← Table of contents
Ama Stelaro

Marmeze

Reading edition

(Al Donjo)

Ĉielo kaj maro! De tero nek ombro! Ondegoj petolaj sinsekve la ŝipon Ameme postvenas, proksimen alvenas, Envolvas karese, momente haltiĝas, Kaj tuj malaperas en sonĝo rapida. Sur ĉiu ondeto Vizaĝon la vian Mi vidas kontente Samtempe malĝoje. Ĉielo la blua sin volbas sur maro, Laŭŝajne grandega ombrelo, Kaj suno brilanta trapasas, venkeca, Heligas la maron, vivigas la mondon. Kaj ĉio, la ondoj, ĉielo, la suno, Prezentas verege imagon karegan, La vian. Sopiro! Malĝoja vorteto, kaj tamen Amema!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings