← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

7.

Reading edition

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.—La lingvo internacia esperas fariĝi ian lingvo tutmonda.—La unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj.—Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.—Ni matenmanĝas ĉian je l' deka horo antaŭ tagmezo.—La pordokurtenoj de lia dormoĉambro estas de flavruĝa koloro.—Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.—Metu la libron sur la tablon.—La libro jam estas sur la tablo.—Li eniris la ĉambron (aŭ en la ĉambron).—Ĉu vi estas kontenta je mia donaco?—Li ekdormis je eterne.—Ŝi estas la unua baletistino en nia teatro.—Kia meĥanikisto faris tiun ĉi maŝinon?—Li estas direktoro en fabriko de tabako.—La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.—La historio de la civilizado estas tre interesa.—Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings