16.
Reading edition
La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.—Li donas lecionojn de belskribado.—Li havas belajn vangharojn.—Tiu ĉi pano estas tre bongusta.—En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.—La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.—Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.—Nun estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.—Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).—Je l' kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas)?—Ne ĉian egale: hodiaŭ ni tagmanĝis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria horo.—Kian aĝon vi havas?—Mi havas kvardek kvin jarojn.—Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?—Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.—La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon.—Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!—Ĉu vi ludas violonon?—Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi ĉian estis tro maldiligenta.—Mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte; sed mia loĝejo estas apud la lia.—Antaŭ tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.—Mi volas aŭ ĉion, aŭ nenion.—Mi bezonas du frankojn; ĉu vi ne povas ilin doni al mi prunte?—La popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian kredon.—La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aŭ ne klara, aŭ sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, aŭ "um" inter la sufiksoj.—Metu la manon sur la koron.—La ŝteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio ĉi estus ne vere, ĉar neniu lin tie sidigis).—Metu la ĉapelon sur la kapon.—La leteron mi adresis: al lia moŝto sinjoro N.en N.N.—Via barona moŝto, helpu min en mia mizero!—Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ ĉio kontenta je sia sorto.—Mi iris en la teatron, por aŭdi la gloran kantiston.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~