2.
Reading edition
Jen estas la patro.—Mi aŭdas la voĉon de la patro.—Mi ricevis donacon de la patro.—Diru al la patro, ke mi estas sana.—Ni iros al la patro.—Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun tri montrantoj.—Ni vidas per la okuloj.—Rakontu al ni la novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri niaj malfeliĉaj fratoj.—De kiu vi ĝin aŭdis?—Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido.—Aŭgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej bona el ĉiuj miaj gefratoj.—La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaŭ mi aĉetis por ŝi tre belan ludilon.