Neĝa statuo
Reading edition
(Al Donjo)
Revante mi konstruis statuon Sen similo en la tuta mondo, Blanka kiel ciruso, Brila kiel stelo. Mi al ĝi belaĵojn ĉiujn donis. Tiel bela estis ĝi, ke ravis Vere min, la kreinton, Ĝiaj formoj belaj. Pasie mi ĵetis min rapide Por ĝin preni arde kaj soife, Por tuj ĝin ekanimi Per avidaj lipoj. Ho ve! La marmoro estis sonĝo; Nur revaĵo la malglata formo, El neĝaĵo farita De ludemaj buboj.