JAN VAN BEERS.
Reading edition
1821–1889.
Jan Van Beers estas unu el la plej gloraj poetoj kaj verkistoj de flandra lando. Liaj versoj estas simplaj, graciaj kaj belsonaj. Tre ofte li pentras la simplan vivon de vilaĝanoj, iom poetigitan; sed ĉiam eĉ en la plej vivoplenaj rakontoj aperas io revema, io dolĉe malgajeta. La verkoj de Van Beers estas tre legataj en Belgujo kaj en Holando.
La malsana junulo.
(De zieke jongeling).
Fojnigita jam estis la herbo, kaj rikoltita la greno; la aŭtuna suno per festa helo brilis: estis festtago en la vilaĝo; la blondaj vilaĝaninoj akompanis al la danco la gajegajn junulojn.
Kaj tie, ĉe la fenestro, sidis malfeliĉa je ftizo malsana junulo, kiu de Kristnasko ne eliris plu. Apud li patrino lia preĝis rozarion, kviete rigardante jen sian filon, jen la ĉielan arkaĵon, kaj ŝi ploris.
La junulo ekparolis, dum sur liaj palaj lipoj aperis ia malĝoja rideto: «Ho! kia bela tago, patrineto! Rigardu: kiel blua estas la ĉielo, kiel varma la sunbrilo! Estas vera festtago! Rigardu, kiel gajaj ili tie estas, kiel ili ĉirkaŭ la budoj ĉirkaŭiradas! Jen komencas jam la danco!—Ha! tio estas bela!—Ĉu estas vere, patrineto, ke mi estas jam mortonta?»
Kaj ŝi ekĝemis, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, mia kara, ne parolu tiel. Dio estas bona kaj ĉiozorganta. Efektiviĝu lia sankta volo!...»
Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. —Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l’ danco, pensas neniu!...
Kaj la junulo reparolis: «Patrineto, jes, la Dia boneco ĉion ordigas; sed tamen ne kredigu min, ke mi ankoraŭ resaniĝos! Rigardu miajn manojn, kiel malgrasaj, kiel diafanaj ili estas!—Ha! mi sentas, ke mi malrapide, malrapide formortadas, dum mi sidas en mia seĝo, ĉar... mi havas ftizon, patrineto! kaj tamen... mi estas nur dudekjara;—kaj, la pasintan jaron, rememoru, je la sama tago, estis ankaŭ festtago,—tie mi ankaŭ partoprenis en la danco, gaja kaj freŝkolora, kantema, dancema, plena je espero kaj kuraĝo;—kaj nun... Ha! tiuj laŭtaj ĝojkriadoj, kaj tiu dancado premas kaj vundas mian koron, patrineto, kiel kruela ŝerco!»
Kaj ŝi ploris, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, silentu, mi petas, ne malbenu! Pensu ke Dio tion volas! Efektiviĝu lia sankta volo!»
Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. —Sed pri la morto aŭ suferado, Tie ĉe l’ danco, pensas neniu!...
Kaj li reparolis: «Jes, mi devus peni plikvietiĝi, vi estas prava. Sed, dum ĉi tiu festtago ĉiam mi pensas pri tiu de la lasta jaro: kaj,—neniam, patrineto, mi kuraĝis tion al vi diri—sed, ĉu vi ne konas Rozinjon, la plej junan filinon de la muelisto? Ĉu jes?... Nu, mi nur kun ŝi ĉiam dancis; sed kiam alproksimiĝis la nokto, ŝi diris: «Henriĉjo, mi devas reiri hejmen» kaj mi ŝin kondukis. Ni ambaŭ iris silente. Ho! mi volus ekparoli, sed mi ne povis, ĉar mia koro tiel forte batis! Fine, kiam ni alvenis tien apud la kapelo de la Sankta Virgulino en la arbaro: «Henriĉjo,» ŝi diris, «nun adiaŭ!» Sed mi ĉiam premis ŝiajn manojn kaj mi petege alrigardis ŝin, kaj ŝi ekruĝiĝis;—kaj niaj du koroj unu la alian subite komprenis. Ni amis... kaj nun, patrineto, kiam mi estos mortinta, ĉu vi tiam Rozinjon konsolos? Ĉu vi fariĝos ŝia patrino?»
Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. —Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l’ danco, pensas neniu!...
Kaj li reparolis: «Ho! kiu scias, ĉu eble ŝi ne sidas sola revante pri la pasinta jaro, ĉu tie ŝi ne ploras kaj preĝas en la kapelo de la Sankta Virgulino, kaj kiu scias ankaŭ, ĉu eble ŝi ne forgesis min!—Sed, ho ĉielo! ne, tio ne, neniam! ĉar ŝi..... sed..... vidu tien! patrino, patrineto, ĉu tie ne partoprenas ŝi en la danco? Ha!... forgesita antaŭ ol mi estas mortinta..... Dio!... lasu min morti nun!»
Kaj lia kapo svene falis posten en lia apogseĝo, kaj lia patrino ĝemis: «Henriĉjo, Henriĉjo!... Dio!... li ne parolas plu!...»
Sub la tilioj kie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie ĉeestas ankaŭ Rozinjo, Tie turniĝas kaj balanciĝas Ŝi kun la gaja popolamaso. —Sed pri mortanta aŭ suferanta Henriĉjo sia ne pensas ŝi plu!...
Estis je l’ vespero;—kviete kaj majeste la luno en la orienta arkaĵo leviĝis, dolĉe superlumante la tutan vilaĝeton per arĝenta magia brilo. Kaj ankaŭ tien tra la vitretoj de la mallarĝa fenestro, kie sidis Henriko kun sia patrino, eniĝis ĝia melankolia lumo, malvarma kaj hela; kaj se iu, reirante de la festado, ekstarus tie, li povus ekvidi certe korŝirantan vidaĵon.
Jen kuŝas Henriko pala kaj senmova sur la malriĉa lito; kaj tie sur la tero genufleksas, ankaŭ senmova, lia patrino, kaj nenio eĉ bruetas en la ĉambro, kien la luno direktas siajn lumradiojn, nur iafoje voĉo: «Dio!... Mia filo!... Mia filo mortis!...»
En la vilaĝo ĉiam grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie dancadas ĉiam ankoraŭ La gaja rondo; popolamaso Jen disiĝas, jen kuniras. —Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l’ danco, pensas neniu...
Tradukis Raym. Van Melckebeke.
La Merlonesto.
(Van ’t Merelnestje).
La suno sendis tra l’ fenestro La plej varmigajn lumradiojn Dum Paŭlo kaj Johano sidis Sur la genuoj de l’ avino. Rakonti, ĉiam rakontadi! Avino estis jam senspira, Sed la petolaj krispharuloj Al ŝi neniun tempon lasis. Feliĉe aliaĵo tiris Al si l’ atenton de l’ infanoj: —«Jen granda birdo, vidu, vidu, Ekstere, en la florĝardeno!» —«Jes, infanetoj, estas merlo. Ĝi fajfas ĉiutage, kiam Vi kuŝas en la lit’ ankoraŭ Kaj malfermetas la okulojn.» —«Ĝi fajfas, tiu merlo! Ho, Karega avineto, diru Al ni nun ion pri la merlo! Ni tenos nin trankvile ĉiam!» —«Nu, vidu, kiel ĝi saltetas De arb’ al arbo, teren, ĉie; Ĝi serĉas muskon kaj pajlerojn, Foliojn kaj malgrandajn branĉojn. Ĝi prenas ilin en la bekon Kaj ĉiufoje portas ilin Sur la ĝardenan muron, tie, Sub la folioj de l’ hedero. Ĝi faras tie sian neston, Kaj baldaŭ venas la merlino, Demetas siajn ovojn, kaj Kun patrinamo ilin kovas. La merloviro dume sidas Sur branĉo, kantas kaj fajfadas. Post iu tempo, la patrino Ekliberigas la idetojn. Sed povas tiuj ĉi nek flugi Nek kuri; ili kuŝas tie Tutnudaj... Baldaŭ pro malvarmo Kaj pro malsato ili mortus, Se ne patrino sub flugiloj La idojn tenus kaj zorgadus, Kaj se la patro ne elflugus Kaj ne alportus la manĝaĵojn. Kaj tiel kreskas la birdetoj, Akiras plumojn, rampas supren Kaj ekrigardas tuj sentime La senlimaĵon ĉirkaŭ si. La ido plej kuraĝa, fine, Malfermas la flugilojn kaj Elflugas... Baldaŭ ĉiuj nun Forlasas la gepatrojn solaj. Kaj tiuj ĉi malfeliĉuloj Malĝoje flugas ĉirkaŭ nesto Serĉante la idetojn ĉie Sed vane... ne revenas iu!» Avino silentiĝis. Larmoj Ekfalis el okuloj ŝiaj Kaj la infanoj ankaŭ time Kaj laŭte ekploregis kune. Sed ŝi, viŝante siajn larmojn: —«Ho! anĝeletoj, vi ne ploru Ĉar kelkafoje la avinon Vi vidas iom kortuŝata... Mi pensis nur: ĉe l’ homoj ĉio Okazas kiel ĉe la birdoj. Unue domo estas plena Je infanetoj, ridoj, vivo; Sed la infanoj kreskas. Kaj Tro baldaŭ, unu post alia Forlasas neston... Kaj silente, Malĝoje restas la gepatroj. Jes, tiel iris via patro Kaj viaj onkloj kaj onklinoj, Dum ni...»—Sed Paŭlo diris tuj: «Avino, ne, ne estas vere! Ĉar ili baldaŭ ja aĉetas Infanojn, kiuj venas al L’ avino por kunludi kune; Kaj la infanoj... estas ni!» Kaj ambaŭ tuj ĉirkaŭis kolon De la avin’ per siaj brakoj Kaj kisis kaj karesis ŝin, Ho! tiel longe, tiel ame! Kaj ŝajnis, ke neniam suno Pli brilajn lumradiojn sendis Ol tiuj, kiuj la avinon Kaj ŝiajn nepojn ĉirkaŭdancis.
Tradukis Dro W. Van der Biest.