← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

G. T. ANTHEUNIS.

Reading edition

1840.

G. Th. Antheunis, nune honora pacjuĝisto en Bruselo, estas unu el la plej bonaj «lirikaj» poetoj en la Nederlanda Literaturo. Li inter aliaj verkis aron da amaj kantoj kaj da familiaj pentraĵetoj, kompareblaj kun la plej bonaj tiaspecaj versaĵoj de l’ aliaj lingvoj; ankaŭ liaj infanaj kantoj plejmulte estas brilaj majstraĵoj. Per sia edziĝo, li fariĝis la bofilo de la fama flandra verkisto, H. Conscience.

Apud la lulilo.

(Bij de wieg).

Helege briladis la steloj Kaj la najtingalo triladis....... Interne de l’ paca dometo La blanka lulil’ moviĝadis. Li diris: «Ho, kiom malfruas! Ĵus batis la horo dekdua. Nu, kara edzino, sufiĉe Ni lulis: ni ankaŭ ekdormu». Tuj ili sen bru’ la lulilon Proksimen de l’ lito altiris. «Rigardu», ŝi diris montrante L’ infanon, «ĝi, vere, ridetas». Ĝi dormis kaj ridis dolĉege, —Ĝin oni, ja, povus forŝteli— Kun unu braketo malkaŝe Kaj kun la alia ĉe l’ kapo. La dolĉa spirado similis Al vesperpreĝado murmura, La mano kun etaj malŝveloj Al io, laŭ ŝajno, streĉiĝis. Ŝi ĝin rigardadis feliĉe, Je ĝuo pleniĝis la koro Kaj, antaŭ ol tion ŝi pensis, Ŝi estis kisinta l’ infanon. «Vi vekas ĝin! Kion vi faras?» Riproĉis li sian edzinon, Kaj........., ankaŭ klininte sin, ankaŭ Li kisis rapide l’ etulon; Kaj ŝin li rigardis: belete Ŝi ridis dum larmoj briletis; Li ĝoje ŝin kisis kaj supren Li levis dankeman okulon.

La Neĝo.

(De sneeuw).

Neĝo, neĝo, blanka neĝo, De kie vi alflugas? Neĝo, neĝo, ĉasta neĝo, En nia sanga, ŝlima jarcento, Ĉu via blankeco ne estas mensogo? Kie vagas ankoraŭ aera peceto Kiun la homaj blasfemo kaj ploro kaj plendo En ĉiu tago ne enspiris? Kie kuŝas ankoraŭ, en tuta la mondo, Iom da tero Kiun ne tuŝis sango, Sur kiu ne restas peco Da homaj korpoj traboritaj, distranĉitaj, Da homaj koroj de l’ doloro rompitaj? Tamen vi falas tra blasfemoj kaj dankoj, Tamen vi falas, tiel virga kaj blanka, Ĉiujn sur vojojn, sur malbonon kaj bonon; Kaj sur la tero, laciĝinta kaj nuda, Vi etendiĝas kaj ĝin tute kovradas Kaj sur ĝi, kiel Dia beno, vi kuŝas. Kiam la brulo la ruinojn dissemis, Kiam la morto la soldatojn deĵetis, Kiam infanoj mortis apud patrinoj, Tiam vi venas, kiel vesto ĉiela, Kovras la sangon, la ruinojn, la larmojn Kaj silentigas neprelastan la ploron. Jen estas batalkamp’...... plibone jen estis! Jen falis viroj kunĵetitaj amase; Tie la pafilegojn, ŝarĝon pezegan, Oni trenadis tra la korpoj tremantaj..... Jen estas batalkamp’...... plibone jen estis! Nun ĉio silentas;..... ĝis kie l’ okuloj vidas Ĉio estas senmova kaj blanka,.... sen ia ŝanĝo; Kelkfoje la tero ŝveliĝas aŭ piedo kontraŭpaŝas ion, Sed ne haltu: ĉar vi ne povos veki la senvivulojn. Neĝas; dense faladas la neĝeroj; Foriru, vi, kiu vivas ankoraŭ, Ne movu tion kio kuŝas tie Kaj lasu la blankan neĝon de Dio Surkovri la fratmortigon!

Tradukis Maurice Seynaeve.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings