ALBRECHT RODENBACH.
Reading edition
1856–1880.
Albrecht Rodenbach gloris la plej gravajn agojn de la historio de Flandro, en versaĵoj kies stilo estas brilanta kaj energia. Li skribis ankaŭ versaĵetojn diversajn tre poezioplenajn.
Lia precipa verko estas historia dramo en versoj: «Gudrun». Tiu ĉi tre promesoplena poeto, kiu dum sia tuta vivo laboris por revivigi Flandron, naskiĝis en Roeselare (Roulers) kaj mortis bedaŭrinde en la 24a jaro de sia ekzisto.
Li estas la kuzo de la franclingva verkisto belga, ankaŭ jam inter la mortintoj: Georges Rodenbach.
Fantazio.
Preterflugas vataj nubetoj Tralumataj de sunaj radioj. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj senkonscie, post ĉiu nubeto Dolĉe flugas for fantazio; Jen en la spaco ambaŭ foriĝas For, for, Forege. Preterflugas blankaj veletoj Kie tuŝas ĉielon la maro. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj senkonscie, post ĉiu ŝipeto Dolĉe flugas for fantazio; Jen trans la maro ambaŭ foriĝas For, for, Forege. Preterflugas miraj figuroj Posedantaj la forton de sorĉo. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj post brilanta post ĉiu figuro Vive flugas for fantazio; Sed al la Leto ambaŭ rapidas For, for, Forege.
O Nokto.
Nokto, o nokto, bela vi nokto! Malsupreniris en radiaro Ruĝa la suno kaj malaperis En la brilado de l’ horizonto... Kaj jen subite venis la nokto! Kiel de l’ nokt’ reĝino, la luno En la sennuba, pura ĉielo, Naĝas en mezo de la stelaroj, Siaj gvardioj palpebrumantaj. Kaj la ĉielo, kie ridetas Luno, rebrilas en riveretoj, Kiuj videblaj hele fariĝas Tra la mallumo de l’ Nokto. Kaj intertempe, dolĉe, tre dolĉe, Supre, en altaj pintoj de l’ arboj Venas brueti tremaj ventetoj En la silento de l’ Nokto. Tuj silentiĝas ĉio atente Kaj tra l’ silento voĉoj mirindaj Flugas al Dio: estas la kanto De la kantisto de l’ Nokto. Vi najtingalo, dolĉa venteto, Vi rivereto, pura ĉielo, Lunolumado, stelmoviĝado, Estas vi laŭdo, Di’ al potenca.
La lasta Ventego.
Je la malnova ŝipo ludas la maro, muĝante. Energie, kviete la grizhara maristo Kun la ventego batalas. Sed ĉiuflanke fendiĝas La rompiĝema kilo malnova, terure krakante. Pale, tremante, la maristoj ronde rigardas Jen la krakantan ŝipkonstruaĵon, jen la ŝipestron. Li ordonas: «Boatojn en maron, kaj savu l’ virinojn!» La boatoj balanciĝas kaj dancas en la ventego! Maltrankvile rapidas la aro en la boatojn, Sole staras sur ŝipo la maljuna maristo. «Plena!» ekĝemas li, «Fartu bone, vin savu, ŝipanoj!» Tra la ventego jen nun foriĝas liaj boatoj! Je l’ fendiĝanta ŝipo ludas la maro, muĝante. Dolĉe, kviete, preĝas la grizhara maristo Ĉirkaŭpreninte maston. Kaj tiel longe vojaĝis Ŝipo kaj maristo kune tra la ventego! Griza ĝi fariĝis la kapo de la maristo! Eluzita, krakanta, la fortika ŝipego!.... O la vento, la maro kaj la lasta ventego! La sovaĝaj ondegoj, ŝaŭmante, bruante atingas Liajn piedojn! Krakante, disrompiĝante la ŝipo Enturniĝas en la terurajn akvoturniĝojn. Kune subiĝas, englutataj, ŝipo kaj viro! Muĝas potence la maro, impresema, senhoma!...
Tradukis L. Cogen.