3.
Reading edition
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.—Mi loĝas en la tria etaĝo.—Hodiaŭ estas la dek kvina (tago) de Aprilo.—La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.—Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo.—Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.—Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.—Tio ĉi okazis antaŭ cent jaroj.—Mi aĉetis du ŝrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.—Jen estas cento da pomoj.—En tiu ĉi lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj).—Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.—De tiu tago mia amikeco al li duobliĝis.—Kvaroble kvin estas dudek.—Kvar fojojn mi jam estis tie.—Duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis.—Dudek unu estas tri seponoj de kvardek naŭ.—Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo.—Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; ĉar unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.—Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.