Confiteor
Reading edition
(Luiz Guimarães Filho)
Al maro, al astroj, al ventoj, Al la plej hontema el floroj, Konfesis mi amon la mian Kaj mian kaŝitan turmenton. La ne-diskretemaj homoj Ĝin aŭdis de miaj du lipoj; Mi diris al Di’, al anĝeloj, Per mia la voĉo poeta. "Mi amas! Mi amas! Mi amas!" Mi ĉie kaj laŭte ekkrias, Al tuta la mondo mi diras. Sed mi apud ŝi ekmutiĝas, Ruĝiĝas, timetas, paliĝas, Mi volas, sed diri ne scias.