← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

1.

Reading edition

Amiko venis (= unu el la amikoj venis).—La amiko venis (= la konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni atendis).—Donu al mi libron.—Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.—Tiu ĉi ĝardeno estas amata loko de birdoj.—La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).—La vorto "la" estas nomata "artikulo"; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne estos malbonsone.—Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings