← Table of contents
Ama Stelaro

Lulkanto

Reading edition

(Al Donjo)

Dormu, mia infano! Havas koro amanta Pli da vido akrega, Ol la aglo fluganta. Ĉio dormas sur tero; Rozoj, vermoj, brutaro! Dormas sablo arĝenta Sub la kisoj de l’ maro! Dormu, mia infano! Sur la volbo ĉiela Brilas puraj la steloj, Kaj mi gardas fidela. En la nesto birdetoj Krias, tremas timemaj; Sed kviete redormas Sub flugiloj amemaj. Dormu, mia infano! Dormu! Ne timu doloron Gardas mi vin pli zorge Ol avarulo trezoron.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings