Destino
Reading edition
Kiu diris al la stelo la vojon, Kiun sur ĉielo blua ĝi sekvos? Kiel sian belan neston faradi Tre facile frue birdo eklernis? Kiu diras al kreskaĵo: "Ekfloru!"? Por la muta vermo, kiu teksadas Ĝian silkan kaj blankegan mantelon? La fadenojn, kiu al ĝi estigas? Eble iu al abelo instruis, Kiu nun zumadas sur flora kampo, Kie devas serĉi sian mielon, En la blanka floro, aŭ en la ruĝa? Ke vi estas mia vivo, anĝelo, Vivo mia viaj belaj okuloj, Amo via mia tuta feliĉo: Tion iu diris al mi neniam. Kiel la abelo flugas al kampo, Kiel sur ĉielo kuras la stelo, Kiel al la homo ĝia destino En la penso sin konigas instinkte, Mi, fide, sur via brusto diina Volas vivi kaj plenumi destinon. Mi venas, tial, ke mi vivas pro vi, Por vi nur povas mi morti feliĉa.
(Traduko dediĉita al fraŭlinoj Maria Luiza Bocayuva kaj Esther Bloomfield)
Piednotoj