← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

14.

Reading edition

Donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.—Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!—Kovriloj povas esti por la vizaĝo (vizaĝkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.—Prenu la fosilon kaj fosu tombon.—Mia onklino naskis filinon.—La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.—La patrino de mia patro estas mia avino.—Mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj.—Mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo.—Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo.—Li havas bonan koron, sed bedaŭrinde li ne povas fari, kion li volas.—Varma fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian fumas tra cigaringo.—Por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas fingringon.—Mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston.—Valter-Skot' estis glora verkisto.—La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.—La kuiristo malbonigis la tagmanĝon.—La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaŭ lin ne malbenis.—Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis.—La malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la supra.—Ne legu tiel mallaŭte.—Malfermu la pordon!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings