← Table of contents
Ama Stelaro

Ami estas mia penso

Reading edition

Konstanta, senlaca, vigla, Kiel la suno brila, eterna; Hela, supera, mirinda, Kiel radio de blua stelo; Ami estas mia penso. Ĉie la morto vidiĝas, Sur la tero kaj sub la ĉielo, Forta, terura, timinda. En la mezo de ĉi-teruraĵoj Ami estas mia penso. Vivi estas ĝoje, brile, Aŭ malĝoje, malhele, malriĉe; Ĝu’ sin miksas kun doloro. Ne grave! Malgraŭ ĉio, antaŭen! Ami estas mia penso. Pasas la jaroj. Printempo Ridema de longe forlasis min; Venas vintro glaciiga, Sed ne soligas min la espero. Ami estas mia penso. En la tombo, sub la plato, La vermo; diros entuziasme, Kun admiro tre sincera: Ni ne tuŝu lin, amikoj miaj! Ami estis lia penso!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings