12.
Reading edition
La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron.—Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.—La plej malgranda fajrero estas sufiĉa por eksplodigi la pulvon.—Via regnestro estas reĝo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.—Se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei.—Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan ĉirkaŭaĵon.—Sidante sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.—Tre plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.—Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas; ni iros kun plezuro, ĉar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.—Mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj.—Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko.—La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.