← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

13.

Reading edition

Ironte promeni, purigu vian veston.—La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion.—Ŝi volas fianĉigi mian fraton je ŝia fratino.—Dormigu la infanon.—La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.—Pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis.—La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandiĝas senĉese.—Koniĝinte je tiu ĉi nobla homo, mi tuj amikiĝis je li.—Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino.—Ĉu la kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem?—La knabeto estas ruĝigita de sia patrino, aŭ eble li ruĝigis sin mem?—Ne, li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema.—Sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn, kaj li kontraŭvole sidiĝos.—Falinte de l' supro de l' arbo, li sidiĝis sur la malsupran branĉon.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings