← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

HERMAN BROECKAERT.

Reading edition

1878.

Juna pentristo el Derdermond’o; kiel li poete pentras per peniko, tiel ankaŭ li pentras per la plumo la kampajn aŭ vilaĝajn scenojn en kies mezo li vivas.

Pluvetado.

(Stille regen).

Longan straton de l’ vilaĝo pluvnebulo kovras Dum bruete elgutadas el ĉiuj defluiloj. Gutoj de l’ tegmentoj ĉie saltas en lagetojn: Soldatetoj en vicaro ĝoje forrajdantaj. Pluvetadas, kaj la domoj Ĉiam restas nun fermitaj. Malproksime grincas orgeneto: Ĝi postulas monereton Kaj peceton por maljuna Kaj malriĉa mizerulo. Ĉirkaŭ preĝejeto paŝas Virineto kurbiĝanta. Mallaŭtete eksonoras vespersonorilo, La preĝeja pordo malfermiĝas...

Tradukis Raym. Van Melckebeke.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings