15.
Reading edition
Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.—Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.—Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.—Kristo reviviĝis.—Iru, sed ne revenu tro malfrue.—Cezaro transiris la Rubikonon.—Transportu la seĝon de tie ĉi sur alian lokon.—Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.—Estante en la cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn; naŭ el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.—La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne ĉia fruktujo estas arbo.—Hispanujo estas parto de Eŭropo.—Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,—nun mi estas maljunulo.—Mi ne volas vane paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.—Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,—ni uzas la sufikson "um".—Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.—Elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis.