← Table of contents
Ama Stelaro

Miraklo

Reading edition

En nokto malluma, sub vento terura, La veloj ŝiritaj, la mastoj rompitaj, Sur maro perfida, de ondoj ludilo, Sen lumo, sen kredo, sen fido, Gracia galero, beleta ŝipego, Venkinta, fiera, kun ŝarĝo riĉega, Humila hodiaŭ, hieraŭ vantema, Sen gvido, al morto alkuras freneze. Al kiu por helpo, por savo petegi? Al kiu por amo? Al kiu sukcese Sin turni? Ĉu sorto severa ne volas Kompate, ke hejmen revenu ŝipanoj? Okuloj ne vidas; oreloj nur aŭdas La venton minacan, fortegan, mortigan. Sopirojn profundajn la koroj elpremas, Similaj al ŝtono de blanka tombejo. Ventego blekegas senbride, kolere; Sur ponto kruela aperas timeme, Kun sekaj okuloj, la lipoj tremantaj, Virino palega, kun filo sur brako, Senscie kuraĝa ĉe l’ vido de l’ maro: "Rapide pereu la ŝipo, pereu La mondo, mortiĝu la suno, la steloj; Saviĝu infano senpeka la mia." Pliiĝas la vento, la ondoj multiĝas. Rifaro avida atendas kaptaĵon. Proksime, ankoraŭ cent metroj, rompiĝos La homoj, virino, infano, galero. Jam alproksimiĝas momento fatala, Jam tuŝas la ŝipo la rifojn manĝemajn, Pliiĝas la vento, la ondoj grandiĝas, Fantomo terura finigos turmenton. Tre alten, altegen, la ondoj leviĝas, Portante ĉielen mizeran la ŝipon. Kriego funebra superas ventegon, Ventego kolera respondas terure. "Patrino, vi diras, ke Dio ĉeestas Sur kampo, sur astro, sur tero, sur maro. Lin nun al mi montru, neniam Lin vidis..." Ne finis la frazon infano senpeka. Kun granda bruego, kun granda frakaso, Mirinda ĵonglaĵo de granda lerteco, Trans rifon saltegas fiera galero, En golfo trankvila kviete ankriĝas.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings