Dro E. VAN OYE.
Reading edition
1840.
Dro E. Van Oye (loĝas en Ostendo) publikigis pasintatempe kelkajn bonegajn poeziajn verkojn, rimarkindajn pro la belsoneco de l’ versoj kaj la ĉarmo de l’ priskribitaj subjektoj. Li prefere malvolvas la dolorajn kaj amajn sentojn.
Sekreta Vivado.
(Heimelijk leven).
Multaj floretoj vivas kaŝate En la herbo de l’ kampo; Multaj perletoj restas lasate Sur la fundo de l’ maro. Vagas sennombraj miloj da sunoj En ĉielo vastega, Neekvideblaj kaj senradiaj Por l’ okul’ senfortega. Kiom da floroj estas florantaj Mute mia en brusto; Kiom da perloj estas fluantaj En la mia korsango! Ne, vi neniam sunon ekvidos, Floroj de la doloro.... Oni neniam povos ekpreni Tiujn perlojn de l’ maro.... Tamen vin, kantojn, florojn, mi amas, Perlojn de la sentemo, Plendon, vin kiun eĉ mi ne nomas, Stelmoviĝon sekretan! Vin mi salutas, vin nevideblajn, Ĉar vin Dio estigas, Ĉar vi altege, vi malaltege, Steloj, perloj brilegas! Via Kreinto, nur Li, vin konas, Noktajn stelojn, ho kantojn Kiuj neniam lipojn alvenas, En la koro droninte! Floroj kaŝitaj for de l’ okuloj Kaj vi, plendoj silentaj, Estas vivantaj en ĉiopova Dio—kaj Lin dankantaj!
El «Noktoj Senstelaj.»
(Uit: Sterrelooze nachten).
Malakre muĝas griza maro sian Plendadon plenan je potenca ĉarmo; Animo mia plendas dezirante Kantadon malĝojegan kiel ĝia. Ho maro, ho grandega maro!—Larĝa Kaj tiel profundega, kiel via La fundo, estas la doloro mia Akrega, kiu teren min deĵetas! Kaj ve! Nenio.... Nek parol’, nek plendo Lumigas, ho doloro! al l’ animo! Ho maro! kial la sufero mia Ne havas vian potencegan voĉon?
Tradukis Maurice Seynaeve.