Ekforflugas Birdoj,... trarompiĝas branĉoj; Voĉo mia foriĝinta Estas!—Ventoj sin aŭdigas.

Vintromuŝetoj.

(Wintermuggen).

Vintromuŝetoj flirtadas, Intermiksitaj kaj blankaj Kiel muela faruno, Kiel laktaĵa flokaro. Altaj en ondo forflua Kaj en alflua malaltaj, Ili balance teksadas Blankan la vintroteksaĵon. Tiu ĉi vintroteksaĵo, Nemakulata tukego, Ĉastan la bruston de nia Tera patrino surkovras. Tie ŝi[24] kuŝas dormante: Kaj ŝi sonĝadas la dolĉan, La virgulinan sonĝadon Novaj pri rozoj printempaj; Tie ŝi kuŝas dormante: Kaj ŝi sonĝadas la belan, La ĉarmoplenan sonĝadon Pri la kantistoj someraj; Tie ŝi kuŝas sonĝante, Sonĝas pri riĉa vivado, Sonĝas pri vera feliĉo, Ĉie, por homoj kaj bestoj. Ho, ŝin ne veku; ne lasu Ian brueton ŝin igi Tiel rapide vekiĝi El la dolĉega dormado! Tie ŝi dorme ripozas; Kaj blankan litokovrilon Sur ŝi etendas silente Tie la vintromuŝetoj: Ili flirtadas, dancadas Supren, malsupren kaj ree, Kiel farunaj kaj laktaj, Kaj laktoflokaj blankaĵoj!

Tradukis Maurice Seynaeve.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings