← Table of contents
Paĝoj el la Flandra Literaturo

POL DE MONT.

Reading edition

1857.

Pol de Mont, profesoro ĉe la Antverpena Ateneo estas talenta poeto havanta vivan imagon kaj rimarkindan facilecon por la versfarado. Li verkas prefere mallongajn versaĵojn, scenojn el ordinara vivo, en kies priskribo li ofte uzas la infanajn aŭ popolajn naivajn esprimojn. Tio okazas precipe en liaj ĉarmaj junecaj versaĵoj, kiuj estas plenaj je poezio kaj belete verkitaj.

Iuj riproĉas al liaj verkoj, almenaŭ al la lastaj ke ili ne ĉiam suprenigas la koron aŭ la spiriton kaj estas sencelaj priskriboj.

Krepusko.

(Valavond).

Nesenteble, post l’ abioj, mortas tago..... Kiel ĝi flavruĝe brilas, l’ erikejo! Per pli pala rido radiadas suno Al purpuraj floroj kaj maldensaj herboj. Vasta ebenaĵo. Kaj nubetoj kiel Blankaj tukoj suprenrampas okcidente. Arboj kelkaj, alten almontrantaj, levas Rozkoloran pro l’ sunbrilo altan pinton. Ne spiradu! Aŭdu! Eĉ nenia bruo En la branĉoj kie revas paseretoj. Jen grincetas grilo sub kreskaĵ’ maldensa.... Dolĉe, kvazaŭ en dormado, zumas arboj. Ĉio tre silentas......—Kvazaŭ ŝi marŝadi Timus, muta kiel l’ erikejo, paŝas Bovingardistin’ malgranda, kun brutaro Ŝin sekvanta, hejmen, en la vesperbrilo.

Neĝa tago.

(Sneeuwdag).

Netravideble malluma aer’ etendiĝas, Supre kovrita senlime de griza nubaro. De la tagiĝo ne unu peceto da bluo! —Neĝo, de frue, faladas per dikaj neĝeroj. Nun la nordvento ekĝemas. Kaj arboj sur pezaj Trunkoj skuiĝas. Dolora plendado agitas Supron ilian, kaj akra malvarmo traboras Jakon kaj jupon mizerajn de l’ almozulino. Tamen, ŝi vagas kviete tra ventoj kaj neĝo Kun kapuŝeto sur kapo kaj korbo je l’ brako, Dolĉe pensante pri l’ kara kaj paca dometo! Tie lamulo gardadas lulante infanon, Kies vizaĝo remontras l’ edzinan mienon....... Spiron detenas, silente kaj....... kiel museto!

Tradukis Maurice Seynaeve.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings