HILDA RAM.
Reading edition
1858–1901.
Per tiu nomo estas konata la Antverpena poetino Mathilda Ramboux. Tiu talenta verkistino donacis al la flandra literaturo aron da delikataj poezioj, plenaj je delikatkoloraj pentraĵoj kaj suprenigaj sentoj; ŝiaj prozaj noveletoj diferencas nur de ili laŭ la formo. La temoj de ŝiaj verkoj estas ĉerpitaj precipe el la vivo de infanoj. Hilda Ram pentras tial ke nature ŝi estas pentristino: ŝi pentras eĉ kiam ŝi rakontas.
La Grenmakleristo.
(De Graanmakelaar).
La makleristo Holdings, kruciginte la brakojn, sidiĝis pripensanta en la domo de Schrikkel, en lia specimenĉambro. Li pripensadis kaj tio ne ofte okazis. Kutime li ne havis tempon por pensi. Komercisto li estis, grenkomercisto, kaj ĝis antaŭ kelkaj monatoj en tuta la mondo estis nur unu afero, kiu posedis la eblecon interesi lin, kaj tiu afero estis greno. Li estis ĉirkaŭata per la greno ĝis super la oreloj; nur grenon li konis; la mondo por li estis greno.
Greno, greno, ĉiam greno. Ne nur lia specimenĉambro sed lia skribotablo, liaj ŝrankoj kaj tabuletoj estis superŝutitaj per ĝi; la greno estis dissemita tra lia ĉambro; ĝis en lia kuŝejo oni trovis grenon. Kiam li elpoŝigis sian naztukon, la greno ekpluvis; kiam li forprenis sian ĉapelon, la greneroj falis el la ĉapelbordoj, kaj la servistino, kiu brosis liajn ŝuojn, kutimis zorge skui ĉiun ŝuon antaŭ ol meti la manon en ĝin kaj ekbrosi. Ĉu do estas mirige ke ankaŭ en lia kapo restis loko nur por greno? Lia malgrasa, seka, pergamena vizaĝo estis por la komercistoj, kiuj kun li interrilatis, pli bona sciigilo ol ĉiaj eblaj komercaj telegramoj kaj borsaj avizoj. Sur lia vizaĝo, ĉia plikariĝo aŭ malplikariĝo estis legebla kiel nigre sur blanke; efektive, lia pinta mentono iris supren aŭ malsupren laŭ la greno, kaj mallongigis aŭ plilongigis lian vizaĝon, tiel farante ĝin pli aŭ malpli severa, ĉar serioze streĉita ĝi restis ĉiam.
Kaj tamen, tiu homo estis ankoraŭ en la floreco de la jaroj, en la tempo kiun la aliaj homoj uzas por la plezuroj, por nehaltigebla ĉaso al diversaj kontentiĝoj kaj vanaĵoj. Li estis apenaŭ tridekjara. Sed, de liaj plejjunaj jaroj, la greno senigis lin je ĉia vivoĝojo. Li estis unu el tiuj homoj kiuj povas vivi nur por unu afero, kies spiritakreco ne estas sufiĉe forta por atingi larĝan horizonton; li konis nur unu aferon: Greno, greno. Tiu viro sin trovis do en la ĉambro kaj pripensadis. Kaj tiufoje ne pri greno li pensis; li pensis pri virino! Pri virino jes! Li estis edziĝonta, li devis edziĝi, li ne povis fari alie.
Antaŭ kelkaj monatoj lia patrino estis mortinta. Kiam ŝi sentis ke la fino alproksimiĝas, ŝi alvokis sian filon kaj diris al li:
«Antonio, mia filo, mi baldaŭ lasos vin sola sed aŭskultu mian konsilon kaj sekvu ĝin. Ne lasu ekspluati vin de fremduloj: via nescieco pri mastraĵaj aferoj povos kaŭzi tro da malprofito al vi. Serĉu seriozan, fervoran edzinon, ne tro junan, ne tro superegan al via rango; virinon kiu okupas sin tute pri sia mastraĵo. En la trovo de tia virino, mia filo, sin trovos por vi la feliĉo.»
Kaj Holdings, kiel bona filo, akceptis la patrinan konsilon, kaj nun li estis baldaŭ plenumonta ŝian deziron. Unue li ne sciis kiel entrepreni la aferon. Li ja renkontis tie aŭ tie ĉi fraŭlinojn kiuj ŝajnis plenumi ĉiajn postulojn, sed kiamaniere akiri certecon? Holdings, kiel ĉiu honesta komercisto, ne amis spekulaciojn. Edziĝi kun iu ajn, je l’ trafo, tio tute ne allogis lin. Cetere, li estis timema rilate la virinojn. Li ne sciis kiel alproksimiĝi al ili, kiel ekinterrilati. Tio estis malagrabla tempo por Holdings: por la unua fojo vekiĝis en li la konscio ke ekzistas en la mondo io alia krom greno.
Tradukis O. Van Schoor.
El «De Familie Schrikkel.» (La familio Sĥrikel.)
Sankta Nikolao[31].
(Sinter Klaas).
«Patrineto, korbon mian malplena Trovis mi en la kameno! Kial Sankta Niĉjo por mi ne volis Nun alporti sukeraĵojn?» «Mi zorgadis ke mi estu pli saĝa Ol la knaboj de l’ najbaro; Tamen kukojn kaj ludilojn ricevis Ili, kaj mi ve! nenion....» «Patro estas en ĉielo, vi diras; Kial li ne zorgas por mi? Ĉu li Sanktan Niĉjon peti ne povis: «Ho! ĝojigu filineton!» «Ĉu li karulinon eble forgesis? Tio estus ne ĝentila! Diru, patrineto, kial vi ploras? Kiom plende sonas voĉo!» «Ho! mi ŝmacu vin, en brakojn min premu! Malgajecon ni forgesos! Gaja tuj mi estos kaj mi neniam Plendos... se nur vi min amas!» Dolĉe en la brakoj de l’ patrineto La knabino endormiĝis. Kaj sur lit’—malmola pajla kuseno— Nun kviete ŝi ripozas. Estas la sabato: kudraĵlaboro Je l’ vespero estas liverota. De l’ semajno la senhalta penado Kelkan monon nun havigos. Ha! Malmulte estas! Eĉ tro malmulte Por la karboj kaj la pano.... Savi devas ĝi patrinon kaj idon De malvarmo kaj malsato! Sed ho! tion eĉ ne pensis vidvino. Gaje batis ŝia koro Kiam ŝi en la butiko aĉetis Sukeraĵojn kaj kuketojn. Kaj, morgaŭan tagon, en la ĉambreto Estis festo, rava ĝojo, Kiu post la suferado sanigis Korojn de l’ mizerulinoj. Vere estas ke dum tuta semajno La patrin’ apenaŭ manĝis. Ŝi plu ne malsatas, dolĉe ŝi diris, Dum ŝi provis ekrideti.
Tradukis Raym. Van Melckebeke.