← Table of contents
Dua Libro de l' Lingvo Internacia

5.

Reading edition

Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?—La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.—Kion li babilas?—Li babiladas la tutan tagon.—Nia gasto kantis la ĉiukonatan romancon de N.—Mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.—Karolino ĉian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.—Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.—Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.—Vi ne malhelpis min, ĉar kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.—Li batalos, ĉar li ne dormos trankvile, ĝis li estos venkinta la malamikon.—Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.—Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi estis jam tro malfrue.—Johano, serĉu mian krajonon.—Ni iru promeni, sinjoroj!—Li ne esperu pardonon!—Savu min, amikoj!—Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.—Instruante, ni lernas.—La lernanto devas estimi la instruanton.—Libro instruanta estas tre utila.—Ne ĉiu instruanto estas instruisto.—Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo.—Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.—La venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo.—La elpelito malsatas jam la trian tagon.—Punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado.—La konstruota domo kostos multon da mono.—Batate de la mastro, li ploris kaj ĵuris, ke li terure venĝos.—En tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.—Tio ĉi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.—Dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.—Kio estos hodiaŭ prezentata en la teatro?—Aŭdu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin ĝentile.—La fraŭlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne fariĝinte ankoraŭ eĉ lia fianĉino.—La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta ... kaj ceterajn)—oni devas uzi sole tian, kian la senco ĝin necese postulas.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings