← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

9.

Reading edition

Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.—La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ.—Li kuris sur la kampon.—Li kuradis ĝis li falis.—La lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo).—Anstataŭ vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki.—Ne ĉia belaĵo estas utila.—En la angulo kuŝis amaso da malnova feraĵo.—Sinjoro N. estas senatano.—La vilaĝano vendis al la komercisto centon da ovoj.—La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.—Ne ĉiu rusujano estas ruso.—Mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas italujano.—Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.—La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharaĵon, kiun li pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings