← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

JAN VAN RIJSWIJCK.

Reading edition

1814–1869.

Tiu ĉi verkisto estis precipe popola kantisto. Se liaj versoj estas iafoje nepoluritaj kaj malglataj laŭ vidpunkto de la gramatiko, ili estas ĉiam naturaj kaj vivoplenaj.

Liaj kantoj enhavas ofte pikemajn ŝercojn kontraŭ tiuj, kiuj malŝatas sian gepatran lingvon; tiel li incitis la popolon al revivigo kaj glorigo de l’ Flandra lingvo.

Johano Senpatrujo.

(Jan Zonderland).

Johano Senpatrujo hejmon Ne havis, sed li volis tamen Ekloĝi ialoke. Li Pripensis longe por ekscii En kiu lando oni vivas Trankvile kiel eble plej. Dum pensis li kaj pripensadis, Venantan viron li ekvidis, Kun longa barbo kaj bastono Kaj preĝetantan en l’ arbombro. L’ Israelid’ Vaganta estis La alvenanto. Proksimiĝis Johano kaj demandis lin: —«Amiko, kien iras vi? Mi serĉas patrolandon. Diru, Ĉu vi ne povus montri ian Al mi? Konsilu min, mi petas. Ĉu mi ne irus Italujon, En tiun sanigantan landon, En la ĝardenon de Eŭropo? Mi ĉiam aŭdis priparoli Pri tiu lando ĉi kun laŭdo...» —«Ho!» diris la alia, «kara Johano! mi de tie venas. Malsprita estas la popolo, Malbona, fanatika ankaŭ. Kaj tie, kiam iu ŝtelis, Fajrigis aŭ mortigis, li Pardonas tuj sin mem, preĝante Nur «Mi salutas vin, Mario» Aŭ eĉ farante krucosignon!» —«Corpo di Bacco! mi ne iros!» Johan’ respondis, «mi elektos Do Hispanujon; tie estas Agrabla la vetero; eĉ Je l’ vintro oni promenadas, En tiu lando, sen ĉapelo. La Senorinoj havas brunajn Harligojn kaj beletajn trajtojn: Mi amas la virinojn brunajn Kaj tie eĉ edziĝus eble!» —«Ho!» estis la respond’, «amiko, Mi iris tien ankaŭ jam, Sed kia danĝerplena lando! Eksciu, ke por kelkaj duroj Tra via haŭto oni pikas Ponardon, ĉu vi estas kulpa Ĉu ne! Kaj la virinoj, kara, Mortigas sian edzon... Nu, Ĉu vi intencas iri tien? —«Caramba, ne!» Johano diris, «Mi iros en Anglujon; tie Mi manĝos beafsteak ĉiutage....» —«Ho, kio! ĉe John Bull! ĉu amas Vi politikajn perfidaĵojn? Vi sciu, ke la riĉaj lordoj Vivadas en palacoj, dum La Iroj restas malsategaj!» —«Stop, stop! mi ŝatas egalecon... Vivadi ĉe la Angloj! Ne! Sed kie? Ni pripensu! Eble Francujo estus bona lando: Nenion kostas tie vino; Mi ĝuus tre agrablan vivon!» —«Francujo! ĉu vi freneziĝas? Forĵetu tiun malspritaĵon; Ne iru tien, ne, neniam! La Francoj estas ĉarlatanoj Kaj arlekenoj. Plie, ili Neniam estas pacaj; ĉiam La stratlanternojn ili rompas Kaj faras ŝtonajn barikadojn!» —«Ah! zut alors! Sed kie trovos Mi patrolandon! Ho! mi scias! Mi iros en Holandon. Tie La Libereco sidas sur Fromaĝa trono, la komerco Prosperas, la loĝantoj Parolas sian propran lingvon...» —«Holando estas kiel la Aliaj landoj. Oni estas Ankoraŭ riĉa, sed ne plu Libera! Multekosta estas La vivo tie; la estraro Malkontentigas la loĝantojn; La gejunuloj imitadas La francajn uzojn; inter kvindek Junuloj oni trovas kvardek Simiojn... Plie, religiaj Disputoj estas ĉiutagaj.» —«God sta me bij...[18] Sed en Ruslando Mi trovos mian idealon. Ĝi estas pli malvarma, sed Mi portos felojn...» —«Kio! Vi Ne konas tiun landon. Tie Mortiga estas la malvarmo! Vagadas lupoj kaj eĉ ursoj! Tuj kiam oni ekparolas Pri libereco, oni estas Ĵetata en malliberejon, Knutata ĝis la sango fluas Kaj forsendata Siberujon En minojn kiuj malsanigas! —«Mordjuzikof! Mi dankas vin! Mi trovos do neniam!.... Sed Aŭskultu... Estas feliĉega Landeto, kie oni plantis Liberecarbojn: se mi irus Belgujon?» —«Frenezul’, silentu! La Belgoj min ridigas... Tie Vi vidus francajn parazitojn, Pelitajn el ilia lando, Kaj francflatantojn hipokritajn. Eĉ, kiu vivas bonkondute Ankoraŭ estas malhelpata De tiuj sentaŭguloj ĉiam. Ve! la Valonoj[19] regas jam De multaj jaroj, kaj, nature, Plenigas siajn poŝojn dume. L’ aliaj devas silentadi Kaj... ĉiam pagi. Kiu skribas En flandra lingvo, legas aŭ Parolas, estas vilaĝano, Malsprita besto. Flandra lingvo Eĉ ne ekzistas. Jen la idoj De Zannekin kaj Artevelde!... Kaj ĉiam oni priparolas Pri politiko! Liberaloj Kaj Katolikoj disputadas! Sed vi ne serĉu konvinkiĝon: Neniu havas ĝin. Se iu Kuraĝus havi opinion, Li restus sola kaj mokata!» —«Ho, tondro! tio estas troa!» Johano diris, «volas mi Nenian landon! Kiel nun, Mi restos ĉiam sen patrujo! Adiaŭ!» La Vagulo tiam Salutis mane lin, foriris, Kaj malaperis en l’ arbombro.

Tradukis Dro W. Van der Biest.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings