6.
Reading edition
La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finiĝas je la litero "e"; ĉiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finiĝon kaj apartenas al la vortoj simplaj.—Li estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste.—Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.—Li estas tre riĉa, kaj li donis al la malfeliĉulo tro malmulte, ĉar li estas konata avarulo.—Kun tiu papero mi ekiris per grandaj paŝoj al la komercisto; sed antaŭ la magazeno mi renkontis kaleŝon, en kiu sidis riĉe vestita sinjoro. Elirinte el la kaleŝo kaj forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigaĵoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."—Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.—Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi estas vera, mi vin gratulas.—Li diras, ke mi estus pli feliĉa, se mi estus pli diligenta.—La mastro diris, ke mi foriru, ĉar se ne—li min elpelos per la hundoj.—Ho, kiel mi estas laca!—Fi, kia malkonvena esprimo!—Hura! vivu la reĝo!