K. L. LEDEGANCK
Reading edition
1805–1847.
Ledeganck naskiĝis en Eekloo (Eklo) en 1805 kaj mortis en Gento en 1847. Li estis dum longaj jaroj kaj estas ankoraŭ nune la plej amata flandra poeto. Liaj versaĵoj estas plenaj je ĉarmega harmonio kaj senafekta amindeco; li per simpla, dolĉa, popola lingvaĵo priskribas plej amindajn subjektojn kaj li ludis vere en la flandra poezio la rolon kiun ludis H. Conscience en la proza literaturo: ambaŭ estis popolaj verkistoj. Ledeganck mortis tro juna, antaŭ ol li povis efektivigi kion esperigis liaj unuaj verkoj.
Lia majstraĵo estas: «La tri fratinaj urboj», en kiu li prikantas la devenon kaj la estontecon de la tri gloraj flandraj urboj: Bruĝo, Gento, Antverpeno. Jen estas la parto kiu prikantas Bruĝon: en ĝi la verkinto plendas pri la iama gloro de Bruĝo, kies morton kaŭzis la alpreno de la francaj lingvo kaj moroj; poste, vidinte ke Bruĝo estis baldaŭ starigonta kun granda festo statuon de unu el siaj plej gloraj idoj: Simon Stevin, tre fama matematikisto, li antaŭsentas la estontan reviviĝon kaj gloriĝon de tiu urbo.
Al Bruĝo.
(Aan Brugge).
«Kiu virgulinon senvivan Iam vidis, ĵus post la morto, Antaŭ ol Fingro de l’ Neniigo Trajtojn difektis belajn kaj ĉastajn, Tiu ekmiris kiel anĝele kaj dolĉe, Sur la vizaĝo, montras sin paco senfina; Kaj se okulon tiun senbrilan, senmovan, Kaj se la vangon per la funebro kovritan Li ne ekvidus, de la doloro premate, Longe li dubus. Tiel kvieta kaj duba Ŝajnas la morto kun la ekstero de l’ vivo: Kaj tiel vidiĝas tiu marbordo!» Tiel kantis l’ Angla Rapsodo[10] Kiam, sub la suno Hellada, Akre plendante gloron pasintan, Li Grekolandon vidis senviva. Tiel malĝoja, tiel ploranta kantado Premas min kiam murojn la viajn mi vidas, Ho vi, de longe, urbo plej multe glorita! Signojn ankoraŭ de nobeleco vi portas, Brilon de glor’ antikva vi havas ankoraŭ, Sed vin premegas forte la mano de l’ morto: Kaj ĉe vi Bruĝon belan mi vidas ankoraŭ, Sed Bruĝon vivantan mi plu ne trovas! Kial kuŝas vi nun ankoraŭ En la glora flandra ĝardeno, Dum, la majestan kronon perdinte, Vi belulino ŝajnas lasita? Kion utilas ke, nun ankoraŭ, vi Maron Vidas, se ŝipoj fremdaj vin plu ne salutas? Kion utilas stratoj riĉegaj kaj larĝaj, Se jam de longe ilin forlasis la vivo, Kaj se la herbo ilin jam tute kovradas? Kion utilas viaj belegaj domegoj, Se malfermiĝas ties pordegoj neniam Ho, kvazaŭ en ĉiu estus mortinto! Kial staras temploj riĉegaj, Kiam viaj grafaj geedzoj Tie en kupraj tomboj kuŝadas[11] Kvazaŭ glorante vian pereon? Kion utilas ke vi plej artajn trezorojn Montras, dum vin de longe forlasis la Arto? Kion utilas fama belec’ de virinoj Viaj, dum ili fremdan vantecon kaj fremdajn Gestojn al amindeco flandrana preferas? Kion utilas ke de la lipoj ankoraŭ Ili fluigas dolĉe la lingvon gepatran, Dum ili preferas fremdan lingvaĵon? Ho, reĝurbo tiel falinta, Antaŭ ol mi en vin alvenis, Nur la gloregon de vi mi konis: En la mallum’ antikva vi brilis Kiel steleto, poste tagruĝo, eĉ suno El la nubar’ rampanta kaj Nokton pelanta. Tiam mi vidis viajn Kristanajn armeojn Brave aliri Sanktan Tombejon de Kristo, Tien la famon porti de l’ flandra standardo Kaj diskonigi vojon al via haveno. Tuta Eŭropo vian agemon laŭdegis, Kaj tiam vin nomis Tyr’o alia. L’ orientan lukson en viajn Murojn alportitan mi vidis Kun la sciencoj, kiujn de longe En Oriento oni gardadis. La laboremon, fonton de la komercado, Ĉe vi mi vidis grandan estigi prosperon. La kreopovon, fonton de l’ artoj, mi vidis Tiun prosperon die mirinde briligi; Kion kuraĝis via idaro mi miris; Kaj eĉ reĝinon ekkolerantan mi vidis, Ĉar en la sekvantaro de viaj virinoj Ŝi nur da reĝinoj aron ekvidis! Sed la kaŭz’ de l’ ĝojo plej granda Por mi estas via braveco; La liberecon, kiel la ĉastan Lingvon patrujan, ĉiam vi amis: Ĉia insulto, unu el ili frapanta, Tuj en armeon aliformigis l’ idaron; Tie mi vidas kiel du flandraj paroloj, Kiuj sonegis tondre por la malamikoj, Estis signalo de la plej glora milito; Tie mi vidas kiel ekkrio por venĝo La militamon naskis en la Kortrejkkampoj[12] Kaj ĵetis al tombo francan potencon. Tiam oni vin gloregadis Kiel flandran floron plej belan; Tiam, de ĉiuj urboj reĝino, Kronon majestan vian vi portis, Kaj komercurboj ĉiuj en Mondo-Malnova Al vi alportis sian gefratan saluton. L’ urbo de l’ Doĝoj, la fianĉino de l’ ondoj, Sola kuraĝis vian prosperon imiti. Tiam vi trovis fonton de gloro en vi mem; Tiam vi pruvis ke ĉe ni Lumo naskiĝi Povas; kun ĉiuj reĝe vi tiam rilatis; Vi estis, ho Bruĝo, granda!—sed nune! Nun, ho nun vi estas plorinda! Tion korpremate mi diras: Akraj sen ploroj povas neniu Vera Flandrano vin rigardadi, Ĉar vi, de tiam, ombro ridinda fariĝis. Kio do kaŭzis tiun malĝojan ekziston? Vin ne deĵetis ia terura milito, Vin ne deĵetis bato de l’ dia kolero, Sed, ve! la senton de memstareco kaj vian Flandran esencon vi senatente forpelis Kaj al brilaĵoj fremdaj vi ĉion oferis;— Kaj tial vi estas vere plorinda! Tial via regno perdiĝis, Kiel fruktoriĉa kamparo, Kiun vivigis beno ĉiela Dum la kampestro mem ĝin kulturis, Sed kiun fremda semo kaj lolo mortigis, Kiam zorgadon lian ĝi ne plu ricevis. Tial la dormo de la mortintoj vin premas Kiel fraŭlinon kiun premadas ornamoj Fremdaj, pelantaj de ŝi la florojn de l’ vivo. Ho, se ebliĝus dubo! se tiu teruro De l’ ĉirkaŭanta tombo fariĝus verŝajna, Ne vera! ho, se dormanta vi estus! Eble tio estas kredebla, Ĉar tra Flandro kuris novaĵo Gaja: ĝi diris ke vi, aŭdinte Nomojn de filoj por vi gloregaj, Vi, virgulino reviviĝanta, ektremis Kaj ke la eĥo de la glorkanto al ili Ĵus dediĉita, vekis l’ animon de vi kaj Vivoradion naskis en viaj okuloj; Ke vi nun prepariĝas al festoj belegaj Por malzorgitan devon nun fine elpagi; Ke vi honoros l’ ombron de unu[13] el ili Per glora la ŝtono de l’ senmorteco! Ho, doloron tio dolĉigas! Ho, animon tio ĝojigas! Vin do ornamu laŭ la antikva Gloro; per floroj tute vin kovru! Pendu al domoj viajn riĉegajn tapiŝojn! Lasu la «gildojn»[14] iri festege tra l’ urbo Kun la blazonoj, kun la trofeoj kaj flagoj! Venkan sonadon kriu trumpetoj kaj harpoj! Venkan sonadon bruu la sonorilaro! Ankaŭ kuniru tondra la militilaro! Voku la landon tutan por ke ĝi vin povu Admiri en via gloro restanta! Sed, en tiu festo belega, Ankaŭ vidu la lecionon, Ho, vi el dormo ĵus vekiĝinta! Vidu la filon kiun vi festas, Kaj pripensadu ke nur la flandra naturo Klare al li montradis la vojon de l’ gloro; Ke pri genio li la fremdulojn ne petis; Ke nur l’ animo flandra direktis spiriton Lian, ke tiu fonto neniam sekiĝis;— Ke por la flandra glor’ li senĉese fervoris Kaj ke li sian lingvon neniam malŝatis, Eĉ kiam li alparolis la mondon! Se vi ne atentus je tio, Ho, rapide tiam vi mortus! Via ekbrilo estus radio Lasta de l’ suno tuj kuŝiĝonta, Kaj vi fremdulo en la patrujo fariĝus, Kiel malriĉa kampo en flandraj paŝtejoj. Sed ne......, vidinte kiel agadis la avoj, Via idaro tiun genion imitos, Celos per sia virto natura la gloron Kaj vin briligos per nemortonta brilado; Tiam ĝi vidos Bruĝon ne sole belegan Sed ankaŭ, denove, Bruĝon vivantan!
Tradukis Maurice SEYNAEVE.