← Table of contents
Ama Stelaro

Rozoj, rozoj...

Reading edition

Iam matene mi vidis Belan rozujon florantan; Gaja, soleca rozeto De ĝi alloge pendetis. Blanka, pli blanka ol neĝo, Pura, pli pura ol brilo; Ĝin tre deziris elŝiri Mi el ĝardena branĉeto. Sed ĝardenisto kruela En ĝin solvaĵon injektis, Dolĉan, misteran. De tiam, Ruĝa, la rozo fariĝis. Kiel alloge sin turnis Al mi belega la floro! Arde mi volis ĝin tuŝi, Krude per dornoj min vundis. Pasis la tempo. Alvenis Nova aŭroro printempa. Ree ekfloris rozujoj: Ne plu refloris la mia. Tamen ne mortis la rozo. Ŝanĝis nur ĝia koloro: Flavaj sulkiĝis, ekfalis Ĝiaj petaloj velkintaj. Tiam la branĉo sin ĵetis Sur min karese; kaj rozo Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis Sur ŝultro mia por kiso. For! Tuj, rozujo kruela! Blankan, mi amis respekti; Ruĝan, deziris ardege; Flavan... Rozujo malbela! Kial ne lasis vi, ke mi Ĝoje enspiru la virgan, Ĉarman odoron de l’ blanka? Aŭ mi eksentu volupte Kun pasiego kaj fajro Brilan veluron de l’ ruĝa? Rozoj tre blankaj, tre puraj. Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj, Venu karese, multope! Sed vi, rozaĉoj malbelaj Jam sen odoro, velkintaj. Ho! Kunfandiĝu en polvo, Naŭza paŝtaĵo de l’ vermoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings