← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

11.

Reading edition

Mi miras la saĝecon kaj la honestecon de tiu ĉi homo.—La leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li faras, estas tute leĝa.—Vivu la frateco de l' popoloj.—Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo.—Ŝi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.—Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.—Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malriĉegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.—La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.—La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.—Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.—Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.—Aŭdinte tion ĉi, li ekploris.—Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume.—La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.—Malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi.—Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksiĝis.—Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion oni diras al li.—Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj lin ofendi estas danĝere.—Estu laborema, ŝparema kaj singardema!—La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings