← Table of contents
Ama Stelaro

Sola

Reading edition

(Al Donjo)

Sur placo bruega amaso da homoj Ĝojas kaj ridas Kontente. En kaĝo firmita la birdoj pepetas, Turnas, returnas Petole. Odoraj kaj belaj ekfloras la arboj: Rampas la vermoj Agemaj. De fortepiano agorda per tremo Vibras aero La pura. De ĉio, de ĉie, de l’ tero ĉielen Bruas la vivo Ridanta. Silenta, malĝoja, en mez’ de feliĉo Mortas sopire Mi, sola!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings