Vero vera
Reading edition
(Al Donjo)
—Vin mi amas, kiel najtingalo Amas la tagiĝon! —Kaj mi ankaŭ... amas diademojn, Riĉajn kaj brilantajn. Pro ci, mia stelo, mi suferos Dornojn, martirigojn! —Kaj mi ankaŭ... pikojn de orpingloj Suferados ĝoje. —Kiel granda ŝildo, mia koro Ŝirmos vin, feliĉa! —Kaj mi ankaŭ... ŝirmos ĉion mian Kontraŭ ŝteloj, raboj. —Ciaj kisoj, cia bela buŝo, Ĉiam min vivigos! —Kaj min ankaŭ oro kaj moneroj Certe tre ĝojigos. —Ve! Se cia amo al mi ĉesos, Certe tuj mi mortos! —Kaj mi ankaŭ... ja mi baldaŭ dronos, Ne havante monon. —Koro bronza! Dum mi ĝoje vivas, Nur pri vi pensante, Revas pri la mono malŝatinda Vi, suferigema. —Ne koleru! Mi sincere Amas vin pasie; Sed... ne, ne postulu de virino Pli ol ŝi don-povas.