← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

J. NOTERDAEME.

Reading edition

1862.

J. Noterdaeme (loĝas en Bruĝo) presigis kelkajn poeziajn verkojn, kiuj ĉarmas la spiriton per la freŝeco kaj amindeco de la ideoj kaj la ecoj de l’ versoj.

Kion vi deziras?

(Wat wilt gij?)

Kion, ho rivereto, Kion do vi deziras? Kial tie sen halto Vi plendante forkuras? —«Ke de mia la brusto, Ke la ŝlimo foriĝu!» Kion kaj vi, rozeto, De l’ abel’ amatino? Kial via kapeto Pro malĝojo kliniĝas? —«Ke l’ vespero proksima Kaj la nokto foriĝu!» Kaj vi, steloj kaj suno, Kion ankaŭ vi petas? Via brila mieno Ŝajnas tiel malgaja. —«Ke nebuloj kaj nuboj De l’ ĉielo foriĝu!» Vi, Flandrano el Flandro, Ĉu vi ion deziras? Kial kapon vi klinas Kial tiel malĝoje? —«Mia Flandro revivu Kaj glorega fariĝu!»

Tradukis Maurice Seynaeve.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings